《MARTA 》(30)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 01, 2023, 08:16 (488天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(30)

— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.

— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.

Marta denove enpensiĝis.

— Sekve, — ŝi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj? ...

— La lingvoj, artoj ...

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.

— Artoj, — ŝi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko ... mi lernis pentri ... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.

— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko ...

— Kial, sinjorino?

— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta ... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn ...

— Tre lerta en la penetrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.

— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, —diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.

— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.

— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum