Ne ricevinte respondon (sed mokadon) el ĉinaj esperantistoj, mi turniĝis al alilandaj esperantistoj. Jen la kompleta diskutado:
https://lernu.net/eo/forumo/temo/17488
Jen la ŝlosilo:
Kirilo81
Por nur mallonge respondi la demandon, kial oni en multaj eŭropaj lingvoj uzas la samajn vortojn kiel demandajn kaj rilatajn pronomojn: Tio havas historiajn kialojn: En la prahindeŭropa lingvo la demanda pronomo *kwi- havis senakcentan, enklizan varianton, kiu estis uzata kiel nedifina pronomo.
Tiu nedifina pronomo evoluis al rilata pronomo*, kaj la nedifina pronomo ricevis novan formon (ekz. lat. quis → aliquis 'iu' ), dum la demanda kaj la nova rilata pronomoj restis senŝanĝaj. Tiel aperas la malĝusta impreso, ke oni uzas demandan pronomon kiel rilatan, fakte oni uzas malnovan nedifinan pronomon.
*Laŭ la sekva maniero, ekz. el la latina: [agrum quem vir habet] [tollitur] "agron iun viro havas - ĝi estas forprenata" → sintaksa reinterpreto kaj sekve forma ŝanĝo [ager quem vir habet] tollitur] "agro, kiun viro havas, estas forprenata".
Pliajn klarigojn mi metas en aldonaĵon.
我记得他这句话后面有个链接,是个pdf文件,专门解释这个问题的。但现在没有链接了,不过我当时下载了,明天我在办公室计算机上找找。
--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn