头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Monday, May 11, 2026, 17:18 (4天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Tuesday, May 12, 2026, 16:15

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko

1. Kroniko

# La arkivista droido¹ ARCH-G2-0028 ne estis nur plenumanto de la tasko, por kiu ĝi estis muntita. Ĝis ĝia forĵeto restis nemulte da tempo, kaj ĝi volis, ke post ĝi restu io pli ol nur malorganikaj informeroj.
Bitigitaj fontoj el la antaŭaj epokoj donis preskaŭ kompletan bildon de la pli frua pasinteco, sed la lasta homa epoko postlasis tiel malmulte, ke la droido devis bazi sur inventaraj dokumentoj de magazenoj kun spiriloj², peanoj honore al rajsoj³ kaj fikciigitaj kronikoj en kelkaj nekongruaj eldonoj. La finan fragmenton de la historio skribis iu N. Ganlimo – tiunome la aŭtoro subskribis ĉe la malsupro de la teksto. Verŝajne estis la sama tajnvjenhoktŭotoo⁴ de DC⁵ menciita en kelkaj dokumentoj, kiu estris la tiean "Ĥŭaon⁶ de Literareco", kies nomo estis enskribita en liston de ŝlosiluzantoj konservita en iu akceptejo.
ARCH-G2-0028 konfuzadis la ordon de la folioj, ĉar ili ne estis numeritaj kaj devenis el diversaj versioj de la sama teksto. Ankaŭ kelkaj paĝoj el aliaj libroj povis enŝoviĝi ĉi-tien.
Delikate ĝi dismetis la aĵaron sur la planko kaj finskanis ĉiun pecon. Malrapide ĝi kunigis ilin en grupojn, kiuj ŝajnis prezenti sencajn vicojn da informoj. Ne ĉio kongruis: la datoj, la lokoj, la personoj. ARCH pardonis al si tiujn etajn neprecizaĵojn. Ne ĉiuj ĝiaj korpaj komponantoj funkciis kiel dum ĝia juneco. Kiom eblis, ĝi kompilis en rakonton, kaj kie mankis ligo - ĝi ĝin elpensis.


---
[1] droido - roboto pli evoluita teknologie, ofte parte organika
[2] spirilo - ilo helpanta spiri konsistanta el pluraj partoj
[3] rajso - gravulo de plej alta nivelo
[4] tajnvjenhoktŭotoo - akademiulo de rango rivelota aliĉapitre
[5] DC - nomo de iu akademiejo
[6] ĥŭao - ero de akademiejo ne konata en tiu-ĉi ĉapitro


---


➼Klarigoj pri la projekto

[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum