Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco

作者 aŭtoro | 30 Decembro 2022

Esperanto: Historio kaj Kulturo, Fiasko kaj Atingo, Realo kaj Estonteco

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) 

Resumo kaj celoj de la artikolo

1. Rebati la aserton, ke Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo.
2. Pruvi la fakton, ke Esperanto ne estas fiaska lingvo, kvankam ne realiĝis la celo fariĝi la dua lingvo por ĉiu.
3. Proponi, ke esperantistoj agu ne nur en sia fermita rondo. Esperantaj aranĝoj akceptu neesperantistojn por montri la utilecon de Esperanto al la publiko, kaj logi pli multajn interesatojn.
4. Proponi, ke esperantistoj akceptu la realon, forlasu nerealisman iluzion, reviziu la celon kaj strategion de la Esperanto-movado, por adaptiĝi al la aktuala mondo.

Oni rajtas traduki kaj aperigi la artikolon libere, kaj eĉ rajtas mallongigi aŭ modifi la tekston.

Esperanto estas lingva projekto publikigita en 1887 de pola kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ĝi celas forigi lingvan baron inter popoloj per neŭtrala, egaleca kaj facile lernebla lingvo, kaj akceli kompreniĝon kaj amikecon inter diversaj etnoj per tiu lingvo.

Doktoro Zamenhof (1859-1917), iniciatinto de Esperanto

Post pli ol 100 jaroj, Esperanto ne fariĝis la dua lingvo de ĉiuj kiel Zamenhof esperis, pro kio iuj asertis, ke Esperanto fiaskis, argumentante, ke al ĝi mankas historio kaj kulturo, tial ĝi estas lingvo senradika, neniam akceptota.

Ĉu Esperanto vere estas akvo senfonta, arbo senradika? Ĉu Esperanto jam perdis sian valoron hodiaŭ?

Antaŭ ol respondi tiujn demandojn oni devas scii, ke io dirita de aŭtoritatoj aŭ io farita de famaj homoj ne nepre estas ĝustaj. Sensencaĵoj foje elfluas el iliaj buŝoj, kaj ofte erare agas ankaŭ iuj el ili. Krome, aferoj faritaj de iuj famuloj jam ne estas eraroj, sed krimoj!

Ekzemple, en 1932, Albert Einstein antaŭdiris, ke homaro neniam utiligos nuklean energion. En 1969, Margaret Thatcher diris, ke ne estos virina ĉefministro en Britio dum ŝia vivo.

Mi ne mencios nomojn de kelkaj sangaj demonoj en monda historio por eviti disputojn kaj kverelojn nerilatajn al temo de la artikolo.

Tiuj ekzemploj ne signifas, ke la ordinaraj homoj estas pli saĝaj kaj pli noblaj ol tiuj famaj homoj. Mi diras nur, ke oni ne blinde adoru iun ajn, kaj ne blinde fidu iun ajn penson kaj doktrinon. En la moderna socio, homoj devas pensi sendepende kaj libere.

Kulturo kaj historio estas preferaj temoj de kritikantoj kontraŭ Esperanto. Tiuj temoj embaras eĉ multajn esperantistojn. Ŝajnas, ke tiu denaska manko destinis fiaskan fatalon de Esperanto.

Nuntempe, mencii kulturon en kiu ajn temo fariĝas laŭmoda agado. Ŝajnas, ke kulturo estas kerno de ĉiuj problemoj, kaj ĉiuj problemoj malaperos post solviĝo de kultura problemo. Iuj kritikantoj ne multe scias pri Esperanto, kaj eĉ ne komprenas, kio estas kulturo, sed tio ne malhelpas ilian papagan ripeton, ke Esperanto estas senkultura lingvo. Ili ŝatas okupi la superregan pozicion kun vorto kulturo dum diskutadoj, kaj per vorto kulturo ŝajnigas sin kleraj kun kulturo.

Kvankam ne ĉiuj kritikoj kontraŭ Esperanto estas senbazaj kaj senraciaj, tamen atribui la nesukceson de Esperanto al kultura kaj historia faktoroj fakte estas malĝuste diagnozi kaj arbitre juĝi.

1. Historio de Esperanto

Jam pasis pli ol 130 jaroj post la apero de Esperanto. Jarcento estas mallonga periodo en historio de la homaro, sed tiu tempa daŭro jam sufiĉas por ke Esperanto fariĝas matura lingvo kun necesaj vortoj kaj potenca esprima kapablo. Nun per Esperanto oni povas esprimi iun ajn penson kaj senton. La sola limigo estas nur la kapablo de Esperantaj parolantoj mem.

Sed la historio dum jarcento ekde jaro 1887 ĝis hodiaŭ estas nur historio de Esperanto laŭ mallarĝa senco.

Esperanto aperis ne subite el vakuo je la 26-a de julio 1887. Oni ekprovis krei helpan lingvon antaŭ kelkaj jarcentoj

En la 17-a jarcento, komencis esplori pri internacia helpa lingvo Francis Bacon el Britio, René Descartes el Francio kaj Gottfried Wilhelm Leibniz el Germanio. Tiuj ne estas la tutaj provintoj. Poste diversaj projektoj de planita lingvo aperis unu post la alia, kies kvanto superas cent. Kvankam plejparto de tiuj lingvaj projektoj jam ne plu ekzistas, malaperinte en historio, tamen ili ne estas tute senvaloraj. La esploroj kaj praktikoj de antaŭuloj provizis sperton kaj lecionon al Zamenhof, kaj provizis sufiĉan naturon al la embriiĝo kaj kresko de Esperanto. Zamenhof lanĉis Esperanton, pli perfektan internacian lingvan projekton, ĝuste surbaze de esplorado de antaŭuloj, sorbinte raciajn ideojn el tiuj lingvaj projektoj, samtempe konsiderante la lingvan realon en fino de la 19-a jarcento.

Jam pasis preskaŭ kvar jarcentoj, ekde kiam Leibniz kaj aliaj proponis ideon de internacia helpa lingvo. La evolua historio de la internacia helpa lingvo dum la pasintaj proksimumaj 400 jaroj, estas la historio de Esperanto en larĝa senco.

Sed, fakte jam en la 12-a jarcento, Hildegard von Bingen el Germanio kreis verŝajne la plej fruan planlingvon en la mondo, nome “Lingua Ignota”. Ŝi provis ĝin kiel komunan religian lingvon en la mondo.

Eĉ pli frue, rakonto de la Babela turo en la Malnova Testamento efektive implicis la aspiradon kaj strebadon al la komuna lingvo de la homaro.

Esperanto esence ne diferencas de naciaj lingvoj krom esti pli regula kaj pli simpla. Homoj, kiuj ne lernis Esperanton, ne povas distingi Esperanton de aliaj lingvoj, kaj ili rigardas ĝin kiel naturan lingvon. Esperantaj denaskuloj neniam sentas tiun lingvon speciala, kaj ili neniam konscias, ke ĝi estas artefarita lingvo, ĝis kiam la gepatroj rakontas al ili pri origino de tiu lingvo.

Demandu neesperantistojn: Kiu estas lingvo Esperanto el ĉi tiuj tekstoj?

Ne plaĉas al iuj homoj literoj kun ĉapeloj kaj trilo R malfacile elparolita, ktp.. Sed tiuj ne estas lingvaj trajtoj ekzistantaj nur en Esperanto. Ili multe ekzistas en naciaj lingvoj. Kvankam Esperanto estas artefarita planita lingvo, tamen ĝi ne estis generita de komputilo laŭ malvarmaj kaj rigidaj reguloj, aŭ inventita de eksterteranoj kontraŭ la tera homaro. Male, Zamenhof kreis ĝin surbaze de homaj lingvoj, kaj ĝi evoluas kaj perfektiĝis en praktiko. Esence, la fonetiko, vortprovizo kaj gramatiko de Esperanto, ĉiuj originas el naturaj lingvoj de la homaro. Tial laŭ pli vasta senco oni povas diri, ke la historio de homa lingvo ekde post apero de la homaro, samtempe estas la historio de la lingvo Esperanto!

Esperanto estas ne arbo sen radikoj, nek akvo sen fonto. La aspirado kaj strebado dum miloj da jaroj al lingva egaleco en internacia komunikado estas ĝia radiko kaj fonto!

2. Kulturo de Esperanto

Esperanto ne posedas kulturon! Jen la plej ofta komento kontraŭ Esperanto de ĝiaj kritikantoj, kvankam plejparto el ili tute ne scias, kion efektive devus enhavi Esperanta kulturo.

Kio estas kulturo de Esperanto? Kiujn enhavojn ĝi devas inkluzivi?

Sendube Esperanta literaturo estas parto de Esperanta kulturo.

Senescepte ĉe ĉiu nacio, aperis unue parola lingvo kaj buŝa literaturo, kaj poste naskiĝas skriba lingvo kaj skriba literaturaj verkoj, nome, skribo kaj skriba literaturo aperis post parola lingvo.

Sed Esperanto tute estas en inversa situacio. Unue aperis skriba lingvo de Esperanto, kaj poste preskaŭ samtempe aperis literaturaj verkoj, inter kiuj estas kaj tradukoj el naciaj lingvoj kaj originalaj verkoj en Esperanto. Inter la tradukaĵoj troviĝas popolaj rakontoj, fabeloj, poemoj, teatraĵoj, romanoj ktp., ekzemple Ezopaj Fabloj, La Eta Princo, Andersenaj Fabeloj, Grimmaj Fabeloj, teatraĵoj de Shakespeare, La Mastro de l’ Ringoj, Cent Jaroj da Soleco, Don Kiĥoto, Besto-Farmo, 1984, La Tri Regnoj, Ruĝdoma Sonĝo, kaj verkoj de famaj aŭtoroj kiel Turgenjev, Pushkin, Verne, Hemingway, Mark Twain, Lu Xun, Mo Yan ktp. Apud tiuj tradukaĵoj ne mankas Esperantaj aŭtoroj kaj verkoj, inter kiuj famas verkistoj kiel Frederic Pujulà i Vallès el Hispanio, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay kaj István Nemere el Hungario, Raymond Schwartz el Francio, Nikolai Vladimirovich Nekrasov kaj Vladimir Varankin el Rusio, Mauro Nervi el Italio, Baldur Ragnarsson el Islando, Claude Piron el Svislando, Sten Johansson el Svedio, Su Amang kaj Mao Zifu el Ĉinio, Marjorie Boulton, William Auld kaj Anna Löwenstein el Britio, ktp. Inter tiuj, William Auld estis dufoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo pro lia kontribuo al poezio. Ankaŭ la famaj ĉinaj verkistoj Ba Jin kaj Ye Junjian tradukis aŭ verkis literaturajn verkojn en Esperanto.

Esperanta libroservo

Esperantaj literaturaj verkoj estas tiom multaj, ke listigi ĉiujn librojn estas malfacila laboro. Eĉ nur la libraj nomoj kaj aŭtoroj bezonas unuopan libron. Apuda tiuj libroj, estas ankaŭ modernaj literaturaj periodaĵoj, kiel la Literatura Foiro, Literatura Foiro, ktp., en kiuj oni aperigas Esperantajn verkojn en diversaj formoj. Tiuj originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto el diversaj landoj, unuflanke provas espriman kapablon de Esperanta lingvo, kaj aliflanke pliriĉigas kulturan enhavon de Esperanto.

Pro pro siaj atingoj, Esperanto ankaŭ estas agnoskita de la Internacia Verkista Asocio (PEN Internacia), kiu akceptis Esperanto-sekcion kiel sian membron en jaro 1993.

Aserti lingvon kun tiom riĉaj literaturoj senkultura estas ignori faktojn aŭ arbitra juĝado pri io, kion oni tute ne konas.

Krom literaturo, ankaŭ filmo kaj muziko estas gravaj partoj de kulturo. Jam aperis Esperantaj filmoj en la pasinta jarcento, kiuj kvankam ne estis multaj, ekzemple, Gerda malaperis! kaj La patro, ktp. Sed kvanto de Esperantaj muzikaĵoj estas granda. Laŭ statistiko de Vikipedio, en jaro 2013 kvanto de diversaj Esperantaj muzikaĵoj jam superis 3000, inkuluzive popularajn kantojn kaj rok-muzikon, ktp. Samtampe multaj junaj esperantistoj registras kaj afiŝas esperantajn videojn en sociaj retaj platformoj kiel Jutubo.

Esperanaj muzikaĵoj, filmoj kaj aliaj amuzaĵoj ne nur riĉigas distran kaj kulturan vivon de Esperanta komunumo, sed ankaŭ multigas kulturajn enhavojn de Esperanto.

Nun ĉe la libroservo de la Universala Esperanto-Asocio oni povas aĉeti pli 6000 diversajn Esperantajn librojn, kiuj temas pri literaturo, socio, scienco kaj tekniko, edukado, vivo kaj aliaj sociaj kampoj. Kvankam Esperantaj libroj estas malpli multaj ol tiuj en la ĉina, angla kaj aliaj grandaj lingvoj, tamen la kvanto jam superas tiujn de multaj naciaj lingvoj.

CRIonline estas novaĵa retejo de ĉina registaro. Ĝi propagandas Ĉinion al la terglobo per 44 lingvoj kaj 4 ĉinaj dialektoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto.

Alia grava novaĵa retejo de Ĉina registaro estas Ĉina Reto, kiu publikigas informojn al la mondo per 10 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Esperanto ne estas nur simpla lingvo, nek senanima karno. Zamenhof defendis egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj. Li esperis, ke malaperos kverelo kaj malamo inter diversaj nacioj, kiuj unuiĝos kiel fratoj. Li lanĉis projekton de Esperanto por forigi lingvajn barojn kaj miskomprenojn inter popoloj, esperante, ke la homaro reciproke kompreniĝos per tiu egala kaj neŭtrala lingvo, foriginte malamon kaj militon. Ankaŭ tiu bela interna idealo de Esperanto apartenas al Esperanta kulturo.

Esperantaj lernantoj kaj uzantoj, logitaj de tiu bela idealo, reciproke alproksimiĝas ĉe spirito kaj sento pro la komuna idealo kaj celo. Tio ankaŭ estas unika esperanta kulturo. Homoj, el diversaj landoj kaj lokoj, kunlaboras kaj helpas reciproke kiel familianoj pro la komuna lingvo. Kaj ankaŭ tio estas speciala kaj unika Esperanta kulturo.

Antaŭ multaj jaroj jam aperis Esperantaj tradukoj de la Biblio kaj aliaj religiaj libroj. Eĉ ekstremismaj religianoj presas siajn doktrinojn en Esperanto por propagandi malklerajn, perversajn kaj malicajn ideojn. Tio kompreneble kontraŭas la originan intencon de Esperanto, sed montras vastan influon de Esperanto en multaj flankoj.

Krome, apartenas al Esperanta kulturo ankaŭ ĉiujaraj Universala Kongreso de Esperanto, Internacia Junulara Kongreso, Pasporta Servo kaj Esperanto-elsendoj el diversaj landoj. Sed mi ne povas detale temi ilin pro longa limigo de la artikolo. Interesatoj bonvolu serĉi rilatajn informojn en la interreto.

Junuloj el diversaj landoj en la La Internacia Junulara Kongreso

En jaro 1954, la Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (mallonge Unesko) aprobis rezolucion subtenantan Esperanton, konsiderante ĝin kongrua kun siaj celoj, kaj establiĝis oficialaj rilatoj inter Unesko kaj la Universala Esperanto-Asocio. En 1985, la Ĝenerala Konferenco de Unesko adoptis rezolucion, kiu instigas la membrajn ŝtatojn kaj internaciajn organizojn plifortigi la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj. En 2017, la revuo Kuriero de Unesko lanĉis Esperantan version, kaj en 2020 Unesko eldonis libron en Esperanto “De ideo al agado — 70 jaroj de Unesko”. Ĉu kultura organizo de UN subtenus lingvon sen kulturan?

Ĉiuj naciaj lingvoj portas la kulturajn markojn de siaj nacioj, kaj ĉiuj homoj estas influitaj de siaj naciaj kulturoj. Ĉiuj esperantistoj, inkluzive denaskulojn, regas almenaŭ unu nacian lingvon. Ili enportas diversajn kulturojn en la internacian Esperantan komunumon, buntigas kulturon de Esperanta kumunumo, ke Esperanta rondo fariĝas pli tolerema en kulturo. Ankaŭ multkoloreco kaj reciproka toleremo estas karakterizaĵo de Esperanta kulturo.

Kompreneble kulturo de Esperanto ne estas komparebla kun tiuj de de la ĉina, la angla ktp. Sed senescepte ĉiuj lingvoj unue aperis antaŭ siaj historioj kaj kulturoj. Unue aperis lingvo, kaj poste kulturo historio akumuliĝas. Esperanto dum pli ol 130 jaroj jam akumulis certan Esperantan kulturon, kaj Esperanta praktiko en postaj jaroj plue riĉigos ĝian historian kaj kulturan heredaĵon.

3. Fiasko kaj Atingo

Nur malmultegaj homoj parolas Esperanton nuntempe en la mondo. Laŭ Wikipedia en la tuta mondo estas ĉirkaŭ 200 milionoj da Esperantaj parolantoj, inkluzive proksimume 2,000 denaskuloj.

Laŭ la komenca intenco de Zamenhof, Esperanto fariĝos la dua lingvo por ĉiuj. Sed tio ne realiĝis, do Esperanto ne atingis la atenditan sukceson. Tamen oni ne povas aserti, ke Esperanto fiaskis. Eĉ se ĝi komplete malaperos en la estonteco (kio ŝajne ne okazos en kuranta jarcento!), oni ne povus taksi ĝin fiaska provo. Ĉar Esperanto ludas pozitivan rolon neanstataŭeblan en la komunikado inter diversaj etnoj kaj landoj en iuj historiaj periodoj. Simile, post apero de elektra rapidega trajno, oni ne povas diri, ke vapora trajno estas fiaska invento. Same, inventinte telefonon kaj interreton, oni ne povas nei gravajn rolojn de iuj inventaĵojn en la historio de homa komunikado kiel fajro-alarmo, kuriera stacio, morsa kodo, ktp..

Apartenante al neniu nacio kaj lando, Esperanto estas neŭtrala internacia helpa lingvo. Egaleca komunikado jam realiĝis inter parolantoj de Esperanto. La bela ideo, ke ĉiuj naciaj lingvoj estu egalaj, jam estas fakto inter uzantoj de Esperanto. Tio signifas, ke jam realiĝis lingva egaleco de diversaj nacioj en certa amplekso. En tiu senco, Esperanto jam atingis sukceson en certa grado.

Por homoj estas favora aĝo lerni lingvon, kaj ne ĉiuj homoj estas talentaj kaj lertaj je lernado de fremdaj lingvoj. Kun la avantaĝo de facileco, Esperanto helpas homojn, kiuj maltrafis favoran aĝon, kaj tiujn, kiuj ne estas lertaj lerni fremdan lingvon, posedi tiun lingvon, per kiu oni atingis celon komuniki kun homoj el aliaj landoj.

Esperantaj parolantoj el malgrandaj nacioj kaj landoj prezentas siajn historion, kulturon, moron kaj kutimon al aliaj landoj per Esperanto, kaj samtempe enkondukas progresintajn kulturojn, sciencojn kaj teknikojn per Esperanto. Tiu lingvo helpas ilin malfermi fenestron, per kiu oni rigardas la mondon, kaj helpas ilin konstrui ponton, per kiu oni komunikas aliajn popolojn.

Ekde sia naskiĝo, Esperanto daŭre ludas rolon en internacia popola komunikado. Multaj homoj uzas ĝin por internacia korespondado, translandaj turisma vojaĝo kaj reciproka helpo. Per Esperanto, ili multigas la komunikadon, vastigas siajn horizontojn, gajnas spiritan ĝojon kun speciala sperto. La apero de la interreto pli faciligas aplikadon de Esperanto. Parolantoj de Esperanto aktive uzas interretajn rimedojn por praktiki tiun lingvon. En sociaj amaskomunikiloj kaj retejoj kiel Facebook, Twitter, WhatsApp kaj YouTube, aktivas granda nombro da uzantoj de Esperanto, kaj ĉiutage aperas sennombraj mesaĝoj en Esperanto.

Informoj en internaciaj sociaj amaskomunikiloj kaj retejoj

Esperanto ludis unikan rolon en speciala periodo. Dum la Unua Monda Milito, hospitaloj en militantaj ŝtatoj akceptis multajn soldatojn el diversaj ŝtatoj. Lingvaj diversecoj malfaciligis la kuracadon. Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco aperigis gvidan libreton, kun paralelaj tekstoj en naŭ lingvoj, inkluzive de la franca, angla, germana kaj Esperanto. Lerninte nur literajn prononcojn, uzantoj povis esprimi siajn volojn per Esperanto laŭ signifo en sia propra lingvo. Tiu libro tre utilis al la kuracado, kaj estis efika komunikilo por savi vunditojn. Pro subita eksplodo de la milito, multaj homoj estis izolitaj en malamikaj landoj kaj ne povis kontakti siajn parencojn kaj amikojn. La Internacia Esperanto-Asocio, per siaj agentoj kaj parolantoj de Esperanto loĝantaj en diversaj landoj, kolektis listojn de ĉirkaŭ miliono da militkaptitoj en Britio, Germanio kaj Francio, kaj transdonis ducent mil leterojn kaj grandan sumon da mono, kaj helpis resendi dekmilojn da rifuĝintoj al siaj landoj.

Sed, kial Esperanto ne fariĝas la dua lingvo por ĉiuj? Kial ne realiĝas la celo de Zamenhof?

Unue tio, ke Esperanto fariĝu ĉies dua lingvo, estas ne-realisma celo. Dum pli ol cent jaroj ekde ĝia apero, Esperanto ne fariĝis la dua lingvo de ĉiuj, kaj plej multaj homoj eĉ ne scias pri ĝia ekzisto. Por plejparto de homoj en la mondo, sufiĉas la gepatra lingvo, kaj la dua lingvo estas tute superflua! Lingva problemo neniam kaŭzas zorgon al plejparto de homoj en la mondo. Lingva baro ne ekzistas antaŭ homoj, kiuj ne bezonas kaj ne volas komuniki eksteran mondon. Plejparta homo ne lernus Esperanton, eĉ se Unuiĝintaj Nacioj akceptus ĝin kiel laboran lingvon. Kiom da homoj ĉirkaŭ vi lernas la rusan aŭ la araban, kiuj estas laboraj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj, same kiel la angla?

Due, plejparto de homoj ĉasas ne idealon, sed realan profiton, kaj ili klopodas pri justeco ofte nur por justeco de profito. Tiuj, kiuj bezonas duan lingvon, unue konsideras la praktikecon de la lingvo, sed ne faktoroj kultura, historio kaj justeco. La franca lingvo prenis la internacian lokon de la latina ne pro tio, ke la franca havas pli longan historion kaj pli profundan kulturan heredaĵon. Poste la angla prenis lokon de de la franca pro tio, ke Francio relative dekadencas, kaj Britio kaj Usono potenciĝas. Homoj de aliaj nacioj lernas tiujn lingvojn, ne pro iliaj belecoj, sed tute pro tio, ke ili estas lingvoj de potenculoj. La angla anstataŭigis la francan kiel la nova internacia lingvo, ĉefe pro la relativa malpotenciĝo de Francio kaj la potenciĝo de Britio kaj Usono. Aliaj popoloj lernas tiujn lingvojn, ĉar ili estas lingvoj de potencaj fortoj en historia kunteksto.

4. Realo kaj Estonteco de Esperanto

En la fino de la pasinta jarcento, post drasta ŝanĝiĝo de politika mapo de Sovetunio kaj Orienta Eŭropo, membroj de Esperantaj asocioj en tiuj landoj grande malmultiĝis. Pro tio homoj atentantaj situacion de Esperanto konkludis, ke tiu lingvo neeviteble kudukiĝis.

Sed ŝanĝiĝo de membra kvanto en Esperantaj asocioj ne nepre reflektas situacion de Esperanta movado. Aktuale leteroj cirkulantaj per tradica poŝta sistemo malmultiĝas, kaj preskaŭ malaperas, sed pro tio oni ne povas konkludi, ke homoj en la mondo izoliĝas. En interreta epoko, preskaŭ neniu skribas paperan leteron, sed oni pli kaj pli intense kontaktiĝas per diversaj modernaj komunikaj metodoj. Antaŭ 30 jaroj, mi skribis unu aŭ du paperajn leterojn en ĉiu monato al alilandaj esperantistoj, kaj nun mi ne vizitis poŝtoficejon jam de multaj jaroj. Sed mi ĉiam kontaktas esperantistojn en diversaj landoj per la Interreto, kaj ni interŝanĝas informojn en Esperanto preskaŭ en ĉiu tago.

Aktuale plejparto de membroj estas maljunuloj kaj mezaĝuloj en Esperantaj asocioj aŭ kluboj. Sed tio ne estas nur fenomeno de Esperanta movado. En Ĉinio, ankaŭ asocioj de la angla lingvo ne plu organizas agadojn kiel oni faris en fino de la lasta jarcento pro malmultiĝado de membroj. Sed pro tio oni ne povas konkludi, ke ĉinoj ne plu lernas la anglan.

Vere malmultiĝas membroj en tradiciaj Esperantaj asocioj, sed samtempe pli kaj pli multaj homoj lernas Esperanton per la interreto, precipe nuntempe estas pli kaj pli multaj lernantoj junaj kaj eĉ infanaj. Laŭ statistikoj de jaro 2020, pli ol 2,8 milionoj da uzantoj registriĝis por lerni Esperanton en Duolingo, fama retejo de lingva lernado. Pro malmulta kosto de la interreto, esperantistoj praktikas la lingvon pli facile, kio rapide altigas ilian lingvan nivelon. Ĝenerale junaj esperantistoj posedas pli bonan lingvan kapablon ol la antaŭa generacio.

En certa amplekso kaj grado, Esperanto sukcesis. Tamen ĝi ne fariĝos ĉies dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufiĉas por ili nur la denaska lingvo. Sub la premo de potencaj lingvoj kiel la angla, ĉina, hispana, franca ktp., Esperanto restos kiel minoritata lingvo kaj hobio de malmultaj homoj. Sed kiel komunikilo, Esperanto ludos neanstataŭeblan rolon en internacia ne-regetistara kontaktado dum longa historia epoko estontece, pro la vasta dissemo de esperantistoj en la tuta mondo.

Realiĝas ne ĉiuj belaj idealoj. Pasis jam pli ol 130 jaroj post apero de Esperanto, dume okazis en la mondo grandegaj ŝanĝiĝoj en socio, politiko, ekonomio, scienco, tekniko kaj aliaj flankoj, pro kio Esperanto jam ne plu havas ŝancon fariĝi ĉies dua lingvo. Esperantistoj devas akcepti la realon, forlasinte nerealisman iluzion, kaj denove ekzameni Esperanton, revizii la celon kaj strategion de la Esperanto-movado, adaptiĝante al la aktuala situacio.

Unue, propagandante Esperanton, oni devas forlasi la tro idealistan atendon, ke Esperanto fariĝu la dua lingvo por ĉiu. Prezentante Esperanton al neesperantistoj, apud ĝia interna ideo, pli multe emfazu kaj montru ĝiajn praktikajn valorojn, nome specialan rolon en internacia komunikado, gravan rolon por protekti diversecojn de lingvo kaj kulturo, rolon doni al ordinaraj homoj kapablon komunikiĝi trans landlimoj kaj forigi baron de etnaj lingvoj.

Due, propagandu Esperanton laŭ realo kaj fakto. Kompare kun naciaj lingvoj, Esperanto estas vere simpla kaj facile lernebla. Sed multaj esperantistoj troigas tiun facilecon. Ili ŝatas diri, ke Tolstoy ellernis Esperanton en 2 horoj, kaj iuj ellernis Esperanton en 7 tagoj. Tiuj ekzemploj estas sensencaĵoj por ordinaraj homoj, ĉar plejpartoj de lernantoj ne ellernas Esperanton eĉ en 70 tagoj! Se esperantistoj daŭre propagandos Esperanton en tia maniero, oni dubos honestecon de Esperantistoj, kaj komencantoj, kiuj ne ellernas Esperanton en mallonga tempo, dubas sian lernan kapablon, kaj forlasias Esperanton pro deprimiĝi.

Trie, propagandu Esperanton per agado, sed ne nur lingve. Esperantistoj mem persistu uzi tiun lingvon por montri ĝian rolon en internacia komunikado. Vidante ke Esperanto estas efika ilo por komuniki kun homoj de aliaj etnoj aŭ homoj en aliaj landoj, iuj interesiĝos kaj plue provos tiun lingvon.

Propagando de Esperanto certe estas necesa. Propagando donas al la homoj ŝancon koni Esperanton kaj eblecon interesiĝi pri tiu lingvo. Sed ĉesu paroli, se aliaj ne interesiĝas. Ne babilu senĉese, ĉar oni abomenas senĉesan paroladon kaj troan reklamon, kiun ofte faras piaj sed tro entuziasmaj religianoj. Ne seniluziiĝu pro la indiferenteco kaj rifuzo de aliaj. En la mondo estas neniu afero, kiu povas interesi ĉiujn. La plej efika propagando estas lerni kaj uzi Esperanton. Vidinte, ke Esperanto estas utila, latentaj interesitoj probable lernos ĝin. Influu aliajn per niaj agoj, sed ne nur per buŝa reklamo. Oni ofte konsilas al iuj kredantoj: Ne nur reklamu, ke via religio estas pacema, sed agu pace!

Kvare, en la aplikado de Esperanto, esperantistoj pli atentu kaj zorgu la praktikan efikecon de tiu lingvo, kaj efektive montru la utilecon de Esperanto en la internacia komunikado. La speciala interna idealo de lingvo Esperanto estas ligilo de sento inter esperantistoj, kiu proksimigas rilaton inter esperantistoj, ĉu en samlandaj ĉu en diverslandaj. Sed multaj esperantistoj preferas enlandajn kontaktojn ol la internaciaj, kaj iuj eĉ nur kontaktas esperantistojn en siaj propraj landoj, neniam uzas Esperanton por internacia kontakto pro tio, ke enlanda kontakto estas pli facilaj kaj pli malmultekostaj.

Hodiaŭ la Interreto jam estas vaste uzita, kaj kontakta kosto per la reto tendencas al nulo, dume multaj esperantistoj ankoraŭ interkomunikiĝas nur kun samideanoj en la samaj landoj. Lerninte Esperanton, ili ne uzas tiun lingvon per kompreni popolojn en aliaj landoj, ne observas sociojn de aliaj landoj, ne lernas modernajn sciencon kaj teknikon, ne perceptas modernanjn konceptojn, sed komunikiĝas nur kun samlandaj samideanoj, legas nur Esperantajn literaturojn tradukitajn el siaj naciaj lingvoj, foliumas nur novaĵojn en Esperanto tradukitajn el siaj propraj landoj. Tio estas senefika socia agado, konsiderante la komencan celon de Esperanto, la INTERNACIA helpa lingvo, kaj estas senutila malŝpareco, konsiderante la tempon kaj energion pagitajn por la lernado.

Esperantistoj devas aktivi en internaciaj agadoj, plene utiligante la lernitan lingvon, vaste kontaktu kaj komuniku popolojn el diversaj landoj per Esperanto. Tio maksimumigi la valoron de la lingvo Esperanto.

Laste, sed plej grave, ke esperantistoj devas eliri el sia fermita rondo, malfermi la pordon al neesperantistoj, kaj aktive integriĝi en ekstera socio. Esperantistoj helpu aliajn homojn kaj organizaĵojn transpaŝi lingvan baron por trans-landlima internaciaj interŝanĝoj ĉe diversaj flankoj.

Esperantistoj ĉiam fervoras por propagandi la lingvon, sed kiam ili parolas la lingvon por internacia kontakto, kio estas bona ŝanco montri utilecon de Esperanto, esperantistoj preskaŭ neniam invitas publikon partopreni en siaj aranĝoj, kaj ili mem malofte partoprenas neesperantajn organizojn kun personeco de esperantisto. Esperantistaro ŝajnas esti en fermita grupo de idealistoj, kiuj volas nur amuzi kaj ĝojigas sin mem.

La Internacia Kongreso de Esperanto, kiu okazas ĉiujare somere en diversaj landoj, estas grandioza evento de internacia Esperanta komunumo. Centoj aŭ miloj da esperantistoj el la tuta mondo kunvenas, kaj dum semajno ili ĝuas la kuneston, parolante la saman lingvon, aranĝante diversajn distraĵojn kaj akademiajn konferencojn. Esperantistoj ebriiĝas en tiu Esperanta etoso, fieras pri tio, ke la kongreso estas la unika internacia konferenco sen tradukistoj en la mondo. Sed ili neniam konsideras inviti neesperantistojn partopreni en tiu aranĝo, kio perdas la ŝancon, ke ordinaraj homoj spertu rolon kaj magion tiu lingvo.

Esperantistoj estas dissemitaj ĉe diversaj profesioj kun diversaj interesoj kaj hobioj. Ili fondis multajn organizaĵojn laŭ interesoj por ordigi agadojn. Aktuale estas pli ol 60 internaciaj esperantaj asocioj kunlaborantaj kun la Universalaj Esperanto-Asocio. Sed ili ne konsideris akcepti neesperantistojn membrojn.

Esperantistoj devas fokusi atenton al la publiko. Profitu de Esperanto ne nur esperantistoj, sed ankaŭ aliaj homoj. Tio samtempe estas efika vojo propagandi Esperanton al publiko.

Oni povas aldoni neesperantajn enhavojn al translandaj Esperantaj agadoj kiel la Universala Kongreso de Esperanto, en kiuj oni akceptas neesperantistojn, kun Esperanta traduka servo al la publiko. Tio donos al homoj, kiuj parolas nur la gepatran lingvon, la eblecon kontakti aliajn homojn kun diversaj pensoj kaj kulturoj. Samtempe tio montros al publiko la valoron de Esperanto, kaj pligrandigos influon de Esperanto.

Fakaj asocioj de Esperanto povas aliĝi al aliaj internaciaj fakaj asocioj, kaj membroj de fakaj Esperantaj asocioj povas aliĝi al landaj aŭ lokaj rilataj fakaj asocioj en personeco de esperantisto. En tiuj neesperantaj asocioj esperantistoj povas helpi la asciojn kontakti alilandajn asociojn kun sama intereso per lingvo Esperanto.

Okazigonte Esperantajn aranĝojn, en kiuj estas alilandaj partoprenantoj, Esperantaj asocioj kaj kluboj povas antaŭ-anonci en lokaj retejoj aŭ komunikiloj informoj por altiri kaj bonvenigi lokajn ordinarajn homojn, kiuj ne kapablas paroli fremdajn lingvojn, ke ili povas kontakti eksterlandajn gastojn kun diversaj kulturoj.

Vizitante alilandojn, esperantistoj kontaktu ne nur lokajn esperantistojn. Ili povas kontakti lokan socion por interesataj temoj, dum kio lokaj esperantistoj servu pri lingva traduko, por ke la publiko percepti utilecon de Esperanto.

Post kiam malferminte la pordon de Esperanta rondo, certe esperantistoj trovos ankaŭ aliajn manierojn, per kiuj Esperanto pli logas la publikon, kaj aliajn vojojn, per kiuj Esperanto efike ludos rolon en la aktuala mondo.

Lingvo estas ponto, kaj plue Esperanto estas ponto de amikeco kaj komunikado. Tiu ponto estas desegnita de doktoro Zamenhof, kaj kune konstruita kaj prizorgita de esperantistoj en la tuta mondo dum pli ol 100 jaroj. Sed sur tiu ĉi ponto, transiru ne nur Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ aliaj pli multaj homoj. Esperantistoj devas helpi homojn transpasi lingvan muron, por ke ili povas rigardi kaj iri al la pli vasta mondo!

la ĉina versio: 2022.12.27
Esperanta versio: 2025.05.17

aŭtoro: Liu Xiaozhe
(Solis el Ĉinio)

阅读次数 595 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *