Petro kaj ....daurigo

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Saturday, August 14, 2021, 15:08 (208天前) @ Petro Desmet'
编辑: Solis, 时间: Saturday, August 14, 2021, 21:48

Kiam ŝi volis eliri la buson mi denove elspruĉis: cetere, vi ne havos okazon perdiĝi ĉi foje, ĉar mi promenos kun vi, kaj mi prenis ŝian manon.
La postan tagon, en la hotelo (Hilton, ĉar tie ankaŭ okazis la kongreso) iu japanino vokis min, kaj diris ke malsupre iu amikino ŝia deziris adiaŭi min, ĉar hodiaŭ ili jam forveturos al L.A. (Los Angeles). Vere, malsupre atendis min la hieraŭa viktimino! Ŝi prenis sian valizon kaj el ĝi elsorĉis paperan pupeton, kiun ŝi donacis al mi. Iom ĝena situacio! Kvankam mi ne estas nederlandano (pardonon!) nek skoton (denove pardonon!) mi tamen estas avara, do mi havis neniun kontraŭdonacon. Sed, kiel kutime, mi havas ideojn! Mi do petis al ŝi, ĉu ŝi havis iun paperfolion. Denove la valizon, kaj el ĝi belan ilustritan, dorsflanke blankan, karton. Tiam mi petis ŝian nomon, skribis unu literon sub la alian Kjoko Hata, kaj "verkis" poezion, karamelversaron, pri "veturi dekmil kilometroj, belaj nigraj okuloj, neniam forgesi, eterne ami" ktp... kaj tio estis mia (senpaga) donaco.
Poste ni korespondis, pri tre seriozaj kulturaj aferoj: literaturo, muziko, geografio ktp. En novembro ŝi skribis al mi ke ŝi venos al Eŭropo por viziti min.
Ŝi venis, vidis, venkis .... kaj fakte ni geedziĝis post dufoje kvinminuta renkontiĝo.
Ni geedziĝis dum Eŭropa Esperanto Kongreso en Luksemburgo, kun 300 esperantistaj ĉeestantoj, dum iu parolado de Lapenna, kiu neniam pardonis al mi, kiu estis kolerega, ĉar neniu (nu, kvar homoj) ĉeestis lian paroladon! Estis tre interkontinenta geedziĝo, ĉar ŝi estas Azianino, mi Eŭropano, unu atestanto estis el Senegalio (Afriko) kaj dua estis Ralph Harry el Aŭstralio. Meso estis eŭkumena, kun Jelly Koopmans kiel predikantino, kaj kun ĥoro kiu kantis en Esperanto.


完整帖子:

 主题RSS Feed

powered by my little forum