Mi Petas je Azilo en la Vicoj de SAT
Mi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fu�as el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.
Mi dubas, ke mi estos tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona ekzemplo atingi pli bonan mondon. Sed jaron post jaro mi ekkonis ĉiam pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokraische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al la Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŠmi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŠmia propra pri-taksado.
Multaj – el okcidento kaj oriento – �atas nun ĵeti koton al sur ĉio, kio estis bona kaj bela en GDR. Eĉ iamaj »komunistoj«. Mi ne pretas subteni tion. Intertempe mi dubas, ke la konceptoj de maldekstro kaj dekstro povas priskribi la mondon. Mi esperas, ke mi estas humanisto kaj homarano. Fakte miaj nunaj konvinki�oj estas ĉerpitaj el diversaj fontoj. Nur militon kaj perforton mi malkonsentas sen ia ajn restrikto.
Post la aneksado de GDR fare de FRG mi kaptis la okazaĵon kaj fariÄ�is membro de UEA. Mi estis fiera pri tio. Sed la kontraÅ-samseksemaj atakoj de membroj de la TEJO-estraro kontraÅ CO, la subteno pri tio fare de la tiama prezidanto Keppel ENDERBY, la kvereloj inter Renato CORSETTI kaj la teamo de CO fremdigis min fine for de UEA. Mi ĉesis mian membrecon. Nur post reveno de la de mi alte estimata Osmo BULLER al la posteno de la direktoro kaj persona invito el sia mano mi denove membriÄ�is en UEA.
La estraro sub Mark FETTES havas multajn planojn, laŠmia opinio plejparte blufaj. Ili regas sen vere respekti la membraron. La laborplanoj estas grandiozaj, sed la realaj rezultaj magraj. La delegita reto ne vere funkcias, al demandoj ne venas reagoj. Plendoj pri tio al la prezidanto kaj �enerala direktoro estis responditaj – tiel miaj spertoj – per la riproĉo, ke mi ne �uste uzis la delegitan reton. La prezidanto emas malatenti la propran statuton, ankaŠkoncerne la lingvo Esperanto. AntaŠla �an�o de la statuto ne okazis vasta disputo pri tio en la membraro. Kaj la subteno de FETTES por la sendependi�o de tute nematura TEJO estas ege freneza. Mia opinio pri demokratia asocio ne kongruas kun la stato de la nuna UEA.
Krome la emo senkritike akcepti la opinion de NATO koncerne Ruslando kaj Krimeo indignigas min. Mi konjektas kreskantan novan Malvarman Militon en la vicoj de la UEA-estraro. Sed ne tia, kiel sub Ivo LAPENNA, kiun tamen mi tre altestimas, sed kaÅ�a, malsincera, malica, insida. La estraro de UEA fiaskas ne je la unua fojo, sed bedaÅrinde denove. VerÅ�ajne Hector HODLER turniÄ�as en sia ĉerko.