LA ŜTORMO

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Friday, December 29, 2023, 11:13 (330天前) @ Kapro

LA ŜTORMO
de la skota verkisto John Sharp Dinwoodie el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld.

Kiam mi eniris la ĉefstraton de la malgranda vilaĝo, ĝi estis tute senhoma, krom ke unu maljunulo per la helpo de marŝbastono malrapide iris en la direkto al la haveno kaj mi sciis, ke la vilaĝanoj troviĝos tie, kien li iras. Estas tre strange, kiamaniere la fiŝkaptistoj, kiuj vivas per la maro, ekkonscias per ia telepatio, kiam danĝero minacas ŝipon, propran aŭ fremdan.
Mi estis vidinta la ŝipeton tra la fenestro de mia domo, kiu staras sur la klifsupro ne malproksime de la vilaĝo. Mi sidis kun la edzino ĉe la tetablo, kiam ŝi subite ekkriis, “Ĉu tio estas ŝipeto, kion mi vidas?” Kaj kvankam estis apenaŭ kredeble, ke ŝi estu prava, tamen ja estis ŝipeto, malgranda fiŝkapada ŝipeto, de la tipo ĝenerale uzata de la fiŝkaptistoj en la vilaĝoj sur la orientskota marbordo. Oni povis vidi ĝin nur intermite, kiam dum momento ĝi leviĝis al la supro de giganta marondo, antaŭ ol denove malaperi de la vido.
Mi estis elirinta el la domo por iri al la deklivo apud la haveno, ĉar mi sciis, ke ĉiuj vilaĝanoj estos tie – ne por helpi, ĉar helpo estus neebla en tia ventego kia ĉi tiu, kaj ne por trovi plezuron en la vidotaĵo, ĉar la vidaĵo estas korŝira, kiam homoj baraktas por savi la vivon kontraŭ furiozantaj elementoj, sed nur ĉar ili ne povus resti hejme, ĉar ili estus tirataj al la scenejo kvazaŭ de magneto.
La ŝtormo estis komenciĝinta senaverte. La antaŭtagmezo estis griza tamen senventa, ĝuste tia tago, kian ofte vidas en la monato novembro tiuj, kiuj loĝas sur la bordo de la Norda Maro: sed antaŭ nur unu horo ekblovis la ventego kun la subiteco de neatendita vangofrapo, kaj la ondoj fariĝis pli kaj pli altaj kaj grandaj.
Kiam mi preterpasis la maljunulon – tiel malfortan, ke li apenaŭ povis stari kontraŭ la forto de la vento – mi kriis al li, “ Ĉu vi scias, kia ŝipeto estas tiu?”
“Ne” li respondis, “sed ne estas kredeble, ke ĝi estu unu el niaj ŝipetoj. Ĉiuj niaj estis ĉe la fiŝejo preter la insulo, kaj sendube ili ĉiuj rapidis al la insula haveno tuj kiam oni aŭdis la radian averton pri ventego antaŭ du horoj. Neniu el la ŝipestroj riskus reveni ĉi tien dum ventego.”
Mi venis al la deklivo super la haveno. La muroj de la haveno mem kaj la deklivo super ĝi estis kovritaj de grupoj de la vilaĝanoj. Tiuj, kiuj staris sur la deklivo, fikse rigardis tiudirekten, kie de tempo al tempo videblis eta nigra punkto, apenaŭ videbla inter la montecaj ondoj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Tiuj, kiuj staris ĉe la haveno, nur atendis, atendadis en silento. Tiaj okazaĵoj kompreneble ne estas nekonataj en la marbordaj vilaĝoj, sed en ĉi tiu silento troviĝis io, kian mi neniam antaŭe sentis.
“Kio estas?” mi demandis al viro, kiu staris apude kaj kun kiu mi iomete konatiĝis. Li ĵetis al mi unu ekrigardon, kaj tuj poste liaj okuloj reserĉis la etan nigran punkton. La severeco de lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis, kaj per sentrema voĉo li diris: “Tio estas mia filo: oni ĵus ricevis radian mesaĝon de la insulo, sciigantan, ke la ceteraj ŝipetoj, kiuj rifuĝis en la tiean havenon, estas en bona ordo, sed ke la ‘Ora Brilo’ foriris de la aliaj ŝipetoj por reveni hejmen, unu horon antaŭ ol venis la radia ventegaverto.”
Tiam mi komprenis, kial mi sentis ion nekutiman en la silento de la homamaso. De kiam mi ekloĝis en la vilaĝo, neniam danĝero trafis iun el la ŝipetoj apartenantaj al ĝi, sed tio estis unu el “niaj ŝipetoj”, kaj ĝia estro estis populara junulo, kiu edziĝis antaŭ nur du semajnoj. Kune kun li en la ŝipeto, mi sciis, estis liaj du plijunaj fratoj kaj du kuzoj: ĝi estis, laŭ nia dirmaniero, “familia ŝipeto”.
La ŝipeto ŝajnis alproksimiĝi al ni laŭ eksterordinara rapideco. Vere ne tiel estis: ĝi venis malrapide,
sed pro la fakto, ke ĝi alproksimiĝas al ebla katastrofo, ĝi ŝajnis veturi rapidege. Kaj ja katastrofo estis ne nur ebla sed verŝajna. Nia haveno ĉiam estas malfacile enirebla kiam la maro estas malkvieta, kaj ĉar la ondoj tiam kuris tiel furioze, estus ago de frenezulo provi eniri.
“Dio ne permesu, ke ili provu eniri ĉi tien,” subdiris maljunulo apudstaranta, “la sola ŝanco estas preterveturi – iri laŭ la ventego ĝis ĝi forvelkas. Se ili provos eniri, la ondoj certe ĵetos ilin sur la rokojn ĉe la okcidenta promontoro, kaj la ŝipeto estos disfrakasita.”
Ni neniam scios kial, sed la ŝipeto daŭrigis sian vojon kaj venadis rekte al ni. Mi malsupreniris al la haveno. Ĉi tie kelkaj el la homoj pretigis raketan aparaton, por provi pafsendi ŝnuron al la ŝipeto se tiu venos sufiĉe proksimen. Estis ago tute senutila, kaj ĉiuj tion sciis. La ŝnuro tute ne povus bori vojon tra tia ventego, kaj eĉ se al ĝi prosperus fari tion, ĝi tuj rompiĝus kiam la pezo de la ŝipeto, pelata de tiaj grandaj ondoj, plenstreĉus ĝin. Sed la laboro pretigi la aparaton estis preferinda al la nura atendado.
Ŝajnis, ke la ŝipeto pli kaj pli rapide alproksimiĝas, ĝis fine ni povis vidi la homojn sur la ferdeko. Ĉiuj staris tenante la direktilon, pretaj movi ĝin per la tuta forto tuj kiam la ŝipestro, kiu staris en la ferdekmezo juĝante la distancon, donos la ordonon gvidi la ŝipeton trans la ondojn al la havena enirejo. Estis vana espero; la ŝipeto rifuzis respondi al la direktilo; ĝi estis kvazaŭ en la senkompata mano de giganto, kiu rifuzis liberigi ĝin sed pelis ĝin nerevokeble preter la enirejon. Dum ĝi preterdrivis la atendantan homamason la juna ŝipestro levis la manon: ŝajnis al mi, ke li ne faras salutgeston, sed nur senkonscian geston de rezignacio.
Ĉirkaŭ mi viroj kaj virinoj falis surgenuen kun manoj suprenlevitaj. Larmoj sin mikis kun la pluveroj sur la vizaĝoj de la virinoj, sed la viroj ne ploris. Ili staris kun nekovritaj kapoj kaj palaj senesprimaj vizaĝoj tamen profunde en iliaj koroj bolegis malamo al ĉi tiu monstro, kiu prenas antaŭ iliaj okuloj ankoraŭ kvin viktimojn en la eterna lukto inter ĝi kaj la homaro.
Ni trovis iliajn kadavrojn en la sekvanta mateno, kiam forpasis la ŝtormo kaj la maro estis denove trankvila, kaj ni enterigis la kvin en unu tombon sub la ombro de la malnova preĝejo ĉe la supro de la havena deklivo, kiu alrigardas al la maro, sur kiu ili vivis kaj en kiu ili mortis. Kune ili dormas tie, kaj super ilia eterna restadejo aŭdiĝas la sovaĝa muĝado de la Norda Maro kaj la malgaja kriado de la mevoj.
John S Dinwoodie
( Esperanto en Skotlando)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum