Petro kaj ....
En la jaro 1972 mi, Petro Desmet' , vivis kiel preskaŭ kvardekjara fraŭlo, sed feliĉa fraŭlo, ankoraŭ apud la jupo de mia patrino. Jam mortis mia patro. En esperantaj revuoj mi legis ke sekvonta kongreso okazos en Usono, en Portlando. Ĝis tiam mi ne multajn kongresojn ĉeestis, nur Bruselan, Harogetan kaj, mi pensas, Hagan. Mi sugestis al mia patrino: se ni foje ĉeestu la kongreson en Usono? Kaj ŝi entuziasme respondis: jes, jes, jes! Mi ĉiam revis pri vizito al Usono, mi neniam estis en aviadilo, ni aliĝu kaj iru! Kaj... voĉo de virino estas pli forta ol io ajn... do, ni enskribiĝis. Mi tamen avertis mian patrinon: mi havas la senton ke mi foriris kiel feliĉa homo (fraŭlo) kaj... ke mi revenos malfeliĉa (edzo)... Ne gravas, ŝi respondis! Estas urĝa tempo, ĉar mi jam tre maljuniĝis.
En la malvasta kongreso (malpli ol mil partoprenintoj) estis relative granda grupo da japaninoj (kun kelkaj, preskaŭ nevideblaj, japanoj) kaj, hazarde, mi ofte estis trovebla en apudeco de tiu grupo.
En la fino de la semajno okazis la turisma tago, kaj ni aliĝis al tuttaga ekskurso al, i.a. la Monto Hood. Kiam ni ekis ni konstatis, je nia miro, ke la laŭtparoliloj en la buso ne funkciis, kaj ke la ĉiĉerono havis tian feblan voĉon ke eĉ en dua linio de buso oni ne komprenis lin. Do, ĉar mi estas ĉiam tro decidema, kaj ĉar mi kutimas kriegi... mi transprenis la traduktaskon.
Kiam ni alvenis ĉe la Monto Hood mi anoncis: gekaraj, vi estos libera dum dekkvin minutoj por iom promeni, sed zorgu ke vi revenu ĝustatempe por ke ni povu ĝui la plenan vojaĝon! Post kvaronhoro ĉiu revenis, krom unu fraŭlino. Finfine ŝi tamen estis trovinta la buson, kaj ni povis daŭrigi kun kelkaj minutoj da malfruo.
Sekvonta haltejo estis ĉe belegaj multŝtupaj akvofaloj: la Multnomaj Faloj (Multnoma... fakte... iu indiana vorto, kies signifon mi ne scias) mi denove anoncis pri libera tempo, sed mi ne haltis ĉe tio, mi daŭrigis: kaj vi, fraŭlino, ĉu vi komprenis min? ĉu vi havas horloĝon? ĉu vi ne perdiĝos? Kaj tiam mi konstatis ke ankaŭ japaninoj kapablas ruĝiĝi! malpli rapide ol ni, ĉar ĉe ili la ruĝiĝo komenĉiĝas ĉe la piedoj, do bezonas iom da tempo por atingi la vizaĝon. Kiam ŝi volis eliri la buson mi denove elspruĉis: cetere, vi ne havos okazon perdiĝi ĉi foje,