头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 2

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Saturday, August 29, 2026, 17:36 (21小时3分钟前) @ dandeli

Vekis lin batado sur la fera vando. Li perpalpe trovis la fajrilon, ekbruligis la meĉon de la lampo kaj vestiĝis. En la poŝo li havis la hieraŭan vespermanĝon en sufiĉe bona stato. Li rompis pecon, atente kaptis ĝin inter dentoj, surmetis botojn kaj ingante kapon el maskon komencis maĉi. En la angulo de la ĉambro staris aerboteloj, li konektis unu kaj malfermis la pordon. Kelkaj najbaroj estis ŝlosantaj siajn pendserurojn, aliaj ĵus eliradis. La mateno estis nekutime hela, sur la reloj staris drezino pretigita por la vojo. La komuto ŝajnis malpli longdaŭra.
Post la vestoŝanĝo ili okupis siajn lokojn en la halo. Iu purigis ĝin dum la nokto, orde aranĝis la seĝojn kaj lavis la tabulojn. Sur ĉiu tablo atendis freŝa porcio da kreto. Apenaŭ ili sidiĝis, la brigadestro frapsignalis komencon de la skipo.
Ĝis la fino de la senŭelo la tempo pasis nerimarkite, kaj fine de la lanŭelo la laboristoj jam estis revenantaj dormejen kun kestoj da gajnitaj nutraĵporcioj.
Dum la finsenŭela repozo libera tempo laŭplane daŭrus ĝis sekvonta mateno. Oni lavis siajn vestaĵojn en la purigejo malantaŭ la kvara blokdomo kaj singarde fumis la kontraŭleĝan saluumon, ĉion-ĉi sen eĉ unu vorto. Rakludo pasigis sian liberan tempon manĝante, dormante kaj levadante botelojn en sia loĝejo.
Vespere io eksplodis kaj eksonis histeria rido. Poste regis silento.
La sekvan tagon post la vekiĝo ili normalece elveturis al la laborloko. En la vagono estis pli da spaco, kvazaŭ iu mankus.
En la produkta halo evidentiĝis, ke kelkaj sidlokoj estis malplenaj kaj malebligitaj per tiu-ĉi rompo de laborsekvo oni atendis farante nenion dum iom pli ol panŭelo, ĝis aperis novuloj. Fine de la skipo funkciulo forprenis ĉiujn malnovajn kaj disdonis novajn ŝlosilojn.
Post la reveno el la laboro, Rakludo rimarkis, ke lia loĝejo estis purigita, kaj novaj, plenaj boteloj staris ĉe la wando en ordeca vico.
Bruoj okazadis de tempo al tempo kaj ĉiam sekvan tagon aperis novuloj. Iun turbulentan vesperon Rakludo decidis kontroli, pri kio temas. Singarde li forlasis sian ĉambron kaj ŝteliris en la direkton, de kie disvastiĝadis la sonoj: ĉe la alia fino de la blokdomo. Kiam li alproksimiĝis, el malantaŭ unu de pordoj de supra nivelo li aŭdis mallaŭtajn voĉojn konversaciantajn intermite. Pli persente ol peraŭde Rakludo ekkonsciis pri alveno de malalta laboristo, kiu haltis malantaŭe. Post momento alvenis alia scivolemulo kaj tiel ili staris aŭskultante. Ene oni parolis per iu nekonata dialekto. Li retiriĝis kaj kiam li estis grimpanta al sia ĉambro, li ekaŭdis sonon de malfermiĝo de alia pordo kaj sekve subpremitan krion. Li iomete elŝoviĝis kaj ekvidis en la duonlumo kelkajn laboristojn batantajn iun kuŝantan en la koto.
Singarde li fermis la pordon malantaŭ si kaj riglis ĝin.
Post kelkaj klakoj de pordoj la sonoj ĉesis.
Matene, kvazaŭ nenio okazis, ili veturis al la laboro. La liberaj lokoj ĉe la tabloj pleniĝis sen granda prokrasto. Oni denove disdonis novajn ŝlosilojn.
Post kvin lanŭeloj li tiom laŭiĝis kun la laborsistemo, ke li reflekse ekdormadis kaj vekiĝadis je la ĝusta tempounuo, instinkte trovadis sian hokon en la vestejo kaj precize antaŭsentadis la sonoradon por tagmanĝoj.
Je Z168.9.7.0.8 la brigadestro neatendite alproksimiĝis al li dum la unua skipo kaj ordonis al li kuniri, rekte al la pordo eksteren.
- Delegita por speciala tasko – li klarigis lakone kaj montris per la fingro al la parkumita veturilo.


tradukante ...

---

[18] panŭelo - unuo da tempo, vidu klarigon pri temposistemo de la Ulimŭenko
[19] KSSS - subsubsubkatipo, subofico de subofico de subofico de katipa ofico; katipo estas unuaranga subofico de ajna ĉefa ofico
[20] panniŭo - unuo de distanco, vidu klarigon pri distancmezursistemo de la Ulimŭenko

---

➼Klarigoj pri la projekto


---


[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum