Malvero dum vivo; malvero post morto.
Iu sinjoro en Taiyuan mortis. Kelkaj funebras pri li.
Nu, ĉiuj mortas. Oni emas esti tolerema al mortintoj: se li/ŝi faris ion malbonan, forgesu tion.
Sed, oni tio ne signifas, ke malvero ne devas esti malkovrata.
En aŭtuno 1984 (tre longe antaŭe, ĉu ne?), la mortinto (tiam vivanto) vizitis min, dirante ke li fondis Esperantan Kolegion kaj ŝatus engaĝi min kiel instruiston. Li diris ankaŭ, ke la Kolegio estis fondita kune kun ĈEL (Ĉina Esperanto-Ligo), kaj ke dum la unua jaro la studentoj estos en Taiyuan kaj en la dua, ili daŭrigos sian lernadon en Pekina Fremdlingva Instituto.
Ĉu Pekina Fremdlingva Institute MEM ne povas varbi studentojn? Mi suspektis.
Okaze, post kelkaj tagoj mi vizitis Pekinon pro oficaĵo kaj profite la okazon mi vizitis ĈEL-on. Laborantoj tie diris al mi, ke ili neniam havis kunlaboron kun tiu sinjoro. Ili diris, ke estas malvero, ke Pekina Fremdlingva Instituto transprenos studentojn de tiu "kolegio".
Post mia reveno al Taiyuan, tiu sinjoro revenis al mi kaj denove petis min labori en tiu kolegio. Mi diris al li, ke mi jam trovis veron. Mi rifuzis kunlabori kun li. Li insistis, ke li klopodas POR Esperanto!
Ĉu Esperanto bezonas klopodon de malvero-dirantoj? Se jes, ĉu Esperanto ankoraŭ estas nobla ideo kaj afero?
Ĉu vi kredas, ke malvero-diranto povas sincere labori "por" Esperanto?
Mi pensas, ke eĉ post morto de malvero-diranto, oni ne prenu malveron kiel veron! Esperantistoj ne plaŭdu malveron!
Florojn ne metu antaŭ tombo de malvero-diranto*.
* samsencaj vortoj de malvero-diranto estas mensogulo, trompisto, ktp.