《MARTA 》(27)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 31, 2022, 07:39 (489天前)

《MARTA 》(27)

— Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.

— Zminska meditis momenton.

— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.

Marta ne hezitis eĉ unu momenton.

— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.

— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon ...

— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.

— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino ... kaj kun tiom ... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?

— Ne, — respondis Zminska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum