Servu al la Popolo!

作者 aŭtoro | 10 Majo 2026

En sabato nia urbo dronis en vintra nebulo. Por serĉi helan ĉielon kun brila suno, mi veturis al proksima kamparo ĉe la monto Tianshan (Tjanŝano). Hazarde mi eniris la korton de gubernia registaro kaj vizitis ĝian servan centran halon.

Por pli bone servi al la publiko, ĉinaj lokaj registaroj establis servajn centrojn, en kiuj oficistoj el diversaj institucioj estas kunigitaj sub unu tegmento por kune akcepti loĝantojn, tiel ke oni povas rapide kaj facile trakti diversajn administrajn aferojn.

La centra serva halo, kiun mi vizitis, troviĝas en la unua etaĝo de la ĉefa domo de la gubernia registaro. Ĉar la oficistoj laboras de lundo ĝis vendredo, en sabato la korto kaj la halo estis tute malplenaj, kaj mi renkontis preskaŭ neniun.

En tiu tago la subĉiela temperaturo estis –7 °C, kaj blovis malvarma vento, tamen en la halo regis agrabla varmo pro centra hejtado.

La halo estas vasta, proksimume samgranda kiel du korbopilkaj ludokampoj. En ĝi troviĝas pli ol 20 servaj standoj kun tabloj kaj komputiloj, ĉe kiuj oni povas trakti aferojn pri geedziĝo, edukado, imposta deklaro, socia asekuro, emerita pensio, fondo aŭ malfondo de firmao, peto de pasporto aŭ identiga karto, depono de mono en banko, konsulto pri diversaj politikoj, serĉado de informoj pri sociaj kaj ĉiutagaj aferoj, aĉeto aŭ vendo de loĝeja proprieto, peto de registara helpo, plendo pri io al la registaro, ktp. Ĉe ĉiuj akceptejoj estis metitaj tabuloj kaj ŝildoj kun klarigaj tekstoj pri gvidiloj kaj proceduroj por trakti la aferojn.

La halo de la Serva Centro en la registaro de gubernio Urumqi

En la halo troviĝas ankaŭ multaj ekipaĵoj por vizitantoj. Ĉinoj kutimas trinki varman akvon, tial en la halo oni instalis maŝinojn, kiuj liveras varman trinkeblan akvon senpage. Apud la pordo mi vidis sukuran kuracilujon, kaj en loko kontraux la pordo trovigxas ecx auxtomata ekstera malfibrililo preta por uzi okaze de kora krizo ĉe homoj kun kormalsanoj. Ĉe la enirejo estas rulseĝo kaj pluvombreloj por bezonantoj. Nia regiono situas en seka geografia zono, sed ofte pluvas en la vilaĝoj apud la monto.

Sukura kuracilujo kaj aŭtomata ekstera defibrililo pretaj por eventuala uzado

Rulseĝo kaj pluvombreloj pretaj por vizitantoj

En la centro de la halo oni instalis vicojn da seĝoj por atendantoj. Malsame ol en multaj eŭropaj landoj, tradicie ĉinoj ne emas kaŝi sian aĝon antaŭ publiko. Homoj en alta aĝo estas respektataj kaj ofte speciale prizorgitaj. Tial sur la dorsapogiloj de kelkaj seĝoj troviĝas rimarko:
“Rezervitaj por maljunuloj, infanoj, malsanuloj, handikapuloj kaj gravedulinoj.”

Do parenteze menciita, ke kiam vi vojaĝas en Ĉinio, ne tro konsterniĝu, se oni demandos vin pri via aĝo aŭ eĉ pri via salajro. Tio ne celas invadi vian privatecon, sed esprimas zorgon pri via vivo kaj situacio. Kompreneble, ne ĉiuj alilandanoj ŝatas tion, sed tiu konduto venas el bona intenco. Ĉinoj ĝenerale estas gastemaj kaj helpemaj. Ili prizorgas alilandanojn en Ĉinio, kaj volonte helpas alilandajn gastojn pri problemoj kaj malfacilaĵoj.

En la halo troviĝas ne nur seĝoj speciale destinitaj por gravedulinoj, sed ankaŭ aparta ĉambro por patrinoj kun beboj. Sur tabulo antaŭ la pordo estis skribita averto:
“Viroj haltu!”

Ĉar la halo estas tre granda kaj enhavas multajn servajn standojn, ĉe la enirejo oni metis indikan tabelon, sur kiu la standoj estas markitaj per numeroj, por ke vizitantoj facile trovu la celitan standon.

En la ĉiutaga vivo kaj laboro la interreto jam fariĝis nemankebla ilo por ĉinoj. Multaj sentas sin maltrankvilaj, se malaperas poŝtelefona signalo aŭ mankas interreta konekto. Por faciligi la vivon de la publiko, oni ofte disponigas interretan aliron en publikaj lokoj. Sur kolono en la halo mi vidis blankan paperon, sur kiu estis presita:
“Senpaga Interereta aliro
Pasvorto: 88888888”

Ĉe la ĉefa servejo apud la pordo mi rimarkis ruĝan tabuleton kun flava teksto:
“Bonvolu kontakti min, se via afero ne estas plenumita”.

Post la ĉefa servejo estas granda blanka tabulo, sur kiu estis skribitaj 5 grandaj ruĝaj skribsignoj en la ĉina lingvo. La samajn skribsignojn oni ankaŭ skulptis sur granda ŝtono en la registara korto, kiujn oni povas vidi je la unua rigardo. Ĉiuj ŝtataj oficistoj kaj loĝantoj bone konas la frazon kun tiuj skribsignoj, kiu fakte aludas la celon de la registaro: “为人民服务” (Wèi rénmín fúwù). La signifo de tiu ĉinlingva frazo postulas:
“Servu al la popolo!”

Celo de la registaro: Servu al la Popolo!

Aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe)

Aperis en la maja numero de Monato, 2026

阅读次数 31 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *