置顶文章 Elstarigita artikolo

Kion vi gajnas el la Verda Reto

En la Verda Reto, vi pli bone konas Ĉinion per Esperanto, kaj pli bone interŝanĝas ideojn kaj pensojn kun ĉinioj per Esperanto. La Verda Reto faciligas vian kontakton kun ĉinoj per Esperanto. Kion vi volas scii pri Ĉinio? Kion vi volas aŭdi el kaj paroli al ĉinoj? Bonvole informu min pri viaj bezonoj kaj postuloj.… 继续阅读 Legi pli »

Pingveno, alia elekto

Multaj esperantistoj estas neriĉaj. Ili ne volas aĉeti novan komputilon por siaj laboroj. Fakte, malnova komputilo ankoraŭ sufiĉas por ordinaraj laboroj, kiel verki artikolojn, trakti bildojn, komunikiĝi kun alilandaj esperantistoj, kaj tiel plu, uzante komputilan sistemon Linux (Linukso). Kiom aĝas via komputilo? Mia plej juna komputilo aĝas pli ol 3 jarojn, kaj la plej maljuna… 继续阅读 Legi pli »

Problemo Solvebla, Sed Ali-maniere

Tre estimata Renato Corsetti el Italio petis, ke mi verku komparan tabelon por trans-skribi literojn inter la ĉina lingvo kaj Esperanto. Afero farinda. Se mi estus italo, eble ankaŭ mia nomo estus Corsetti. Pri tio ne estus problemo en internaciaj kontaktoj. En leteroj aŭ artikoloj, oni facile skribus mian nomon, kaj interparolante, aliaj eble prononcus… 继续阅读 Legi pli »

Resumo el Blanka Libro pri Kelkaj Historiaj Problemoj de Xinjiang

En la pasintaj kelkaj jaroj, regiono Xinjiang (新疆 Ŝinĝjang) de Ĉinio fariĝas fokuso en multaj okcidentaj komunikiloj. Iuj indignas leginte raportojn en tiuj komunikiloj. Kio estas la vero? En Ĉinio estas idiomo: aŭskulti al ambaŭ flankoj faras la okulojn klaraj, kredi nur al unu flanko faras la vidon nebula. Do, temante ĉinajn problemojn, almenaŭ oni… 继续阅读 Legi pli »

Konu la Ĉinan Lingvon

Ĉu la ĉina lingvo estas malfacila? Jes, certe ĝi estas malfacila por alilandanoj. Sed, ĝi ne estas tiel malfacila, kiel oni imagas. Leginte la artikolon, eble vi havos kuraĝon lerni ĝin. Nun en la mondo estas pli ol 200 landoj kaj regionoj kun 7,62 miliardoj da loĝantoj, inter kiuj estas 1,4 miliardoj da ĉinoj. Longe daŭra historio kun antikva… 继续阅读 Legi pli »

Kiel popoloj kaŝas sian malkuraĝon?

Popoloj kuraĝas kritiki ĝentilulojn, sed ne kuraĝas kritiki kanajlojn. Ĉar ili scias, ke kritiki ĝentilulojn estas sen-riske, kaj kritiki kanajlojn estas danĝere. Kritikitaj ĝentiluloj pace kaj amike diskutos kun kritikantoj, dume kritikitaj kanajloj rompos fenestrojn de kritikantoj per ŝtonoj, aŭ eĉ bruligos iliajn domojn, aŭ rekte vundos ilin kaj iliajn familianojn. Certe tiu malkuraĝo ne… 继续阅读 Legi pli »

Esperantistoj ne-prudentaj kaj ne-pens-kapablaj

En la retejo Facebook oni aperigis anekdoton (https://www.facebook.com/groups/shercoj/permalink/2067775566661018). Islamana viro eniris nigran taksion en Londono. Li ĝentile petis al la soforo elsalti la radion, ĉar laŭ sia religio li devas ne aŭskulti muzikon. Ĉar en la epoko de la profeto ne estis muziko, precipe la muziko de Okcidento, kiu estas la muziko de la nekredanto.… 继续阅读 Legi pli »

Internacia kunlaboro por internacia lingvo

Interreto alportas novan ŝancon al diskonigo kaj instruado de Esperanto. Sed en la reto estas malmultaj tiaj Esperantaj kursoj por ĉinoj. Se ĉinoj lernas Esperanton per Duolingo, lernantoj unue devas scipovi aliajn fremdajn lingvojn, ĉar ne estas Esperanta kurso de Duolingo en la ĉina lingvo. Ĉinaj esperantistoj verkis kaj eldonis kelkajn gramatikojn kaj lernolibrojn, sed… 继续阅读 Legi pli »

Inteligenta sur-Ĉapeligo

Post la apero de Esperanto, la ĉapelitaj literoj ĉiam estas temo de disputo, pro la ĝenado dum printado kaj tajpado. En la komenca tempo, ĝenerale nek presejoj nek tajpmaŝinoj havis la 6 specialajn literojn. Homoj, kiuj ne ŝatas la H-sistemon, devis propra-mane aldoni la ĉapelojn al la literoj, kio kondukis, ke la presaĵoj aŭ tajpaĵoj aspektis tre neoficiale. Hodiaŭ… 继续阅读 Legi pli »

Esperanto Utila, almenaŭ en nia urbo!

Karaj Samideanoj tra la mondo, bonvole akceptu mian saluton el ĉina urbo Urumqi (乌鲁木齐 Wulumuqi), la perlo sur la silka vojo, kaj la geografia centro de la Azia kotinento. Mi nomiĝas Liu Xiaozhe, kaj mia esperanta nomo estas Solis. Mi eklernis Esperanton en la jaro 1982, kiam mi estis 16-jara. Komence por mi, Espreanto estas… 继续阅读 Legi pli »

Perlo en Koliero aŭ Tumoro en Vizaĝo?

kiam mi legas esperantaĵon, mi ne malofte renkontas tian frazon: Ŝi lavas al si manojn, li kovris al si la okulojn. Laŭ mi, la vorto-grupo “al si” en tiaj frazoj estas tute superflua, kaj frazoj kun tiu vorto-grupo ofte estas strangaj kaj ne-naturaj. Ĉar “Ŝi lavas la manojn” kaj “Li kovris la okulojn” jam sufiĉe… 继续阅读 Legi pli »

Samideanoj, Ne Malamikoj!

La plej ofte uzataj retaj komunikiloj en Ĉinio estas QQ kaj Wechat, per kiuj oni establas multajn grupojn por homoj kun samaj hobioj, el kiuj certe ne mankas grupoj por Esperantaj subtenantoj. Sendube mi estas membroj de kelkaj Esperantaj grupoj. Antaŭ nelonge, oni tiris min al en grupo de nova projekto de internacia helpa lingvo.… 继续阅读 Legi pli »

La Superflua 13a Regulo de Esperanto

Kial oni akceptas lingvon Esperanto? Krom ĝia interna ideo, ankaŭ la simpleco estas grava faktoro altiri subtenantojn kaj lernantojn. Ju pli malmultaj reguloj, des pli facile lernebla la lingvo. Esperanto havas nur 16 regulojn, kio faciligas la lernadon de tiu lingvo. Sed, Esperanta gramatiko povas esti pli simpla, ĉar 13a regulo estas tute superflua kaj… 继续阅读 Legi pli »

Kiom da parolantoj de Esperanto en Ĉinio?

En la artikolo “Esperanto en Ĉinio” , mi skribis, ke nun en Ĉinio, laŭ mia takso estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, el kie venis tiu nombro. Mankas al esperantujo firmaj organizoj, kiuj povas ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi… 继续阅读 Legi pli »

Kial Oni Ne Lernas Esperanton?

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuu tiun raraĵon. Sed ili sen-esperiĝas ankaŭ tre ofte. Oni trovas, ke multaj informitoj, sciinte la ekzistadon de la internacia lingvo, nur surpriziĝas… 继续阅读 Legi pli »

Se Ĉino Subite Malaperas el Facebook

Facebook estas bona loko por praktiki esperanton. Per Facebook, oni povas komunikiĝi esperante kun alilandanoj el la tuta mondo, kio alportas al ni diversajn informojn kaj opiniojn. Tio pli plibonigas nian spiriton kaj manieron de pensado. Sed en Facebook mankas informoj el ĉinoj, kiuj okupas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro en la mondo. Do… 继续阅读 Legi pli »

Esperantisto, parolanto, amatoro, malvera esperantisto…

Antaŭ kelkaj jaroj, en la ĉina esperanta forumo okazis disputo: kio estas esperantisto? La Verda Reto (http://reto.cn) estas fama ĉina esperanta retejo, en kiu estas forumo(http://reto.cn/php/forum/cina), kiun multaj esperantaj lernantoj kaj esperantistoj vizitas en ĉiu tago. En la forumo oni diskutas problemojn pri Esperanto, kaj afiŝas novaĵojn de Esperantaj aranĝoj kaj agadoj. La afiŝoj plejparte… 继续阅读 Legi pli »

Konu la mondon per Esperanto

Esperanto celas egalan internacian kominikadon per neŭtrala internacia helpa lingvo. Ĉiuj lernantoj kaj uzantoj de Esperanto kontribuas al la realiĝo de tiu bela ideo. Sed, kontribuante al la esperanta movado, oni ankaŭ povas profiti de tiu lingvo. Esperanto estas fenestro, tra kiu ni povas rigardi la eksteran mondon; Esperanto estas ponto, per kiu ni povas… 继续阅读 Legi pli »

La Besto-Farmo

La Besto-Farmo, fama politika fablo, verkita de de George Orwell, angla verkisto, estis eldonita en la jaro 1945. La novelo aludas la rusan revolucion en la jaro 1917 kaj Sovetunion regitan de Stalin. La novelo estas tradukita al multaj lingvoj, inkluzive la ĉinan kaj Esperanton. La rakonto okazis en bieno. Maljuna porko diris, ke por… 继续阅读 Legi pli »

Propono

Por via libereco kaj la estonteco de la homaro, ne aliĝu al la grupo malpermesanta retiriĝon, nek kredu la religion malpermesanta forlason. Tiaj grupoj rezultigas nur aŭtokration, kaj tiaj religioj alportas nur stagnon kaj mallumon! Same kiel ĉasaĵo falinta al en kaptilo, oni malfacile eskapas el tiaj grupoj kaj religioj. Timante la dekadencon kaj pereon,… 继续阅读 Legi pli »

Esperante almenaŭ ĉe titolo!

Kiam mi prezentas la utilecon de Esperanto al neesperantistoj, mi donas ekzemplon de facebook: En la facebook estas nemalmultaj esperantitsoj, kiuj ofte afiŝas informojn. Do per la lingvo Esperanto, oni povas tuj scii la okazaĵojn en la mondo, koni la vivon de popoloj en aliaj landoj. Kaj kun la celo informiĝi per Esperanto, mi ekuzis… 继续阅读 Legi pli »

Floroj multaj, fruktoj malmultaj

Antaŭ multaj jaroj, mi skribis artikolon kontraŭ la mokado al Esperanto. En alia artikolo oni diris, ke la nombro de la lernantoj estis komparinda, kompare kun tiu de la la angla lingvo. Mi respondis, ke nur 1 % el la lernantoj de la angla lingvo povas ellerni tiun lingvon en Ĉinio, kio montris, ke tiu… 继续阅读 Legi pli »

Legis aŭ legas?

Mi estas esperanta komencanto laŭ lingva nivelo. Hieraŭ mi vizitis parkon apud mia hejmo. En la parko estas lago, apud la lago estas granda arbo, kaj sub la arbo junulo legis libron. Nun mi priskribu la aferon je du diferencaj frazoj: 1. Hieraŭ mi vidis la junulon, kiu legis libron sub la arbo. 2. Hieraŭ… 继续阅读 Legi pli »

La poetoj detruas nian lingvon!

Oni ofte aŭdas – efektive temas pri fakto vaste rekonata – ke la literaturistoj grave kontribuis al la evoluigo de Esperanto. Mi ne kontraŭstaras tion: la literaturistoj ja grave kontribuis – sed tio ne signifas ke ilia kontribuo estis pozitiva. Eĉ male. Se oni serĉas tra PIV oni trovas amason da vortoj kun la indikoj… 继续阅读 Legi pli »

Alia Mensogo de Esperantistoj

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas la unika mondskale kongreso, kiu ne bezonas interpretistojn. En la UK, ĉiuj partoprenantoj parolas la saman lingvon – Esperanto. Oni interparolas senbare en Esperanto pri diversaj temoj. Tia priskribado altiras interesatojn, kaj emociigas esperantistojn sin mem. Bedaŭrinde, tio estas alia mensogo de esperantistoj. Esperanto estas pli facila ol… 继续阅读 Legi pli »

Esperanta trompisto!

Kiam esperantistoj propagandas esperanton al la publiko, ili diris: la gramatiko de esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de esperanto estas malmultaj: lerninte vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la esperanta vortofarada metodo. Kiel scienca estas la lingvo Esperanto! Admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro. Ne-esperantistoj… 继续阅读 Legi pli »

PDF-libro, bela sed ne oportuna

Mi estas legema. Mi ĉiam legas, eĉ atentante aŭtobuson aŭ renkontiĝon. Kompare kun antikvaj ĉinoj, kiuj kunportis libron faritan per bambuaj pecoj, mi estas feliĉa kun la malpeza papera libro. La disvolviĝo de scienco kaj tekniko pli faciligas la legadon. Poŝtelefonoj, elektronikaj legiloj kaj aliaj elektronikaj epikaĵoj kun malgranda ekrano, kiujn oni povas facile kunporti… 继续阅读 Legi pli »

Esperanto en Ĉinio

La Esperanta movado en Ĉinio estas grava parto de tiu en la mondo. Sed oni troigas ĝian amplekson. Laŭ takso, nun en Ĉinio estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1406 milionoj da loĝantoj, nome estas nur malpli ol 1 parolanto de Esperanto… 继续阅读 Legi pli »

Esperanto, lingvo ne facila por ĉinoj

Por ĉinoj, ĉu Esperanto estas pli facila ol aliaj fremdaj lingvo? Jes, almenaŭ ĝi estas multe pli facila ol la angla. Sed por ĉinoj, ĉu Esperanto estas facila? Ne! Por ĉinoj, ĝi ne estas facila lingvo, kaj eĉ oni povas konstati, ke ĝi estas malfacila lingvo. Oni ofte legas, ke Eŭropano ekparolas flue en Esperanto… 继续阅读 Legi pli »

Kio estas komercisto

Mian Salam Shanny, la ĝenerala sekretario de la Pakistana Eesperanta Asocio, iris al japanio por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, kungvidante sian nevon.Dum ilia restado en urbo Urumqi, mi akompanis ilin viziti kelkajn lokojn de nia urbo. Shanny estas poligloto. Krom la urda lingvo,sia patra lingvo,li bone parolas ankaŭ la anglan kaj Esperanton. Li… 继续阅读 Legi pli »

Vizito kaj Apliko

Ĝenerale, ŝanco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute ne povas vojaĝi eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam realiĝas por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la… 继续阅读 Legi pli »