Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj?
Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj?
Mi rimarkis, ke en iuj lokoj uziĝas la antaŭ mallongigoj, kiel la UN (la Unuiĝintaj Nacioj), la MOS (la Monda Organizaĵo pri Sano), la KPR (la Korea Popoldemokratia Respubliko), la PIV (la Plena Ilustrita Vortaro). Sed en aliaj retejoj kaj gazetoj, precipe oficialaj, oni kutime ne uzas ĝin.
Iafoje ĝi estas bezonata, ekz. “la UK okazos baldaŭ”, ĉar UK estas multaj, kaj ĉi tie mi aludas nur la 72an UK (do difinitan), ne alian. Tiam la staras antaŭ UK.
Kaj tamen plejofte ne necesas meti la antaŭ UN, PIV, MOS, UEA, SAT kaj tiel plu.
Kiel vi opinias pri tio?
Minosun
完整帖子:
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? -
Minosun,
2021-07-03, 16:52
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? -
Petro Desmet',
2021-07-03, 17:18
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? -
Minosun,
2021-07-03, 17:36
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? - Petro Desmet', 2021-07-03, 17:51
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? -
Minosun,
2021-07-03, 17:36
- Ĉu necesas la antaŭ mallongigoj? -
Petro Desmet',
2021-07-03, 17:18