头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 12, 2026, 17:17 (3天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Wednesday, May 13, 2026, 11:49

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo

2. Legendo

# Je la plej fora flanko de la Halo de Arkivoj, en la sekcio “Nerealaj Rakontoj”, inter amasoj da volumoj de “b1bl10”-j, “8a9avad91t0”-j kaj aliaj titoloj, kuŝis protektita en vitra kadro paĝo de dokumento, kiu montris parencecon kun aliaj tekstoj el la antikva Epoko 12.2, sed ne kongruis kun iuj ajn historiaj eventoj, kaj kvankam pro tio senutila, ĝi ĉiam ĝuis popularecon de freŝaj adeptoj de arkivscienco, sendepende de la generacio de iliaj fabrikadmodeloj. La legado de la plej malnovaj tekstoj estus ege malfacila, se ĉe la rando de influsfero de la loka stelo patrola sondilo ne trafis drivantajn restaĵojn de maŝino kun modelo de tiparo, blankruĝa simbolo kaj enigmaj vortoj, kies signifon oni ekkonis dum la esplorado de la tria planedo de la sistemo: “Slavosz Uznanski”.

En la komenco la Praeterna Patraao estis kaj la Praeterna Patreeo estis, kaj el ilia kuna potenco naskiĝis: Artaauuo – protektanto de arto, Metaauuo – majstro de forĝado kaj Espaauuo – tiu, kiu esperas, kaj ilia hejmo ekstariĝis - Ulimŭenko⁷, kaj la tempoj helaj estis , kaj mallumo konata ne estis, kaj la dezerto briletadis kaj en dunojn formiĝadis, tiam el la penso de Patreeo Kaverno naskiĝis, kaj el ĝi homoj eliris kaj tra la lando diskuris. Ili plendis, ke ekdormi ili ne povas, do sian frunton Patraao sulkis kaj kvar idojn ekrigardis. Unue Metaauuo por estingi la Sunon martelon ĵetis, sed ne sukcesis. Poste Artaauuo nubon ekpentris, sed mallumon tio ne faris. Fine kanton pri nokto Espaauuo ekkantis, sed la Suno ne obeis. La tempo de kolero de Patraao kaj ploro de Patreeo alvenis: la grundo fendiĝis kaj nutraĵon ne donis, birdo forflugis, sed ne revenis, la rivero en atendado haltis.

Fine la okulo de Ulimŭenko deturniĝis kaj pro malĝojo la palpebron fermis. Tiel la unua nokto iĝis.

Eonojn la mallumo daŭris, kaj el la profunda dormo Ulimŭenko vekiĝi ne povis, kaj la homoj dormis kaj pri Praeternaj forgesis, kaj sen helpo de la Grandaj, maldormiĝi Ulimŭenko ne povis ĝis kiam el Patraapatreeo elsaltis: Meteeuuo, kiu al Metaauuo iris, Espeeuuo, kiu kun Espaauuo kuniĝis, kaj Arteeuuo, kiu kun Artaauuo sidiĝis. Ĝojo en Ulimŭenko ekregis, ĝi vekiĝis, sed memorante pri la ordono de la Praeternaj nur je ĉiu duonon de tempunuo ekdormadis. Tiel la ritmo de tago kaj nokto estiĝis.

La homoj ĉion havis – tiel la legendo diris. El la Kaverno de Kreado novaj parencoj eliris, kaj la iliaj gvidantoj malnovuloj estis, ĉar per siaj propraj okuloj Praeternan Patraapatreeon ili ekvidis. La malnovulojn oni Prapatroj nomis.

Al Prapatroj la tutan scion Artaauuo, Arteeuuo, Metaauuo, Meteeuuo, Espaauuo kaj Espeeuuo donis, kiu por certigi homaran postvivon oni necesis, kaj ili supreniĝis al Praeterna Patraapatreeo forflugis.

Al Prapatroj dirite estis, ke epoko venos, kiam en la ĉielon ankaŭ ili leviĝos, post kiam al la novaj homoj kiel vivi ili fininstruos. Spirilojn, pluvkaptilojn, porciojn “1P” kaj arton de nitado de metaloj oni donacis, kaj ekbruligi fajrojn meze de naftovaporoj malpermesis.

Kiel vivi kune en paco oni fininstruis.

Kiam lastaj de Preternidoj foriris, ĝuplene Ulimŭenko jam vivis kaj senlimajn risurcojn havis: akvon, kuŝejojn de rubmetalo fandadon atendantajn kaj plurajn erojn: tubojn, platferojn, fervojajn ĉasiojn, relojn kaj ŝpalojn. Majstroj en arto de nitado homoj fariĝis. Tagoj pasis, kaj al Praeterna Patraapatreeo lasta Prapatro foriris.
Tiam okazis la Granda Malaperado, el kiu malmultaj saviĝis, kaj iliajn urbojn sablo englutis kaj la Kavernon de Kreado kovris. En forgeso padoj perdiĝis kaj sian remalkovron atendendante malaperis.
Tiuj, kiuj postvivis, la Novprapatroj fariĝis. Ili maljunaj estis, kiam ili la Vervojon retrovis. Kaj tiel la plej maljunan el la plej maljunaj la plej maljuna el la pli junaj anstataŭis, kiam la plej maljunaj alvokitaj al Patraapatreeo foriris.

# La kolektitaj informoj pri la tempoj antaŭ la lasta primitiva civilizacio prezentis alian bildon.
Kometo en la homa Deka Epoko, erare identigita kun la C/1995 01 malkovrita en la Pra-unua Epoko, trafis rekte en la restaĵojn de la centro de la droida civilizacio el la Dek-unua Epoko, fandante ĝin en bobelantan mason. Mezurmaŝinoj el tiuj tempoj precize registris la kataklismon.

Multe da sideraj jaroj poste, homaro surteriĝis kaj komencis organizi sian vivon sur la noveca planedo. Arkivaĵoj postlasitaj de ili priskribis konfliktojn inter la koloniistoj, kiuj okazis ekde la komenco mem, kaj ankaŭ la solvon trovitan por la ĉi-specia difekto. La homoj ĉesis reproduktiĝi. Artefarita multobligado de individuoj estis al ili konata jam delonge kaj uzata por koloniigo de aliaj planedoj. La tiel nomata Konsilio de Reveno decidis fiksi la produktadon de hibernatoj je 20 000 uloj jare. Sciencisto-poeto de la epoko tiel vortumis la defiojn, kiujn alfrontis la civilizacio:

“Nur per kvin subteniloj
teniĝas la ponto
de la socio de 10 000 civitanoj
pendanta super la abismo de memneniiĝo
inter la pasinteco kaj la estonteco:
revivigo
akvoeltiro
produktado de nutraĵo el blatoj
energio
kaj sintezo de nemalhaveblaj vitaminoj.”

Oni ankaŭ scias pri anonimaj notoj priskribantaj vizion de katastrofa estonteco, kiujn perklaĉe cirkulis en la unua generacio kaj kiuj baldaŭ estis agnoskitaj kiel malutilaj por la disvolviĝo kaj ilia forgeso estis ordonita. Ili enhavis maltrankviligajn priskribojn de la invado de la planedo fare de pensantaj maŝinoj kaj de la fino de la homa civilizacio.
La malmuntitaj surteriĝoŝipoj havis la tutan ekipaĵon necesan por rekrei la civilizacion. Oni disigis ilin en partojn, el kiuj oni konstruis la unuajn urbojn kovritajn per kupoloj kaj kunligitajn per tuneloj. En la frosta Nordo oni estigis halojn por produktado de homoj. La teritorioj de la nova ĉefurbo estis riĉaj je nafto kaj gaso. Teknikistoj konstruis rafinejojn kaj sistemojn de tuboj, kiuj liveris la likvaĵon al ricevantoj en la urboj. La esplorado de la planedo progresis, sed eĉ ne atingis la ekvatoron. La komenco de la fino por tiuj homoj iĝis bakterioj renkontitaj en la sudo, kiuj mortigis milojn da neimunaj. La postvivantoj komencis batali inter si por aliro al akvo kaj manĝaĵo.

La centro de la civilizacio estis malantaŭ la estonta Niesbaro. Ĝi, konstruita sur la tegmento restinta post la Granda Halo de Asembleoj el la Dek-unua Epoko, kolapsis sub sia propra pezo kaj sekve kovris ĝin sablo. Malmultaj postvivis.
ARCH-G2-0028 estis malnova droido kaj la zumado signalanta la finon de ĝia servodaŭro estis baldaŭ eksononta. Novaj modeloj estis multe pli rapidaj je ĉio, kvankam, kiel ĝi rimarkis, ili havis en si pli da frivoleco kaj pro tio inklinon al fantaziumado, malpli da solideco kaj sento de misio – la plej necesajn proprecojn de la konservado de la memoro pri la pasinteco, kion ĉiu roboto normale havis profunde enplantita en sian algoritmon, ĝis la nuna generacio de la tiel nomataj Alfoj. La junularo saltanta sur la bretaroj kaj terminaloj baziĝis sur la plej nova modelo de inteligenteco, per kio ARCH ne estis tute konvinkita, ke la arkivscienco daŭros kiel konstanta komponanto de la Sistemo de Postvivo de la kolonio sur ĉi tiu fora kaj surprizplena planedo.

Post pli longa analizo, ĝi elektis la historion de Arĥeo kiel plej taŭgan komencon.

---

[7] Ulimŭenko – mondo kaj ŝtato


---


➼Klarigoj pri la projekto

[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum