peti helpon pri numeroj de parolantoj de Esperanto en Ĉinio 求助

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Wednesday, April 12, 2017, 23:25 (1792天前)
编辑: Solis, 时间: Wednesday, April 12, 2017, 23:36

Por verki artikolon pri esperanto en Ĉinio, mi bezonas numerojn:

1. En kiu urbo vi estas? Kiom da loĝantoj estas en via urbo?
2. Kiom da parolantoj de Esperanto estas en via urbo?

3. En kiu provinco vi estas? Kiom da loĝantoj estas en via provinco?
4. Kiom da parolantoj de Esperanto estas en via provinco?


Bonvole atentu, ke mi temas ne la lernantojn kaj subtenantojn de Esperanto, sed nur parolantojn de Esperanto. Post la artikolo mi notos, kiu liveris la numerojn.

Oni povas skribi la numerojn post tiu ĉi afiŝoj, aŭ sendi al mi per reta adreso ankaw@sina.com.

Koran dankon por via helpo!

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

numeroj de parolantoj de Esperanto en Urumqi kaj Xinjiang

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Wednesday, April 12, 2017, 23:53 (1792天前) @ Solis
编辑: Solis, 时间: Thursday, April 13, 2017, 00:00

Unue mi mem respondu la numerojn de niaj urbo kaj provinvo:

1. Mi loĝas en urbo Urumqi, kie estas 3,5 milionoj da loĝantoj.
2. En Urumqi estas 3 parolantoj de Esperantoj.
3. Mi estas en regiono (provinco) Xinjiang, kie estas 23 milionoj da loĝantoj.
4. En Xinjiang estas malpli ol 5 parolantoj de Esperanto.

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

numeroj de parolantoj de Esperanto en Urumqi kaj Xinjiang

作者: gajo @, 来自: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖南益阳, 发表于: Thursday, April 13, 2017, 13:40 (1792天前) @ Solis

posedi ekzakte tiujn numerojn estas tre malfacile fakte!
sed oni nedevas diri 'via artikolo certe plenos de mensogoj!' chu ne?

--
Gajo Li Chuanhua

numeroj de parolantoj de Esperanto en Urumqi kaj Xinjiang

作者: Blago, 发表于: Thursday, April 13, 2017, 15:41 (1792天前) @ gajo

Multaj homoj prenas sin por esperantistoj, fakte tio estas mensogo.Se iuj deklaras ke ili estas "parolantoj de Esperanto", ĉu tio estas vera? Jes aŭ ne, kiel pruvi?

peti helpon pri numeroj de parolantoj de Esperanto en Ĉinio 求助

作者: Blago, 发表于: Thursday, April 13, 2017, 09:44 (1792天前) @ Solis

Kiu ekzakte scias la ciferojn? Kiel difini "paroli"?
Certe via artikolo plenos de mensogoj.

Statistiko iu ajn ne efikas por Esperantujo.

作者: 西安世界语王天义 ⌂ @, 来自: 陕西省西安市, 发表于: Thursday, April 13, 2017, 20:14 (1792天前) @ Blago
编辑: 西安世界语王天义, 时间: Thursday, April 13, 2017, 20:15

Kiu ekzakte scias la ciferojn? Kiel difini "paroli"?
Certe via artikolo plenos de mensogoj.

Statistiko iu ajn ne efikas por Esperantujo
Ĉiam iuj demandas, kiom da esperantistoj estas en la mondo? Kvankam la demando estas simpla, tamen al la simpla demando alvenas malsimplaj respondoj por kvanto de dek mil ĝis dek milionoj, eĉ hispana movadisto demandis kontraŭ la demando: Mi povos respondi al vi, se vi respondos, kiom da mortintoj estas en la tombo. Por doni al la publiko fidindan respondon fojfoje iuj movadistoj faris statistikadon pere de lokaj Esperanto-kluboj, sed vane, ĉar statistiko iu ajn ne efikas por Esperantujo!

Se oni demandas, kiom da parolantoj de Esperanto, laŭ mia sperto ŝajne ĉ. unu el dek estas la parolanto. Ofte okazas tia fakto, ke la prezidanto parolas flue, kaj unu aŭ du el la klubo ankaŭ parolas sufiĉe por komuniki kun gastoj, eĉ en Brazilo potenca tra la monda Esperantujo estas tia fakto!

Aliafakte, krom movadistoj parolofluantoj ofte estas tiuj, kiuj korspondas kaj vojaĝas por profesia okupo, ekz. komercistoj kaj ĵurnalistoj. Mi memoras, ke iam jugoslaviaj esperantistoj petis, ke tiama prezidanto Tito ankaŭ esperantisto ordonu al sia popolo lerni Esperanton. Tito respondis, ke pli bone estu ke nuntempe diplomatoj, komercistoj kaj ĵurnalistoj lernu Esperanton, ĉar tiaj profesioj bezonas lingvan helpon. Malfacile ni postulas niajn lingvoamatorojn posedi fluan parolon de Esperanto, ĉar la elspezo ne utilas al ilia profesio, kaj eble ili bezonas nur la idealon kaj lingvan simpation.

Resume, la statistikado ne helpas ankaŭ ne ĝenas Esperanton, ĉar ĝia ekzisto ja estas fakto.

[image]

--
西安世界语协会王天义
http://esperanto.shop.kongfz.com

tio ne estas tre malfacila afero

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Thursday, April 13, 2017, 22:32 (1791天前) @ Blago

Dankon por via opinio.

Mankas al esperantujo striktaj organizoj, kiuj povas ĝuste enketi pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas "scipovi paroli" iun lingvon. Sed taksi numerojn de esperantaj parolantoj en Ĉinio ne estas tiel malfacile kiel iuj imagas.

Antaŭ ĉio oni rimarku, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.

En Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperantoj, kion mi povas certigi pro mia renkontiĝo kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia vojaĝo en diversaj provincoj. Tial  en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian, nome, se vi kapablas paroli Esperante, certe vi scias, kiuj aliaj ankaŭ povas paroli Esperante.

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

主题RSS Feed
powered by my little forum