ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo
3. Arĥeo
Arĥeo inventaradis elfosaĵojn. Antaŭ la fondo de la Socio iu sinkonsideranta ambician membro de la Ĉambro de Setleja Disvolvado, kiu post kelkdek taŭeloj⁸ transformiĝis en la Ŭaziron⁹ de Industrio, (ankoraŭ en la malnova ĉefurbo - antaŭ ĝi iĝis unu el kvartalaĉoj de Doomo¹⁰), kaptis kelkajn antaŭnelonge vekitajn infanojn ludantajn per suspektinda objekto, kiu en sia formo ŝajnis esti veturilo, kun tiu diferenco, ke ĝi havis nur du radojn: unu kun dentrado, kaj la alia muntita sur forko ĉe la mala rando. Inter ili, proksimume duone de la longo, estis fiksitaj du kunligitaj duonkrankoj tiel, ke kiam unu estis direktita supren, la alia kontraŭis. La radoj ne estis plenaj, sed kunligitaj al la naboj per longaj, maldikaj dratoj, kiuj dum severaj testoj de rezisteco konsistantaj el skuado, ĵetado kaj mergado en oleon, ne rompiĝis malgraŭ sia ŝajna malfortikeco. Pri la duobla duonkranko alia oficisto elmetis la supozon, ke ĝi iel rilatas al mezurado de tempo. Tio influis la formon de la estontaj horloĝoj, kiam unuafoje oni uzis olean mekanismon por movi la montrilojn en la tempmezurejoj de urboj kaj urbetoj de la Epoko de Disvolvado – tiuj ne konserviĝis inter la limoj de Ulimŭenko.
Tiu oficisto estis duone legenda figuro laŭsimilece kunigita, inkluzivata en la kanona grupo de la Novaj Prapatroj, kies nomo estis distordita al “Ĥiŝoo”. Ankoraŭ ne ekzistis manieroj skribi nomojn (tial oni recikligis ilin), des malpli historion, ĉar la tuta scio estis transdonata buŝe, ĝis oni elfose trovis tabulon kaj kreton. Vera progreso venis multe pli poste kun la invento de la skribado per nigra likvaĵo (fare de iu Ksompval), ebligis kontroli la transdonon de informo koncerne precizecon kaj tiel pli grandan daŭripovon de scio en la dajhokoaj arĥivoj, poste en la serikalaj, precipe en la Fako de Superrigardo ĉe la Ŭaziro de Ordemo.
Ĥiŝoo povus samtempe ne esti homo eksterordinare sagaca, sed ankaŭ povus esti homo kutime nesagaca, kaj ankaŭ eksterordinare sagaca, tiel neprecize konata nur pro unu de tiuj trajtoj. Oni devas ankaŭ aldoni, ke ne estas certeco, pri kiu ĥiŝoo temas. La sumo de ĥiŝooj ŝajnis respondeci pri multaj legendaj eventoj.
Tuj kiam la laborista klaso ekestis, la posteulo de la posteulo (kaj tiel plu) de lia posteulo li komprenis la gravecon de ĉi tiu malkovro. Ne estas neeble, ke ankaŭ li nomiĝis Ĥiŝoo. Dum unu dounkranko de la horloĝo mezuris la vivdaŭron de la taga skipo, la alia servis por la nokta. La horloĝciferplato estis dividita nur en du zonojn – la noktan kaj la tagan, kaj la montrilojn oni permane realĝustigadis dufoje ĉiudiurne. Tiu sistemo daŭris kelkajn generaciojn, kondukante al socia distavoliĝo: al la privilegiuloj nomataj “la supraj” kaj la ekspluatatoj nomataj “la malsupraj” rizultante en laŭgrada malkresko de la produktiveco de la socio. Aldoniĝis al tio la fifama plilongigado de la nokta skipo je “momenteto”, ĝis la absurdaj tri kvaronoj de tagnokto. Oni do decidis reveni al unuigita sistemo de tempomezurado kaj baziĝi sur la nombro 10, ne atentante la sunleviĝon kaj sunsubiron, tamen konservante la krankon (Z) kiel la formon de la montrilo de la tempmezurilo kaj kiel simbolon de la tempo mem.
La Ĉambro situis en la sama ladbarako, en kiu ili ĉiuj loĝis - la homoj savitaj el la Katastrofo de Malaperado. Nur la ekesto de la betona industrio ŝanĝis la pejzaĝon de la oficistaj strukturoj, kaj la administra zono de la nova Ĉefurbo – Doomo – komencis kreski kaj grimpi al ĉiam pli altaj etaĝoj, forlasante sur la ternivelo la kvartalojn de la ordinaraj homoj.
La loĝantaro ne estis multnombra. La plej fruaj notoj pri la malfacilaj komencoj de Ulimŭenko postvivis fragmente, tamen oni ĝenerale kredas, ke ili estis milo. Ili amasiĝis ĉirkaŭ malnovaj aer- kaj akvosistemoj, kies kranoj lotece elstaris el la grundo kaj ankaŭ proksime de subteraj provizejoj de nutraĵporcioj – ĉambroj plenaj de ladskatoloj kun la marko “1P”. Laŭ alia legendo, tiuj instalaĵoj devenis el la tempoj antaŭ la tempoj, kaj la tiel nomataj Patroj de la Prapatroj postlasis ilin tie por siaj pra-pra(kaj tiel plu)-pranepoj, por ke tiuj trovu ilin kaj ĝuu. Al la ĥiŝooj oni atribuis multajn heroaĵojn. Unu el ili estis la malkovro de granda deponejo de spiriloj, kiujn oni povis plenigi per iuj de strataj kranoj, alia – la organizado de ekspedicioj, kiuj ebligis kolekti provizojn, alia – la kreo de sistemo por produkti nutraĵon el insektoj, kvankam tio ne povis esti vera, ĉar de alie oni scias, ke la produktado komenciĝis nur post la malkovro de hibernatoj1. La konservitaj versioj de ĉi tiu historio malkonsentas unu kun alia ne nur pri la datado, sed ankaŭ pri la sinsekvo de la eventoj.
Ŝajnas tamen, ke en tiuj foraj tempoj la laborista klaso ne havis kialon ekzisti kaj ne estis bezono nek por civilizacia disvolviĝo, nek por iu ajn alia ŝanĝo de la tiama stato. Eble oni vivis bone. Estis la enuo, kiu puŝis la homojn al unuaj paŝetoj direkte al la nekonato. Komenciĝis per piedfrapo al iu elstara tubo, kio fariĝis fosado en la koto kaj disvagado tra la ĉirkaŭaĵo serĉe de ludiloj. Grandaj ekspedicioj komenciĝis multe pli poste, kiam evidentiĝis, ke la kolektitaj akvo kaj manĝaĵo havas sian finon.
Unu el ili, gvidata de la Granda Flombgrao, Fromblao aŭ eble Bomflgrao, direktiĝis norden kaj, trapasinte la brilan surfacon poste nomitan la Vitra Dezerto, atingis la rustruĝajn ferajn montojn, en kiuj preskaŭ ĉiutage frapis fulmoj. Multaj pereis, trafitaj de elektro. Ceteraj iris plu. Dum la sekvantaj jaroj, kiel diras la legendo, ili sukcesis atingi tiel for norden, ke ili malkovris neĝon kaj komencis transporti ĝin al la novaj setlejoj, kiuj estiĝis apud iu fervoja linio. Eble estis male, tamen, ĉiuokaze, tiuj prauloj posedis forĝistajn kapablojn. Dum ilia regado estis riparita la unua fervoja konekto, sur kiu glitis la unuaj primitivaj drezinoj. Ĉiam pli multaj el ili transportis akvon.
Dum la dua polusa ekspedicio ĉiuj ĝiaj partoprenantoj frostmortis, kvankam tio ne povas esti vera, ĉar sanaj kaj sendifektaj ili aperis en alia rakonto, laŭ kiu ili iris plu laŭ la sama vojo, tamen pro manko de lumo ili erarvagadis kaj atingis nekonatan strukturon kun ronda tegmento, hejtatan iel mirakle. Interne estis tunelo, kiu finiĝis en granda halo plena de dormantaj malgrandaj homoj enskatoligitaj en kapsuloj kun vitraĵoj. Je la unua provo eniri unu el ili, ĝiaj randoj ekbrilis per multkoloraj lumetoj, post iom da tempo la seruroj mem malfermiĝis, kaj la enkapsuligito malfermis siajn okuloj.
La ekspedicio revenis al la bazo ĉe la piedo de la montoj, sed bedaŭrinde la revivigito ne postvivis la penojn de la vojaĝo.
Postaj grupoj alportis tien vestaĵojn, manĝaĵon kaj maskojn. La bazo en la nordo estis memorita kiel Bomflgromo, kvankam kun certeco ĉi tiun nomon oni multfoje erare transskribis.
Baldaŭ la monta stacio estis abandonita post multfoja fulmofrapo kaj oni translokigis ĝin pli suden. Tiel estiĝis Brembogro. Alian urbon – Zanskon - oni ne fondis, ĉar ĝi jam ekzistis kaj fartis bone, se ne kalkuli la mankon de loĝantoj. Oni uzis ĝin pro loĝistikaj kialoj: ĝi estis pli proksime al la Nordo kaj ebligis eviti la Ferajn Montojn. Ĉi tie, jam dum tempoj skribitaj, oni scipivis revivigi hibernatojn industrie.
Alia ekspedicia grupo sub la estreco de iu Granda Doomo iris suden por difini la randon de la konebla mondo - limigita de la Granda Silica Dezerto.
# Ĉi tie ŝajnis manki paĝo aŭ du, kaj la droido flikis tion per fragmento el alia eldono.
La sekva eksperimento proksimigis la Novajn Prapatrojn al sukcesa revivigo. Baldaŭ post tiu progreso la plimulto el ili posedis kelkajn vekitojn, instruis al ili lingvon kaj adaptis ilin al la nova vivo. La novaj homoj havis neniujn memorojn, sed krom kelkaj esceptoj ili lernis rapide.
# Post tio, ĝi revenis al la originala teksto, tamen la sekvaj folioj estis atakitaj per ŝimo, kiu konsumis plurajn alineojn.
La Unua Generacio hare griziĝis, sed la nova jam estis preta. Ĝi estis pli multnombra, pli bone adaptita al la vivo kaj scivolema same kiel ajna homaro.
Komence ili alprenis la nomojn de siaj edukantoj, aldonante nur numeron, sed baldaŭ tio fariĝis nepraktika kaj ili komencis doni al si novajn, ofte fantaziajn nomojn.
La novaj instruistoj havis novajn lernantojn. Baldaŭ estiĝis hierarkio, kiu ordigis la interhomajn rilatojn. La Granda Doomo kune kun la ceteraj maljunuloj troviĝis ĉe la pinto de la socia piramido. Iuj elektitaj junuloj, destinitaj anstataŭi ilin, plenkreskiĝadis kaj estadis dungataj por ĉiam pli pezaj taskoj. En la sesa generacio, laŭ legendo, oni establis la Serikalon¹² de la Ulimŭenko.
La loĝantaro konstante plinombriĝadis kaj kiam ĝi atingis 20000 estis decidita teni ĝin sur tiu nivelo.
La lasta konata Granda Doomo estis la plej maljuna de sia generacio kaj de li oni nomis la Ĉefurbon.
# Tiu fragmento devenis de folio, kiun oni evidente uzis por viŝi porteblajn tabuletojn, kiuj kune kun la kreto konsistigis la antaŭan, sed ne tute forlasitan, manieron registri informojn.
La unua kolektaĵaro de la estonta Socio Arĥeo naskiĝis dum la tempo, kiam ankoraŭ Doomo kreskis. En la olea koto oni fosis fundamentojn, ofte trovante restaĵojn de unu el antaŭaj epokoj. Tiuj estis laŭspece malsamaj de la polvaj rubaĵoj, kiujn oni elfosadis en Zansko, ŝajninta esti granda urbo jam en la pasinteco antaŭantaŭa. Doomo estis griza kaj kota, ĉi tie antikvaj mekanismoj produktis bruleman oleon, haveblan en rondaj budoj kun kranoj, kaj gasaj lanternoj ekbrulis ĉe krepusko kaj estingiĝis ĉe mateniĝo. Implikoj de tuboj kaj tavoloj de lado: la plimulto de la tie trovaditaj objektoj estis senutila, sed tamen parto kontribuis al la akcelo de la teknologia disvolviĝo de la renaskiĝanta civilizacio. Estis Arĥeo, kiu iĝis la fonto de teknika penso en la Ŭaziro de Industrio ankoraŭ en la tempoj, kiam la kasto de pli altaj oficistoj estis videbla sur la stratoj kaj la ŭazirestroj persone supervizis la disvolviĝon. Nur poste la statistikoj fariĝis la indikilo de sukceso, kaj la regantoj perdis la kontakton kun la realo. Arĥeo longe ne havis konstantan sidejon, ĉar ĝi tute translokiĝadis al sekvaj eltrovaj projektejoj. Tie ĝiaj anoj analizadis, kion ili kapablis, kaj transdonadis al la ŭazirestro tion, kio ŝajnis esti utila. Kiam la oficista klaso plikreskis kaj la produktado de nutraĵoj kaj la importado de akvo el la nordo ekfunkciis plene, Arĥeo estis flankenpuŝita en administran forgeson kaj sensignifan pozicion en la listo de oficejoj. Ĝian lokon ekokupis la du unuaj dajhokooj¹³: la Centra en Doomo, fondita en antikvaj ŝtal-betonaj strukturoj en la oriento de la Ĉefurbo, okupiĝis pri eksperimentoj sur la hereditaj instalaĵoj kaj sur blatoj, kaj la Zanska – pri la plibonigo de la malhiberniga¹⁴ procezo kaj vivsubteno. Estis en la DC¹⁵, ke oni ellaboris novajn akvo- kaj aerfiltrilojn kaj formulojn de plibonigitaj 1P-porcioj. Ankaŭ laŭ la tempopaso la dajhokooj sendependiĝis, ĉar la burokratio progresis tiom, ke la plej altnivelaj serikalaj oficistoj, kiuj konsciis pri la stato de la ŭaziroj, estis la KSS¹⁶-estroj, tio estas, la suubsubkatipestroj en la ŭaziroj kaj en la kancelierejo de la Rajso de Ulimŭenko mem, kiel sin nomumis unu el la plej maljunaj membroj de la reganta elito, tiel establante novan oficejon kaj funkcion, eĉ pli foran de la vivo de la ordinaraj civitanoj.
Arĥeo subiĝis administracie kaj je la laŭvorta senco, komencante la projekton de transverŝado de la polvo de la Silica Dezerto en la Okcidento kaj borado pli profunden en la teron aliloke.
La amaso de kolektaĵaro pligrandiĝadis. Gia katalogado komenciĝis per ordigado de la trovaĵoj laŭ koloro, poste laŭ la materialo de fabrikado, kaj baldaŭ laŭ la supozata aĝo. Ne plu estis senco analizi ilin el teknika vidpunkto.
Unu el la eventoj, kiuj postvivis en la oficistaj rakontoj, estis la malkovro de subtera ĉambro plena de objektoj kun rafinitaj formoj, kaj inter ili ŝtona plato kun premsignoj de piedoj - kiel oni tion interpretis - de estaĵoj el la pasinteco, enkadrita en ornamita kadro el nerustiĝanta metalo.
Post oni determinis la aĝon de la trovaĵo kiel “pra-tempa” ĝi ekservis kiel donaco por la rajso¹⁷. De tiam ĝi pendis en la eterne malplena kabineto de la Estro de Ulimŭenko.
Arĥeo komencis okupiĝi pri komerco.
# Fakte, la kadron kun betona premsigno de besto el specio, kiu vivis sur la Tero antaŭ pli ol kelkaj miloj da sunaj jaroj oni trovis inter la ruinoj de granda konstruaĵo en la centro de granda urbo, verŝajne la ĉefurbo.
---
[8] taŭelo – unuo de tempo. Vidu la klarigon pri la temposistemo de Ulimŭenko
[9] ŭaziro – iu registarero. Vidu la klarigon pri registaro de Ulimŭenko
[10] Doomo – la nova ĉefurbo de Ulimŭenko
[11] hibernato – ulo kvazaŭ endormigita, igita malrapidigi vivprocesojn ĝis praskaŭ nulo por konservi la korpon por tempe malproksima vekiĝo.
[12] Serikalo - registaro
[13] dajhokoo – akademia ento
[14] malhibernigi – kreita vorto - vidu rim.[11]
[15] DC - Dajhokoo Centra
[16] KSS - subsubkatipulo
[17] rajso – oni jam povas riveli: serikala estro de la Ulimŭenko
TEMPOSISTEMO DE ULIMŬENKO
TAŬELO - suna jaro kalkulita de vintra solstico
LANŬELO - 1/10 de TAŬELO simpligita al 365 sunaj tagoj
SENŬELO - 1/10 de LANŬELO
MINŬELO - 1/10 de SENŬELO
PANŬELO - 1/10 de MINŬELO
ROJŬELO - 1/10 de PANŬELO
SIPŬELO - 1/10 de ROJŬELO
skribmaniero: ZTAŬELO.LANŬELO.SENŬELO.MINŬELO.PANŬELO.ROJŬELO.SIPŬELO
ekzemple Z168.4.8.3.2.0.0
---
- Pola versio ĉe librovendejo Virtualo.pl: https://virtualo.pl/ebook/archiwista-i656890/ kun senkosta elŝuto de la unuajn ĉapitrojn (elektu PDF) - aĉetinte ĝin vi helpus min supervivi kaj daŭre verki
- Pola, ĉapitro 4. "Ńąĉeź" en la gazeto "KRAKEN": https://heyzine.com/flip-book/e206c0e916.html#page/47 senpaga. Sekvonta eldono enhavos alian rakonton de "WSZECHLOGIA KOSMICZNA".
--
Rubekolo - Dan 李丹城
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko -
dandeli,
2026-05-11, 16:34
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko - dandeli, 2026-05-11, 17:18
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo - dandeli, 2026-05-12, 17:17
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo - dandeli, 2026-05-12, 17:46
![[image]](https://cloud-cdn.virtualo.pl/covers/small/1095949.jpg)