Mense man�u kun mi!

作者: Petro Desmet' ⌂, �自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, �表于: Saturday, July 03, 2021, 22:26 (249天�)
编辑: Petro Desmet', 时间: Sunday, July 04, 2021, 02:53

Hodiaŭ estas sabato. Sufiĉe logika tio estas ĉar hieraŭ estis vendredo kaj morgaŭ dimanĉo.

Kvankam la oficiala menuo anoncis legomsupo ... ni ricevis pizosupon.
Nu ja, pizoj estas legomoj, do finfine tamen estis legomsupo.
Tamen kutime legomsupo estas supo el diversaj legomoj.
Nu ja, plej gravas ke estis varma kaj bongusta. Pizosupo estas bongusta.

La viando de la ĉefa plado estis porka rostaĵo en buljonsaŭco. Bazo estis normalaj kuiritaj terpomoj.
Legomoj: skorzoneroj en be�amelsaŭco, en blanka saŭco.
Mi jam spertis ke azianoj �enerala ne �atas be�amelsaŭcon.
Ili ofte eĉ ne kapablas man�i �in, �i ĉe multaj vomigas ilin!

La saÅ­co estas preparita per brunigo de iom da faruno en varmega butero en pato sur varmigilo.
Oni devas daŭre kirli, plej ofte per �aŭmigilo por �aŭmigi ovoblankaĵon ... �is la faruno sorbas la buteron kaj preskaŭ seki�as.
Tiam oni aldonas lakton, forte kirlas daŭre, kaj oni nepre devas iomete �is varmego daŭrigi ĉar tiel oni tute forigas la farunguston.
Kaj tiel oni akiras iom densan blankan saÅ­con.
Kompreneble oni aldonas (mi poste kontrolos ĉu vere!) pinĉeton da salo kaj iom da rapita muskatnukso.

Oni aparte kuiras la skorzonerojn, kaj metas ilin en la be�amelsaŭcon.
Skorzoneroj facile perdas la blankan koloron post sen�eligo, sed por eviti tion oni ĉe ni ofte vendas sen�eligitajn skorzoneroj kiuj ku�as en buterlakto. Kaj fakte tiu iomete ensorbinta buterlakto plibonigas la guston.

Mi trovis la man�on bongusta!
Kaj morgaŭ venos florbrasiko, ankaŭ en be�amelsaŭco

Äœis morgaÅ­!

Petro.

Aldono pri brunaĵo.

Brunaĵo finfine estas vorto kiu estas uzebla por ĉio kio estas bruna!!!
Tamen iam iu uzis �in por indiki tiun en buteto brunigitan farunon.
Mi pensas ke se oni unufoje renkontas la vorton ke oni neniam forgesas!
Aliflanke se vi neniam renkontis la vorton kaj vi devas mem trovi ion taÅ­gan,
vi povus pensi pri farunbrunaĵo ... kaj jes, ankaŭ tiu vorto estas klara kaj komprenebla!

Ĉu Ĉinoj havas vorton por �i? En eŭropaj lingvoj oni plej ofte uzas la francan "roux" (prononcu: ru).

Mense man�u kun mi! .peti sagxulon cxeesti-iro,esti sincera al

作者: Ming, �表于: Sunday, July 04, 2021, 10:51 (249天�) @ Petro Desmet'

与智者�行,与��真.peti sagxulon cxeesti-iro, esti sincera al la moralon.

Mense man�u kun mi! .peti sagxulon cxeesti-iro,esti sincera al

作者: gajo @, �自: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖�益阳, �表于: Sunday, July 04, 2021, 12:18 (249天�) @ Ming

kara amko, kion vi volus sciigi al chiuj finfine? dankon!
amike
Gajo

--
Gajo Li Chuanhua

Mense man�u kun mi! .peti sagxulon cxeesti-iro,esti sincera al

作者: Petro Desmet' ⌂, �自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, �表于: Sunday, July 04, 2021, 17:25 (249天�) @ Ming
编辑: Petro Desmet', 时间: Sunday, July 04, 2021, 17:32

peti al sa�ulo estas pli bona (peti sa�ulon tamen ne estas eraro!).
.... ĉeesti-iro: mi ne komprenas! Sed : peti al sa�ulo ke li ĉeestu ... Eble tio estas la senco?
Esti morale honesta.


Ĉu?

Eble peti al sa�ulo ke li venu kaj ĉeestu?
Mi pensas ke �行 estas "kunveni".

Abismo inter man�oliveroj de Ĉinio kaj Okcidento

作者: Minosun, �自: Pekino, �表于: Sunday, July 04, 2021, 14:46 (249天�) @ Petro Desmet'

Ĉu en Ĉinujo estas tia brunaĵo, mi ne certas. Sed ĉe mi foje bonodoris rostita farunaĵo. Oni rostas farunon el rizo aŭ tritiko �is flavi�o en kaldrono milde varmega. Ĝi estas aroma, bongusta kaj facile konservata. Ĉinoj nomas �in 炒�粉. Kio pri �i en Esperanto? Ĉu povus farunrostaĵo?

Kaj skorzonerojn kaj be�amelon mi neniam renkontis, por ne diri man�i ilin.

Ekzistas abismo inter man�oliveroj de Ĉinio kaj Okcidento, kaj sekve inter tiuj kulturoj. Por forigi la abismon, do ni lernu unu de la alia... kaj poste atingu interkomprenon...

Abismo inter man�oliveroj - Be�amelo

作者: Petro Desmet' ⌂, �自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, �表于: Sunday, July 04, 2021, 15:49 (249天�) @ Minosun

Dankon, Minosun.

Vi pravas! Sed eĉ en nia malgranda lando, kiu en sia tuto estas eble eĉ pli malgranda ol nura Pekino (plej granda distanco estas nur 300 km!)
en kiu lo�as nur dek miliono da homoj, sed tamen du malsamaj gentoj, estas jam grandaj man�odiferencoj inter nordo (flandroj, kiel mi) kaj sudo (valonoj). Sed la diferencoj iom post iom i�as pli malgrandaj.
Ankaŭ ili i�as pli malgrandaj inter landoj.

En nia lando nun jam en ĉiu urbo estas minimume unu
ĉina restoracio kaj ĉiu homo ĉe ni de tempo al tempo iras man�i ĉine!

Vi rimarkos ke ni ankaÅ­ kelkfoje en monato ricevas rizopladon.

Brunaĵo estas la bazo por multe da diversaj saŭcoj. Ĝia ĉefa karakterizo kaj celo estas: iom dikigi la saŭcon.

Via propinita nomo por tiu ĉina brunaĵo, kvankam mi ne bone scias kio �i estas kaj kiel oni man�as �in, estas certe bona!


Poste mi daŭrigos ĉar nun tempo mankas!

Ĉi matene ni man�is bulkojn, kukbulkojn aŭ bulkkukojn ... kiel plej multaj nialandanoj, almenaŭ en Flandrujo.

Dankon pro via teksto!

主题RSS Feed
powered by my little forum