ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto
5. Savisto
# Kesto trovita en la Sekcio de Propagando (ĉe Ŭ1) kun la surskribo “Programo OFICISTO KIEL VI” enhavis parte legitajn biografiojn de oficistoj, kiujn la droido decidis miksi kun rakontoj pri herooj, kaj unu el ili certe taŭgis. La Oficiston Ŭ15K39C54S14 kaj iun Rakludon Cirmanon ARCH kunveldis en unu rolulon.
Rakludo Cirmano naskiĝis en malgranda vilaĝo ĉe la vojo al la bazo de la Gildo de Epidemiologoj en Brembogro, la ĉefurbo de la samnoma provinco, sed pro sia reliefo konata kiel la Montara Provinco. La vilaĝo situis en terena kavaĵo, do iri ĉien estis supren, kio donis al li fortajn krurojn kaj jam en la lernejo li evidentiĝis en lia amo je saltado kaj forkurado. Nature tre milda, en la aĝo de dek ok taŭeloj li distingiĝis per forta korpokonstruo kaj ega elteneco je monotonaj agadoj, al kiuj li ofte estis submetita. De frua juneco lin fascinis teknologio, precipe la fenomeno de altirado de fulmoj fare de metaloj. Foje vespere li grimpis sur la plej altan pinton en la ĉirkaŭaĵo por observi fulmojn atakantajn la Ferajn Montojn fore ĉe la horizonto. Lia pra-edukanto Ergogo regione estis konata kiel talenta marŝulo kaj eble ĝuste li enplantis en la junan Rakludon amon al la naturo. Devenante el malriĉa familio, li ne havis grandajn ŝancojn por kariero, do li revadis plenumante siajn labortaskojn. En la aĝo de dudek taŭeloj li volontulis membriĝi en la Hakymerana Savista Brigado (HSB), kiu okupiĝis pri eltrenado de homoj el brulantaj konstruaĵoj. Li ekloĝis en kazerno, kiu havis propran ventolsistemon, do li ne devis dormi en masko, al kio li estis kutimigita de frua infanaĝo. Samtempe li laboris en la loka Oficejo de Hazardaj Eventoj, transskribante informojn kaj kompletigante tiujn, kiuj forviŝiĝis. Iun tagon li kaŝe muntis draton, kiun li kondukis de la tegmento de la kazerna konstruaĵo kaj enfosis ĝin en la teron, konvinkita, ke tio helpos kontraŭ incendioj devenantaj de atmosferaj malŝargoj. La saman tagon, kiam li devis esti forpelita el la Brigado pro tiu memvola ago, fulmo frapis la ĉefan konstruaĵon, kiu nek ekbrulis, nek iu ulo estis trafita de elektro. Pri la tuta afero oni eme forgesis, nur degradante Rakludon al la plej malalta rango, kio estis nur maniero mildigi la koleron de la komandanto. Tio ne gravis ege, ĉar li jam servis baznivele ĉe HSB.
La fajrobrigada servo ne estis facila, ĉar oni povis atingi per veturilo nur konstruaĵojn ĉe la ĉefaj stratoj, ĉar ceteron de la urbo oni konstruis sur krutaj montetoj kaj tutan ekipaĵon oni devis porti piede - en tio li estis ĉampiono.
La sekvan jaron, rezulte de rearanĝoj, la Ŭaziro de Hazardaj Eventoj fariĝis la Fako de de Hazardaj Eventoj ĉe la Ŭaziro de Savado, de kio profitis Rakludo Cirmano, estante la sola specialisto en ambaŭ kampoj en la tuta provinco. La Buroo direktis lin al Doomo. Li ricevis feran insignon kun la simboloj “R.Ŭ12”, por ke li povu legitimi sin tie. Li enpakis la ŝparitajn nutraĵporciojn en du sakojn, adiaŭis ĉiujn kaj ekiris piede al Brembogro, de kie regule forveturadis vagonoj suden. Alia savisto kromlaboris kiel drezinisto en la Gildo de Puŝistoj, kaj ĉar li ĝuste havis ekzamenon pri saltado de dua etaĝo, Rakludo povis lin anstataŭigi kaj tiel atingi Doomo-n. La estraro konsentis pri la anstataŭigo sub la kondiĉo, ke li laboros senpage, sed kun manĝoprovizo. Ili donis al li jakon kun fervoja markaĵo kaj grandan ŝraŭbŝlosilon.
# La droido havis sub sia gardo multajn fragmentojn de fervojaj rakontoj, verŝajne verkitaj de iu el la pli kleraj laboristoj. Ankaŭ eble ili estis skribitaj de pasaĝeroj - amatoroj de vojaĝoj sur reloj. Ili perfekte taŭgis por kunligi historiojn, kiuj preterlasis la loĝistikan dimension. Bonegaj estis ankaŭ krimaj fadenoj el unupaĝaj verkoj, kies nekompleta titolpaĝo anoncis: “Stratoj nelum.
Jam estis mallume, kiam la brigadestro ekkriis “Forveturo!” kaj komencis bati per la ŝraŭbŝlosilo ŝtalan platformon de la lasta drezino. La signalo tuj diseĥiĝis kaj jam sonoris la drezinistoj en la tuta trajno. Post kelkaj momentoj ili trankviliĝis kaj komencis pumpi. Rakludo ekagis kun vigleco. La sekva vagono transportis iun gravulon, ĉar la kajuto estis freŝe pentrita kaj plena de novaj kestoj kun la simboloj “ZAN”, malantaŭ kiuj oni ne povis vidi la pasaĝeron. Aliekstreme ili transportis devigan senrelan drezinon, uzatan por ripari vagonojn kaj relojn. Tiun tipon oni nomis ankaŭ konfuzumo, pro la konfuzoj, kiuj okazis inter la unuaj ŝoforoj, kiuj sen helpo de la reloj devis libere decidi pri la direkto de la turniĝo.
Ili veturadis, ŝanĝadis la aerbotelojn, trinkadis akvon kaj tiel trapasis la tutan nokton, poste la duan kaj la trian. La sekvan matenon, kiam estis skipoŝanĝo, Rakludo rimarkis, ke oni jam estas sur la fama Vitra Dezerto. La ŝpaloj de la reloj estis fiksitaj al la brila surfaco danke al longaj boltoj fanditaj profunden. Oni vekis lin, kiam oni jam troviĝis ĉe granda platformo kun longa barako, alŝraŭbita al la surfaco brilanta de la lunlumo. La fakuloj elvagoniĝis, sur la kajo atendis grupo da drezinistoj en pli puraj uniformoj. Ili sidiĝis kune kaj manĝis, trinkis kaj diskrete klaĉis alproksimigiante siajn maskojn unu al la alia tiel, ke la elirejo de la filtrilo de la parolanto tuŝis la gumon ĉirkaŭ la oreloj de la aŭskultanto. Ili flustradis kaj montradis per fingroj. Unu el la puŝistoj ekskribaĉis per kreto kvin radojn sur iu vagono. Poste la novuloj komencis la inspektadon de la kupliloj.
Rakludo demandis iun pri la daŭra veturigo ĝis la ĉefurbo. La klaĉoj ĉesis kaj post momento el la barako eliris uniformuloj de la Subfako de Ordemo ĉe la Fervojista Fako de la Ŭaziro de Transportfaciligpeno. El alia barako elŝutiĝis uniformuloj kun la markaĵoj de la Ŭazirestro de Ordemo kaj okazis inter ili kutima ne-nur-man-batalo. Ŝajne tiuj de ŬT venkis, ĉar ili sidiĝis po unu en ĉiu drezino, kaj la ceteraj restis sur la kajo, mallaŭte disĵetante insultojn.
Kun eĥo longadaŭra kiel la trajno mem, la batoj de la ŝlosilo de la brigadestro resonis sur la platformo de la unua drezino kaj la skipanaro komencis pumpi. La trajno peze ekmoviĝis sur la ŝtalaj reloj. La sekvaj tri noktoj pasis en monotona ritmo.
Malluman matenon oni vekis Rakludon per frapeto sur la flankon de la masko. Oni jam alvenis. Li sidiĝis, oscedis kaj streĉis sin. Apude oli malŝarĝis vagonon en la ĉeesto de uniformulo. Kaptinte la la asignitan aerbotelon kaj sakojn kun siaj havaĵoj li desaltis de la platformo, surĵetis ilin sur sian dorson kaj ekiris antaŭen. Drezinistoj eksidiĝis ie ajn, malfermis la “1P”-ojn kaj manĝis, levante la maskojn je ĉiu mordo, malkaŝante barbajn vizaĝojn kun nazaj krampoj.
La ordoficistoj raportis sian eliron kaj formarŝante okulangule li rimarkis progresivan malaperadon de kestoj el nesufiĉe gardataj pakaĵvagonoj.
Li eliris sur la straton tra pordeto flanke de la konstruaĵo. Antaŭ la ĉefkonstruaĵo plenis je friponecaj taksiistoj. Li iris iom pli for kaj tie demandis pri la vojo.
- Malproksime – la enuigita ŝoforo murmuris tra sia masko. La stato de la vestaĵoj de la alveninto ne promesis profiton. - Al laborejo?
- Apud la administra kvartalo.
Tio iom vekis la ŝoforon kaj li pli atente rigardis la junulon, sed konfirme ne rimarkis ion ajn indikantan enhavon de pagaĵo. Malpuraj fervojistaj vestaĉoj, simpla masko,manoj malpurigitaj per ŝmiraĵo.
- Iru rekte – li kompatis – La stratoj serpentumos, sed vi iru rekte tra la kortoj.
- Dankon.
- Bonvenon al la ĉefurbo.
# Priskriboj de la topografio de la Ĉefurbo de Ulimŭenko ne konserviĝis, krom serio da rimaĵoj pri laboristoj, kiujn ARCH sintezis en ĝeneralan bildon de vivo de la plej malalta socia klaso en kvartalaĉoj ĉirkaŭ la administra distrikto:
“...koto ĉi, tie koto,
mizerul' sen botoj,
Ĉaroj koton diskraĉas
koto murojn aĉas,
estas ci en registro
servutas ci por moŝto
Oni ĵetas - kaptaĉu,
vermon en kaĉo maĉu...”
Rakludo rearanĝis la pakaĵon kaj iris antaŭen. La kota strato ambaŭflankita per teretaĝaj dometoj plenis je veturiloj sendiskrimine ŝprucigantaj grizan pastecaĵon sur la murojn kaj preterpasantojn. Li preterpasis ladajn budaĉojn, butiketojn kun vendistoj en maskoj, kortojn plenajn de infanoj ludantaj en koto.
Lia infanaĝo estis malsama - polvoplena.
La ĉielo el malhelgriza fariĝis cindrece helgriza. Post iom pli longa tempo li haltis kaj elprenis el la sako botelon da akvo. Li ĉirkaŭrigardis. Ĉio aspektis same, kien ajn li okulumis: vive kaj vigle. En Brembogro estis dormemige kompare kun ĉi tio. Malproksime antaŭ li el la mareco da dometoj elstaris kvartalo de pli altaj konstruaĵoj. Tio povus esti la Administra Sektoro. Li ĝustigis la maskon kaj ekiris plu. Estis jam la mezo de la tago, kiam li alvenis.
Sur la stratangulo staris oficisto en altaj botoj senĉese ŝovanta fingrojn sub la ŝvitan ĉapon por grati la kapon.
- Por varbado al la Fako de Hazardaj Eventoj – li vidigis la feran insignon.
- Hooo.. tien! – la ordoficisto montris la direkton per metala bastono kaj komencis eltiri sian boton el la koto, kiu tenis sufiĉe bone. Aperis lia nuda piedo kun falanta ŝtrumpeto.
“Tie” estis helgriza barako kun nur unu aperturo - pordeto kun nigre pentrita surskribo “V.KSSS⁹”. Al ĝi kondukis ŝanceliĝemaj kaheloj kovrantaj kotan je intervaloj de mallongaj paŝoj. Li saltis sur la plej proksiman, sed tuj trankviliĝis, kiam la grasa pasto ŝprucis de sub ĝi ĝis la alteco de liaj genuoj. Singarde li atingis la pordon, puŝis ĝin, poste la sekvan malantaŭ la kluzo kaj antaŭ ol li sukcesis ĉirkaŭrigardi, li sentis sur si rigardon de la pordisto sidanta sur malalta tabureto ĉe muro rekte antaŭ la enirejo.
- La botojn!! – riproĉis la oficisto, montrante per pala fingro al ŝranko plena de malpuraj botoj kaj korbo kun pantofloj apude. La kandidato demetis la kotajn botojn kaj etendis la manon al la korbo odoranta je desinfektaĵo.
La ĉambro estis malgranda, sen aldonaj mebloj kaj sub neeta tabulo finiĝis per alta tablo ĉe la fora fino maldekstre. Li alproksimiĝis al la alta kalva oficisto staranta malantaŭ ĝi.
- Invitleteron, ĉu havas?! – li kliniĝis al la alveninto.
Rakludo eligis el la sino de mantelo la feran insignon kaj metis ĝin sur la tablon.
- V.Ŭ12 ... – balbutis la oficisto kaj kaŝis la metalaĵon en tirkeston.
- Familia nomo!
- Cirmano ... Rakludo Cirmano
- Baza oficejo?
- Ŭaziro de Hazardaj Okazoj, .. aktuale Fako de Hazardaj Eventoj ĉe Ŭaziro de Savado.
- Fako?
- Brembogro, subfako en Hakymerano.
La oficisto kontrolis la datumojn sur la tabulo, forstrekis unu linion de teksto kaj ekkriis malantaŭen – Donu "M", sed pli larĝan ŝultre.
El la interno plena de bretoj kun amasoj da grizaj vestaĵoj falditaj en kvadratojn, eliris griza seka maljunulo en same griza kitelo portanta kompleton da oficista vestaĵaro.
- Jen – la pli alta ulo tintigis metalan ringon kun paro da ŝlosiloj kaj metis ilin sur la vestaĵojn. – Kaj jen. – li aldonis insignon kun la karaktroj “L.Ŭ15K39S54S48”, post kio li sidiĝis, lasante videbla nur la supron de sia kalva kapo kaj senmoviĝis.
La akceptito interŝanĝis la piedingojn kaj prepariĝis por eliri.
La pordisto eĉ ne leviĝis, anstataŭ nur tiris unu el ŝnuroj balanciĝantaj malantaŭ la tabureto.
Rakludo malfermis la pordon kaj eliris sur la straton. Antaŭ la elirejo staris malplena kelkbenka drezino kun la marko “ŬKSSSL” kaj evidente atendis lin. Li eniris, la puŝistoj ĝemis kaj la veturilo ekstrebis tra la kota strato, ĝis ili eliĝis el la pura centro en la teretaĝecajn antaŭurbojn. Sekvantaj konstruaĵoj estis pli kaj pli mizeraj, sed la trafiko pli intensa ol en la Administra Sektoro. Migrantaj vendistoj puŝadis antaŭ si ĉaretojn kun varoj, foje haltante por vendi ion aŭ por lukti eltirante la radojn el la olea kaĉo.
Post pli ol unu panŭelo da irado la urbo komencis finiĝi. Tie ili haltis por ripozeto de la hommotoro. Post ol ili trapasis la kvartalaĉoj, la vido plilarĝiĝis iĝante marĉa ebenaĵo kun oleaj lagetoj kaj montoj da rubo. Tie ili malhastis. Malantaŭ amaso da rubmetalo inter de aliaj samaspektaj, staris markita per klara oleofarba skribaĵo "L.Ŭ15K39S54" malalta duetaĝa bloko sen fenestroj, sed kun vico da pordoj sur ĉiu etaĝeto, ŝtupoj je la alteco de la talio kaj tenilaj ringoj iom pli alte, tute nitita el feraj platoj. Kelkajn metrojn malantaŭ ĝi sur taluso – fervojaj reloj.
La ŝoforo haltigis ĉe malgranda betona platformo solidiĝita ĉirkaŭ la ladkonstruaĵo, deĵetis la sakojn kaj forveturis senvorte.
Rakludo malfermis la pordon kaj eliris sur la straton. Antaŭ la elirejo staris malplena kelkbenka drezino kun la marko “ŬKSSSR” kaj evidente atendis lin. Li eniris, la puŝistoj ĝemis kaj la veturilo ekstrebis tra la kota strato, ĝis ili eliĝis el la pura centro en la teretaĝecajn antaŭurbojn. Sekvantaj konstruaĵoj estis pli kaj pli mizeraj, sed la trafiko pli intensa ol en la Administra Sektoro. Migrantaj vendistoj puŝadis antaŭ si ĉaretojn kun varoj, foje haltante por vendi ion aŭ por lukti eltirante la radojn el la olea kaĉo.
Post pli ol unu panŭelo da irado la urbo komencis finiĝi. Tie ili haltis por ripozeto de la hommotoro. Post ol ili trapasis la kvartalaĉoj, la vido plilarĝiĝis iĝante marĉa ebenaĵo kun oleaj lagetoj kaj montoj da rubo. Tie ili malhastis. Malantaŭ amaso da rubmetalo inter de aliaj samaspektaj, staris markita per klara oleofarba skribaĵo "L.Ŭ15K39S54" malalta duetaĝa bloko sen fenestroj, sed kun vico da pordoj sur ĉiu etaĝeto, ŝtupoj je la alteco de la talio kaj tenilaj ringoj iom pli alte, tute nitita el feraj platoj. Kelkajn metrojn malantaŭ ĝi sur taluso – fervojaj reloj.
La ŝoforo haltigis ĉe malgranda betona platformo solidiĝita ĉirkaŭ la ladkonstruaĵo, deĵetis la sakojn kaj forveturis senvorte.
Rakludo staris senmove momenton, antaŭ ol li rememoris pri la ŝlosiloj. Ĉiu de ili havis gravuritan vicon da signoj: unu “M1-Ŭ15K39C54S48L98”, kaj la alia “M2-Ŭ15K39C54S48L98”.
Anstataŭ klinkoj kaj ŝlosiltruoj ĉiu pordo havis alnititaj malsupren fleksitan tubon kaj rustan tabuleton kun numeroj supre. Sola ŝtupetaro pendis sur ŝtala hoko sur la maldekstra angulo. La supra etaĝo estis je la nivelo de lia nazo. Li ekserĉis la numeron.
Li grimpis, kaptis la ŝtalan ringon per unu mano kaj la alian enŝovis en la tubon kaj gvidis ĝin pli alten. Per la fingropintoj li palpis pendseruron. Nun li elprovis la ŝlosilon kun “M1”. Li preskaŭ enigis ĝin en la ŝlosiltruon de la pendseruro, kiam ĝi elglitis kaj falis, tintante sur la planko ene.
Restis nur la “M2”. Ĉi-foje li agis pli atente, la mekanismo estis bone ŝmirita. Post kelkaj momentoj da manipulado sub diversaj anguloj, li sukcesis. Malantaŭe estis ankoraŭ iu stango aŭ riglilo, li baraktis iom plu kaj fine la pordo siblis, eksaltis kaj denove siblis. Li malfermis ĝin nur tiom, por ke li povus eniri, suprentiris la sakojn kaj rapide riglis malantaŭ si. Li demetis la maskon.
La ĉambro estis tute malluma. Li elprenis fajrilon kaj videbligis. Sur metala breteto alŝraŭbita al la vando tuj apud la enirejo staris lampo replenigita de oleo kun konusa kovrilo kaj brila fajrigŝtalo en formo de arko.
Li malkovris la lampon, malvolvis da meĉo kaj ekfajrigis. La flamo tuj ekbrilis.
En la malgranda ĉambreto staris nur lito kaj aerboteloj. Sur la muro sole pendis kraneto, el kiu gutis akvo en trinkvazon pendigitan sur ĝi. La guto pigre demoviĝis kaj elgluiĝadis senfinece antaŭ ol fine falis en sitelon malsupre.
Rakludo enigis manojn enen la bagaĝo kaj post iom da manipulado elprenis unu porcion. Tuj li malfermis ĝin. Li kaptis kuleron kaj tuj sentis sin iom hejmece.
Li etendis sin sur la maldika griza matraco, kaj enspirante la ŝviton de aliuloj, kio remorigis lin pri la kazerno en Brembogro.
Post malpli ol unu panŭelo li aŭdis metalecan frapadon.
- Al laboro! – iu kriis ekstere. Rakludo saltis en la laborvestaĵojn, elŝerpis duonon da trinkujo da akvo, verŝis tion en sian gorĝon kaj eliris.
Sur la platformo antaŭ la bloko staris oficisto kun blanka bendo kun litero ”T”.
- Ek! – li ektondris tra la reglamenta masko.
Barakto kontraŭ la riglilo kaj la pendseruro elĉerpis eble sipŭelon aŭ kelk' da. La aliu pacience atendis.
Sur la reloj atendis granda drezino kun kelkaj benkoj. Ĝi estis malplena, krom tri malgravuloj sidantaj duonkaŝite malantaŭe, kiuj je mansigno de la ŝoforo komencis pumpi. La veturilo ekmoviĝis kaj post momento ĝi jam veturis plenrapide.
Maldekstre etendiĝis kvartalaĉoj, dekstre dezerto. Ne pasis duonhoro, kiam oni haltis. Unu el la drezinistoj elsaltis por komuti.
Ili turniĝis maldekstren kaj preterpasinte fumplenajn urberon, atingis randon de la Administra Kvartalo kaj tie teretaĝan betonan konstruaĵon kun lada tegmento kaj malgranda pordeto kun “Ŭ15K39C54S48L” ŝprucpentrita per blua farbo. Tie la reloj finiĝis, preskaŭ tuŝante la sojlon. Kiam la vagono finĝismoviĝis, obtuze eksonoris peco de metalo kaj la pordo malfermiĝis.
Rakludo elsaltis el la drezino kaj eniris.
Malantaŭ la sojlo, en ĉambreto sur fera tabureto sidis oficisto en griza mantelo. Li ekstaris kaj malfermis malgrandan ŝtalan pordon kun ronda fenestreto maldekstre.
Trapasinte tion alveninto ekvidis grandan ĉambron kun surmuraj vicoj da numeritaj hokoj, desur kiuj pendis grizaj manteloj. Sub ĉiu-ajn staris botelo. Li trovis la sian "Ŭ15K39C54S48R98" – ĝi ne estis malplena, tie pendis blua mantelo kun flava kolumo, blua pantalono kun flavaj lampasoj kaj blua masko kun flavaj okulvitraj kadroj. Li ŝanĝis la vestaĵojn. Ili ne estis puraj, kaj la masko fiodoris kiel putriĝantaj gingivoj. Li surmetis la uzinan spirilon kaj revenis al la pordo, kiu malfermiĝis, montrante la oficiston en griza mantelo, rigidan en gesto ordonanta pluiri tra alia pordo laŭregule ŝtala kaj kun ronda fenestreto.
Malantaŭ ĝi estis malalta sed vasta halo. De la plafono senmove pendis granda ruĝa standardo kun “LABORO, LABORO, LABORO” skribita per tiparo ne toleranta obĵeton. Ŝtalaj tabloj etendiĝis en vicoj, kiuj ŝajnis ne finiĝi. Ĉe ĉiu sidis kelkaj laboristoj: bluaj manteloj kun flavaj kolumoj, bluaj pantalonoj kun flavaj lampasoj kaj bluaj maskoj kun flavaj okulvitraj kadroj. La sola detalaĵo, kiu distingis ilin unu de alia, estis la insignoj kun numeroj. En la salono regis koncentriĝo. Ĉiu skribis ion per kreto sur persona tabulo. En la aero ŝvebis blanka polvo.
Rakludo trairis kelkajn panniŭojn²⁰ serĉante atribuitan al li postenon. Ĝi estis malplena, kaj tie trovoĝis nigra tabuleto, lada taso kun kretopecoj kaj ĉifonero. Li sidiĝis. La seĝo ekknaris kaj kliniĝis unuflanke.
Nur kiam li memcerte sidiĝis, li rimarkis, ke en lia vico regis senmoveco. La najbaro maldekstre rigardis lian tabulon kaj atendis. La ceteraj atendis tiun.
Rakludo rigardis dekstren, ankaŭ tie estis silente. Li prenis pecon de kreto. De dekstre li aŭdis proksimiĝantan sonon de skrapado sur tabuloj. Fine lia dekstra najbaro komencis skribi, nur ciferojn: en densaj vicoj. Li rigardis lian tabulon – li jam plenigis ĝin kaj atendis. Kiam Rakludo komencis kopii lian noton, maldekstre komenciĝis movo de manoj armitaj per kretpecoj kaj kiam li finis la transskribadon, lia dekstra najbaro kaptis sian ĉifonon kaj forviŝis la enhavon de la asignita tabulo. Rakludo faris la samon, kaj post li sinsekve ĉiuj maldekstre.
Komenciĝis la rapidumado. Neniu levis la kapon pli alten ol necese por kopii la informojn de la tabulo de la najbaro maldekstre. Iom da tempo pasis, kaj la mano de la novulo, nekutimiĝinta al la ĉefurba ritmo, komencis rigidiĝi. Kelkfoje la funkciuloj preteriris, zorgante ne rompi la kontinuecon de la laboro, ŝanĝante aerbotelojn. Simple: ili malŝraŭbis la eluzitajn kaj enŝraŭbis la novajn.
Subite tra la halo disvastiĝis metala tinto, duobla. Atinginte perditajn en la kreta polvo finojn de la vicoj la skribado de la teksto ĉesis. Tiuj, kiuj finis skribi, sinsekve leviĝis kaj en la sama ordo, en kiu ili sidis kaj ekiris al pordoj ĉe la fino de la halo.
# En la rando de la urbo konserviĝis unu betona konstruaĵo plena de malgrandaj ĉambroj kun feraj pordoj, sur kies muroj estis skrapitaj multaj informoj. Ĉiuj, kiujn oni ĝis nun malkovris, estis konservitaj kun la resto de la scio pri la pasinteco en la memoro de ARCH, al kiu la droido havis konstantan kaj senliman atingon.
“super la poto
leviĝas vaporo,
el vermo kompoto”
Ŭ15K39C54S48R98 lame posttiris sin sekvante la vicon, kiu tra malgranda ĉambro enrampis en la trian pordon, ankaŭ ŝtalan kaj kun ronda fenestreto.
Malrapide la griza lumbriko de la homa maso antaŭenmoviĝis, ĝis ĝi atingis mallongan, sed larĝan salonon.
Tra tiom da enirejoj, kiom da fortruis la vandon de la produkta halo, la griza korpo enŝoviĝadis enen. Tie la ŝtalaj pordoj diserigadis ĝin en aroj po dek homoj. Ĉe la enirejo, el granda poto, la kantina oficisto disverŝadis en bovlojn grizan pastaĵon, kiun ĉiu sekva laboristo ricevinte plonĝis en rektangulan ladan ujon por kulero. Post ili eksidiĝis ĉe mallongaj ŝtalaj tabloj po dek taburetoj ĉiu, ekmanĝis, levante siajn maskojn por ĉiu gluto. Ĉiu grupo fintagmanĝinte haste ili preskaŭ eksaltis, ĵetis bovlojn en unu el la grandaj kuvoj kaj malaperis en la pordo ĉe la fino. Rakludo englutis sian porcion, ĝi estis same sengusta, kiel “1p”, kaj sekvis la ceterajn.
Mallarĝa koridoro tra lada urinejo alkondukis ilin reen al la produkta halo.
Li sidiĝis ĉe sia numero kaj komencis skrapi.
Alifoje fortika ĝis vespero laciĝis de la nova labormaniero. Eksonis metaleca signalo kaj la laboristoj sinsekve iris al la vestejo. La vestaĵoj de lia hoko malaperis, kaj anstataŭe pendis puraj grizaj civilaj vestaĵoj. Post vestoŝanĝo kaj ricevo de la oficisto po proteina kubo por vespermanĝo, ili eliris sur la straton, kie atendis uzinaj drezinoj kun la marko “Ŭ15K39C54S48”. Jam estis mallume.
Rakludo enŝovis la provianton en la poŝon de la mantelo kaj sidigis sur libera loko. La brigadestro resonigis forveturon kaj malrapide oni elveturis en preskaŭa silento, lacaj. Nur la puŝistoj ritme pedalis.
Kiam ili atingis la blokdomaron, ili posttiris sin de la vagono kaj malaperis en siaj loĝejoj.
Tiun nokton Rakludo Ŭ15K39C54S48R98 dormis ŝtonece.
tradukante ...
---
[18] panŭelo - unuo da tempo, vidu klarigon pri temposistemo de la Ulimŭenko
[19] KSSS - subsubsubkatipo, subofico de subofico de subofico de katipa ofico; katipo estas unuaranga subofico de ajna ĉefa ofico
[20] panniŭo - unuo de distanco, vidu klarigon pri distancmezursistemo de la Ulimŭenko
---
---
--
Rubekolo - Dan 李丹城
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko -
dandeli,
2026-05-11, 16:34
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 1. Kroniko - dandeli, 2026-05-11, 17:18
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 2. Legendo - dandeli, 2026-05-12, 17:17
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 3. Arĥeo - dandeli, 2026-05-12, 17:46
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 4. Ńąĉeź - dandeli, 2026-05-16, 12:28
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto - dandeli, 2026-05-21, 14:08
![[image]](https://cloud-cdn.virtualo.pl/covers/small/1095949.jpg)