百喻经之---25. RAKONTO PRI AKVO KAJ FAJRO

作者: anniespera, 来自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于: Friday, August 28, 2020, 09:48 (559天前)

25. RAKONTO PRI AKVO KAJ FAJRO


Esperantigis 妙慧师父

Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon. Li estigis fajron kaj metis pelvon da malvarma akvo supre.

Poste, kiam li bezonis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li prenis malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

Iuj homoj en la mondo estas samaj. Ili iras al Budhismo kaj monaĥiĝas por la praktikado, sed ankoraŭ sopiras al la edzino, gefiloj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdas la fajron de merito kaj akvon de disciplinoj. Ankaŭ aviduloj kondutas same.

主题RSS Feed
powered by my little forum