Gastolibro

Bonvenon en la Verda Reto, la Ĉina Esperanta Retejo!

Bonvole skribu viajn vortojn sube.

阅读次数 13.351 legintoj

本文评论数 18 komentoj pri “Gastolibro

  1. Sato

    Saluton, kara Solis.
    Dankon pro via bonkvalita retejo kun datumoj.
    Mi utiligas vian vortoliston sur via retejo en mia retejo.
    Se okazas problemo, respondu min.
    Dankon.

  2. Fabián

    GRATULON! Estis granda plezuro trovi tiun ĉi retejon. Vi vere faris grandan laboron, se ĉiuj la homoj kiuj parolas Esperanton agus same la situacio de la lingvo estus tute alia. Kiel mi jam diris en aliaj komentoj laŭ mia opinio la rolo de Esperanto en Ĉinio estas ege grava, kaj ĉiuj la esperantistaro devus prizorgi ĝin. Laŭ ĉiuj la spertuloj Ĉinio havos tre gravan rolon en la venontaj jardekoj, ĝi estas granda lando, la plej popolita de la tuta mondo, kun granda ekonomio kaj kulturo, lando kiu nun malfermiĝas al la tuta mondo, kaj tio signifas bezonon de lingvo por internacia komunikado kun la tuta mondo. Ĝis nun la angla rolis kiel internacia komunikilo kiel resultato de la ekonomia kaj politika povo de Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj. Sed la situacio ŝanĝas, kaj nun estos Ĉinio la lando kiu plej influos la mondon, kaj tio signifas ankaŭ decidi kaj elekti ian lingvan politikon.

    Esperanto povas aperi tiam kiel tre inteligenta solvo, kontraŭ la pasinta koloniismo de nova aŭ malnova nacia lingvo, Ĉinio havas la eblon montri sin kiel vera ĝentila, lerta kaj respektema potenco kiu influos kaj regos la internacian komunikadon neŭtrale. Tio vere estus revolucio. Sed por atingi ĝin unue oni devas atingi ke Esperanto estos vere forta lingvo ene de Ĉinio, kaj kiel vi klare montris, la situacio ne estas tre favora al tio.

    Do oni devas demandi kion oni povas fari por plibonigi la instruadon kaj lernadon de Esperanto tiamaniere ke Esperanto estu multe pli facile lernebla ol ĝis nun. Kaj alia tre grava demando estas kiel montri Esperanton kiel vera utila lingvo en Ĉinio?

    Mi intencos respondi al tiuj ĉi gravaj demandoj, kaj esperas ankaŭ viajn saĝajn opiniojn.

    PLIBONIGO DE INSTRUADO DE ESPERANTO AL ĈINOJ.

    -Oni devas analizi bone kiujn estas la plej gravaj malfacilaĵoj de la ĉinoj kiam ili lernas Esperanton kaj krei spealan lernosistemon por la ĉinoj kiu alproksimigu Esperanton al sia pensmaniero, kulturo, gramatiko, vortfarado, ktp.
    -Krei metodojn kiuj malpliigu la nombron de vortoj kiuj devige oni devas studi por regi baze la lingvon. Tiucele havi tre malmultnombran vortprovizon kaj insisti en la vortfarado, la afiksoj kiel mal- -et -aro -eto -isto -ejo -ega -ero -ingo -eco, ktp estas bona vojo.
    -Insisti ankaŭ en la simplaj frazoj kaj dialogoj, kiuj permesos simplan agrablan komunikadon kaj konversacion anstataŭ malfacila literaturo aŭ poezio, aŭ paroloj malofte uzataj.

    KIEL ASPEKTIGI INTERESAN LA ESPERANTO AL ĈINOJ

    Pri tio la argumento povas esti la sama ne nur en Ĉinio sed en la tuta mondo. La mondo ne estas plu kiel la epoko de Zamenhof, hodiaŭ ekzistas interreto, la angla regas la mondon kiel internacia komunikilo, en ĉiuj la landoj la Edukadsistemoj elspezas multe da mono por instrui fremdajn lingvojn (ne nur la anglan) kun malbonaj rezultatoj.

    La homoj interesiĝas pri lingvoj precipe por du aferoj atingi bonan laboron aŭ profiton en sia studoj. En la nuna mondo paroli fremdajn lingvojn estas pli kaj pli necesa, sed la lernado estas vere malfacila kaj pena. Preskaŭ neniu interesiĝas pri lingvoj minoritataj.

    Sed jen la ŝlosilo. Ne studu Esperanton por paroli nur Esperanton. Neniu interesiĝos pri lingvo kiuj havas malmultajn parolantojn, eĉ ni ĉiuj scias kian grandan profiton oni trovas kiam oni lernas Esperanton, sed ankaŭ ni ĉiuj scias ke la aliaj ne pensos kiel ni… Do ni devas ŝanĝi la strategion por reklami.

    Lernu Esperanton por lerni ALIAJN FREMDAJN LINGVOJN pli rapide kaj efike. Ĉar kiam vi lernas Esperanton vi ankaŭ lernas samtempe la hispanan, la portugalan, la anglan, la italan, la francan, la romanan, eĉ iomete la germanan kaj la rusan. Lerni Esperanton estas kiel trejnado por lerni ian ajn lingvon.

    Ni batalu por ke la unua kurso de ĉiu fremda lingvo estu kurso de Esperanto. Tio estas Esperanto se vi volas lerni la anglan, tre bone, vi komencos lerni unue bazan Esperanton, kaj iom post iom iomete la anglan dum almenaŭ la unua jaro, kaj nur poste vi komencos lerni rekte la anglan. Tiu sistemo vere helpus lerni ian fremdan lingvon, kaj fine oni lernu du lingvojn: bazan Esperanton kaj la celan lingvon (anglan, francan, hispanan, portugalan, ktp).

    Kial fari ĝin? Simple ĉar ĝi funkcias, ĉar oni lernas plibone kaj rapide post lerni Esperanton, ĉar Esperanto havas plej simplan gramatikon ol ia nacia lingvo, kaj la vortojn kiujn oni lernas per Esperanto estos tre utilaj al la ĉinoj kiam ili volos lerni hispanan, anglan, ktp.

    Jen ekzemplo: Esperanto (floro, nubo, arbo, maro, vento, mielo) Hispana (flor, nube, árbol, amigo, mar, miel). Se vi komprenas la frazon “La arbo estas granda” vi ankaŭ komprenos tuj la hispanan “El árbol es grande” eĉ se vi neniam lernis ĝin. Okazas same kun aliaj Eŭropaj lingvoj. Jen la Esperanto (suno, birdo, danĝero, glaso, drinki, kisi, fiŝo, blonda, jes, lerni) vi ankaŭ tuj jam konos la Angla (Sun, bird, danger, drink, kiss, fish, blond, yes, learn).

    Kion vi opinias?

  3. Larisa

    Saluton, geamikoj el Chinio!
    Mi loghas en Rusio, en la urala urbo Nijhnij Tagil (Sverdlovskaja regiono). Ghi situas apud limo Europo-Azio. En nia urbo loghas ankau chinoj, kiuj laboras en nia regiono. Sed mi ne scias chu estas inter ili esperantistoj. Nun mi ne povas vojaghi pro maljunaj gepatroj pri kiuj mi devas zorgi. Sed mi volonte renkontus kun esperantistoj el Chinio en nia urbo, kiu estas kultura, industria kaj eduka centro en Uralo. Kun bondeziroj – Larisa

  4. Gennadij Jeremejev

    Kara Solis! mi dankas vin pro via helpo. Mi ricevis la reehon de esperantisto el Hajnan – s-ro Hosemo, jam morgau mi flugos en Sanya kaj mi esperas je la renkontigho!

    Miajn sincerajn bondezirojn al vi!

  5. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

    Dankon por via vizito kaj legado. En la ĉina versio de la Verda Reto, vi trovas kelkajn artikolojn en du lingvoj.
    Estas Esperanta-ĉinaj vortaroj kaj ĉina-esperantaj vortaroj por ĉinaj lernantoj de Esperanto, kiuj estas aĉeteblaj en Ĉinio. Mi supozas, ke oni povas aĉeti ilin ankaŭ ĉe la libra servo de UEA.

  6. Retemulino

    Gratulon pro via interesega verda retejo. Espereble vi daŭre skribos novajn artikolojn en ĝi, ĉar mi vere ĝuas la legadon. Plie, mi lernas la ĉinan linvgon kaj ĝojas havi tradukon en ambaŭ lingvoj.

    Fakte, mi trovis vian retejon serĉante informojn pri la ĉina lingvo kaj esperanto. Kiujn vortarojn uzas la ĉinaj komencantoj ? Ĉu ekzistas bona 字-vortaro en esperanto ? Mi ankaŭ serĉas klarigojn por bone kompreni la malsimilojn inter pluraj ĉinaj vortoj kiuj havas saman tradukon al mia lingvo (ekzemple 中国 kaj 中华).

    Salutas vin el Francio,
    Retemulino

  7. Song Ping Harbino

    La 9-a Junulara Seminario de Esp-o en Harbino Ĉinio
    Sciigo
    GXi estas okazigita de Yuton Esperanta Instituto de Harbino sub aŭspicio de Heilongjiang-a Esp-Asocio.
    la seminaria temo: “ La Metodo pri Lernado de Esperanto”。
    la seminaria tempo: 2017-05-27/28( Sabato kaj Dimanĉo)
    la seminarejo: en la kunvenejo de la Sepa etaĝo de Songshan Hotelo, kies adreso: N-ro 135 de la strato Songshan de Nangang-qu, Harbino.
    La seminaria tagordo:
    05-27 Sabato : Antaux seminario kaj tuttaga turismo en urbo Harbino: vizitado al la eŭrop-stila Centra Strato, Sankta Sofia Katedralo, Songhua Rivero, la Pejzaĝa Parko Sun-Insulo. La Interkonatiĝa Kunveno ,kanto,danco kaj pikniko (tagmanĝo) sur la herbejo.
    05-28 Dimancxo: antaŭtagmeze, 8:30-11:30: 1,Inaŭguro.2,Legi gratulajn leterojn de diversaj lokoj. 3,La labor-raporto pri Esp-movado de Heilongjianga Esp-Asocio. 4, paroladoj de seminarianoj. 5, fotado de la Ĉeestantoj.
    Tagmeze 11:45-12:30: tagmanĝo (pagi 20yuanRMB) ( restoracio apud la hotelo )
    13:00 – 15:00 Posttagmeze.
    1, La kongreso de membroj pri Heilongjianga Esp-Asocio. ( elekti novan prezidanton de Heilongjianga Esp-Asocio. )
    2, Diskutado pri la seminaria temo : La Metodo pri Lernado de Esperanto)。
    3, Legadoj en Esp-o de junaj kaj adoltuloj esp-istoj, kaj doni premion.
    4, la seminaria rezolucio.
    5, la Fermo.
    6, 15:30 – 17:30 ,Posttagmeze.
    a, Programoj de amuzado el Jingangwan kantdanca trupo de Jiamusi urbo.
    b, koruso de junaj kaj adoltuloj esp-istoj Harbin.
    c, aliaj amuzadoj el diversaj lokaj esperantistoj.

    7, 17:45—20:00 Festeno. (pagi 40yuanRMB) ( “Haozailai” restoracio apud la hotelo )
    La Agadoj post la kongreso:
    Elektebla laŭvole,
    1, viziti Maŭzoleon de s-ino Verda Majo, la internaciisma batalantino, en urbon Jiamusi Heilongjiang provinco,
    2, viziti la restejon de la Japana 731 Bakteria Trupo,
    3, turismo dum 6 tagoj al Vladivostok en Rusio.

    Loĝado: 140 yuan RMB por tagnokto de dulita ĉambro de Songshan Hotelo (sen matenmanĝo). Ĉirkaŭ la kunvenejo troviĝas iuj malkostaj hoteloj kaj gastejoj, ties prezo por unu tagnokto: 30 – 100 yuan RMB, apude troviĝas Wal-Mart, kie oni povas manĝi.
    La seminaria kotizo: 100 yuan RMB. (infanoj kaj junuloj senpage)
    Laŭvole: por la festeno: 40 yuan, la tagmanĝo: 20 yuan, turisma aŭtobuso kaj tagmangxo : 30 yuan po persono ,(infanoj kaj junuloj senpage).
    .
    LKK-anoj: La membroj de la organiza komitato de la seminario:
    Shi Chengtai,Xu Mingda, Wang Qingjia,Song Ping(Paca),Chen Yafen,Han Bing,Cui Jiayou, Wu Chunxia,Tian Chengkun,, Wang Xiaoping, Yu Ling,Li Ran,Shu Shuang,Yuan wei, Hao Huan(Gaja),Xiu Hongling,Zheng Dianxue,Liu Jinhuan(Ora).
    kontaktisto: Prof.Song Ping Harbin, Ĉinio,
    Tele:0086- 13945690826 , songheshu@126.com

  8. Petro Desmet'

    Bedaŭrinde la Verda Reto iom similas grujeran fromaĝon, sen fromaĝo!
    Espereble ŝanĝiĝos baldaŭ?
    Sukceson, mi deziras.

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Dankon por via kritiko. Mi klopode plenigas la retejon Verda Reto laŭ bezonoj de vizitantoj. Tial bonvole informu min, kion vi volas legi en la Verda Reto.
      Krome, la Verda Reto spegulas la staton de la ĉina esperanta movado en iu grado. Ĉar estas malmultegaj parolantoj de Esperanto en Ĉinio, tial mankas esperantistoj, kiuj povas verki por la retejo.

  9. Rafael Milhomem

    Saluton amikoj!
    Vi scias pri la film-konkuros “Teo kaj Amo” kio okazas en Ĉinio? Mi estas membro de la rok-bando Barok-Projekto kaj mi partoprenas en tiu konkurso kun vere malsama muzik-stilo ol Barok-Projekto. Mia filmeto nomiĝas “Mia Teo Stelo” trovebla en “Ameriko”.
    Se vi ŝatis la video, mi petas vian voĉdonon, mi vere volas iri al Ĉinio !!! 🙂
    Jen la ligilo:
    http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *