《MARTA 》(32)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 02, 2023, 07:49 (487天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(32)

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono ...

— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.

— Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.

— Sinjorino! ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum