letero al Liu pri lingvo Esperanto 比利时世界语者谈世界语语言相关问题
Kara amiko Liu, Aprilo 2017.
Hejme mi posedas kvar komputilojn, (senpagajn, malnovajn) sed ili ne estas retkonektitaj (ĉar mi scias ke se jes... mi perdus multe da tempo per esplorado de la reto!). Do plej ofte mi skribas al vi de mia poŝtelefono. Tamen nun mi tajpas komputle (nekompareble pli rapide, kompreneble) kaj sendos al USB-memorilon, kunportos morgaŭ al la biblioteko kaj de tie sendos.
Pri Esperanto, pri Fundamento.
La genieco de Zamenhof (krom la sistemo mem, kompreneble) kuŝas en tio ke li sukcesis elekti la plej bazajn necesajn radikojn, kiuj sufiĉas por normala homa parolado nespeciffake! La radikoj de la fundamento (preskaŭ) sufiĉas por tio,... kaj... en la fundamenta vortaro eĉ estas du- aŭ trideko da radikoj, kies rolo (Zamenhof estis tre ruza!) nur estas: montri ke oni ankaŭ devas enkonduki radikojn por specifaj aferoj (ekzemple: pliko; krispo; kelkaj plant- best- kaj malsan-nomoj). Vi povas certigi vin pri tio: serĉu en miaj senditaj tekstoj (kiuj ne speciale estas verkitaj por tio!!!) kiom da nefundamentaj vortoj enestas, kaj vi konstatos ke.... treege malmultaj, kaj se ili estas, plej ofte ili klarigas sin mem el la teksto! Kaj kiu ne kapablas, se li vere volas, lerni mil vortojn??? Intertempe mi faris malgrandan esploreton, kiun mi aparte sendas (A-vortoj).
Ĉu oni ne bezonas pli da vortoj?
Kiam mi prenas nian nacian norman vortaron: en ĉiu paĝo troviĝas kelkaj vortoj, kiujn mi ne konas! En lingvo estas niveloj: estas iu baza vorttrezoro, kiun oni bezonas por la ĉiutaga diskutado, kaj estas vortoj kiujn oni bezonas kiom oni parolas pri sia fako, aŭ... pri plantoj, bestoj ktp... La oficiala radikaro de Esperanto (= fundamentaj vortoj + tiuj el la oficialaj akademiaj aldonoj) kovras jam multe pli ol la "bazaj" bezonoj, kredu min! Kaj la suplementa bezono estas diferenca de unu homo al alia. Sed en la vortaro devus troviĝi ĉiuj bezonataj vortoj (ne eblas!!! en neniu lingvo!).
Gramatiko.
Ne lasu vin tentu de tiuj pseŭdosciencaj artikoloj (mi mem oficiale estas lingvisto!). La gramatiko de la fundamento sufiĉas, kondiĉe ke vi havas la bazan gramatikan konon ĝeneralan: substantivo, adjektivo, akuzativo.... (signifas: ...) Sed oni devas ankaŭ atenti, kaj studi la ekzercaron! (eventuale antaŭparolon). Plie oni estu tolerema: oni ne estu pli severa por esperanto-kono ol por kono de propra nacia lingvo! Kaj kiu kapablas verki tutan paĝon en sia propra nacia lingvo kaj esti certa ke estas neniu eraro en ĝi?
La demando pri: mi vidis ke ili legis .... aŭ ... ke ili legas .... fakte tute ne estas grava. Multaj homoj parolas malprecize, malzorge... ankaŭ en propra lingvo! Se necese, vi konstatos ke alparolito ne komprenas, kaj vi povos klarigi. Se oni devas pezi ĉiun parola/i/otan vorton sur apotekista pezilo.... oni ne plu kapablas paroli. Unu ekslernanto mia: se li skribas leteron al mi en la propra nacia lingvo, li faros kvindek erarojn en ĝi; se li skribas en esperanto li faras dudek erarojn. Li, por mi, perfekte regas esperanton. Ĉiu komprenas lin en nacia lingvo, do.... kaj li eĉ bone vivas, havas seriozan laboron (staciestro) kaj kelkajn infanojn. (La rilato de tio ĉi lasta kun la tuta afero... ankaŭ por mi ne estas tute klara).
Fundamento.
Kara amiko: klopodu akiri ekzempleron de la ĉina traduko de la Fundamento! Certe eblos, se vi kontaktos maljunulojn, aŭ malnovajn (renaskitajn) grupojn. Mi ne scias ĉu vi posedas ekzempleron de la oficiala kvinlingva (seslingva fakte, ĉar esperanto ankaŭ ja estas lingvo!). La ĉina do ne estas, kaj neniam estos, oficiala.... sed eksterordinare grava por ĉinoj. Sendube la malnova versio estos korektebla! Mi mem eldonis novan version en la nederlanda lingvo, kaj mi povus horojn rakonti al vi pri tio! Kaj ĉe ĉiu vorto, ĉe ĉiu linio kreskis mia admiro por D-ro Zamenhof! Ĝi estas vere majstra verko, malgraŭ ke ĝi tiel simpla aspektas.
Li faris ion, kio teorie ne eblas: difinis la radikojn en kvin diversaj lingvoj... sed, verŝajne eĉ ne estas trovebla unu paro da vortoj (ideoj), inter du lingvoj, kie ambaŭ vortoj havas absolute la saman signifon! Kaj: la afero funkcias! (Mi verkis pri tio.) Sed, treege grave estas ke la fundamento estu absolute netuŝebla, eĉ kun ĝiaj eraroj. Ĉar se oni komencas diskuti, aŭ argumenti... ne estas fino. La akademio jam publikigis listojn kun korektoj... sed Albault, en sia eldono de la fundamento, proponos centojn da aliaj korektoj, kaj li disponis (pasinta tempo, ĉar li jam mortis intertempe) ankoraŭ pri centoj da aliaj! Nur se oni ĉiam povas reiri al la originalo oni povas eskapi el konfuziĝo.
Senditaĵoj.
Mi eble iom klarigu pri la dokumentoj kiujn mi sendis al vi. La esprimaro: la versio kiun mi sendis jam estas tre malnova, estas laborekzemplero, sed mi povis sendi ĝin rapide, ĉar ĝi sidis en mia telefono. Tamen mi sendas la finan version, verŝajne ĉi kune... kaj unue legu la unuan paĝon! por bone kompreni la sencon. Precipe por neeŭropanoj tiuj esprimoj estas gravaj kaj studindaj (ne ĉiuj, sed plej granda parto). Fakte... oni aŭtomate lernas ilin, iom post iom, per legado, per renkontado en tekstoj... kaj tie, plej ofte, ili estas pli bone kompreneblaj ol en nura, apartigita, formo!. Forĵetu la du aliajn senditajn versiojn!
Proverbaro.
Interese estas konstati ke en la proverbaro Zamenhof iras ĝis la limoj de toleremo kaj elasteco! Li tie, ekzemple, foje uzas "substantivigita adjektivoj"-n:
ekzemple: 144: Malsanan demandu, al sana donu. (Mirigus min se vi komprenas la proverbon!!! Mi mem serĉis dum jaroj, ĝis finfine mi trovis; eble mi poste rakontos, klarigos al vi. Ankaŭ por ni iuj proverboj povas esti enigmaj!). Fakte pli bone estus: Al malsana homo demandu, al sana donu.... Tio nepre estus tute en ordo! Signifo: ĝi estas esperantigo de frazo, kiun oni en multaj landoj uzas kiam oni renkontas nead-instiga demando (Ofte en la formo: vi certe ne .... deziras... Kun la ideo, kun la espero ke la demandito respondos "ne, mi ne deziras"). Alia ebleco: malsanulon demandu, al sanulo donu. (Tiaj demandoj ofte okazas en malsanulejo, ĉe la lito de malsanulo, al kiu oni proponas ion por manĝi aŭ trinki.
Alia ekzemplo de limo: 347: Sia estas kara pli ol najbara. Uzo de formo de "si" en subjekto.... sed, en tiu ĉi frazo kompreneble tute en ordo.
Mi pensas ke la aliaj aferoj ne bezonas klarigon? Se vi renkontas ion strangan, ne hezitu skribi tion al mi, kaj mi klopodos klarigi.
Se vi kapablas konsulti Ipernity.... tiam vi povos tie ĉe desmet, trovi dekojn da artikoloj pri fundamento kaj pri mia laboro. ... sed mi timas ke aliĝo necesas, kaj tio verŝajne ne eblos por vi (eble jes?). Eble mi sendos ligilon, kaj se mi malkaŝas al vi mian enirkodon... vi povos konsulti.
Vi disponu libere pri ĉio kion mi sendas al vi; vi rajtas transdoni, eldoni, publikigi ktp... (provizore ne en la reto tamen).
Al komputila ekspertulo.
Eble vi kontrolos la daton de iuj miaj dokumentoj? ... Unun el miaj komputiloj mi metas ĉe malnova dato, ĉar en tiu maniero mi povas daŭre uzi provoversion de ĉina programo, per kiu mi povas skribi ĉine! (Ĝi restas uzebla nur dum unu monato.... krom... se oni daŭre ŝanĝas (remetas) la daton de la komputilo.
Petro.