Lingva trompo

作者 aŭtoro | 1 Julio 2026

NOVELO

Lingva trompo

Nia vilaĝo situas en malgranda oazo, ĉirkaŭita de giganta dezerto, kvazaŭ izolita insuleto en sabla maro senlima.

Antaŭe, pro la malfacila trafiko, la lokaj kamparanoj malofte kontaktis la eksteran mondon. Kvankam ili lernis la ŝtatan komunan lingvon dum la infaneco, tamen plej multaj vilaĝanoj ne parolas ĝin. Nur manpleno da homoj lernis iomete la komunan lingvon, kiam ili laboris en urboj. Multaj vilaĝanoj eĉ ne kapablas respondi simplajn demandojn pri sia nomo aŭ aĝo.

Por solvi tiun problemon, la registaro lanĉis noktan lernejon por instrui la komunan lingvon per tele-edukado. Bedaŭrinde, la rezulto ne estis kontentiga: nur malmultaj vilaĝanoj povas paroli simplajn frazojn. Laŭdire infanoj antaŭ la aĝo de 12 jaroj povas rapide lerni lingvojn. Tamen, niaj kamparanaj lernantoj estas plenkreskuloj, kiuj jam preterpasis tiun optimuman aĝon.

Post la lingva kurso, mi petis la vilaĝanojn elpreni la personajn identigilojn kaj postulis, ke ili lernu legi sian nomon kaj vortojn kiel „tritiko”, „maizo”, „semo”, „sterko”, „vivtena subvencio”, „pensio” kaj „mono” en la komuna lingvo. Mi klarigis al ili, ke tiel ili povos legi la anoncojn sur la vilaĝa publika tabulo, kaj vilaĝaj oficistoj ne plu aŭdacos trompi ilin. Tio ne estis senbaza kalumnio, ĉar vere okazis, ke kasisto per fraŭdo enpoŝigis monon destinitan al la kamparanoj.

Tamen, lingvon lernitan sed ne uzatan oni rapide forgesas. Por ke ili havu ŝancon praktiki la lingvon, mi ofte konversaciis kun ili en la komuna lingvo antaŭ kaj post lecionoj, emfazante ĝian gravecon. Mi diris, ke parolantoj de la komuna lingvo gajnas pli da mono en urboj, dum neparolantoj riskas esti trompitaj de malicaj homoj – ĉar en urboj estas kaj bonkoraj kaj malicaj homoj.

Maljuna vilaĝano kun blanka barbo murmuris, ke la homoj de nia vilaĝo neniam estas trompitaj de malicaj urbanoj, sed iu estis trompita de homo el nia propra vilaĝo.

La maljunulo rakontis al mi, kio okazis antaŭ du jaroj.

Musa, kamparano de nia vilaĝo, iris al la urbo por vendi sekvinberojn kaj multe enspezis. Reveninte al la vilaĝo dum la jara festo, li fanfaronis pri la gajnita mono antaŭ la vilaĝanoj. Emin, la najbaro kiu vendis rostitan viandon en nia vilaĝo, estis allogita de liaj vortoj kaj kalkulis en la kapo, ke vendi sekvinberojn estas pli profitige. Li emociiĝis, kaj petis al Musa kunpreni lin al la urbo por vendi sekvinberojn.

La klimato en nia regiono estas seka; pluvo kaj neĝo malofte falas dum la tuta jaro. Tamen, dum somero, la longa sunbrilo kaj granda temperatura diferenco inter tago kaj nokto akumulas en la fruktoj tiom da sukero, ke ili estas eksterordinare dolĉaj. En somero kaj aŭtuno, la melonoj kaj fruktoj produktitaj en nia regiono estas aĉeteblaj tra la tuta lando. Ankaŭ niaj vinberoj kaj sekvinberoj estas tre famaj.

Freŝaj sekvinberoj. Fotita de Solis.

Musa hezitis, timante, ke Emin konkuros kun li. Li rifuzis: „Vi ne estas kompetenta! Vi ne parolas la ŝtatan komunan lingvon, do kiel vi vendos sekvinberojn en la urbo?” Sed Emin ne estis konvinkita de la vortoj de Musa. Li persistis: „Vendi sekvinberojn ne estas granda negoco, kaj por tio ne necesas multe paroli. Sufiĉas, ke vi instruu al mi krii ‚Sekvinberoj, freŝaj sekvinberoj!’.”

Konsiderante, ke ili estas samvilaĝanoj, Musa ne povis plu rifuzi al li kaj konsentis. Do forvendinte la butikon de rostita viando, Emin iris kun Musa al la urbo.

En la urbo iliaj budoj estis sur la sama strato, je distanco de 300 aŭ 400 metroj. Sed post kelkaj tagoj, Emin rimarkis, ke kvankam li kriis laŭte kun entuziasmo, li vendis nur kelkajn kilogramojn tage, foje eĉ neniom, dum Musa vendis pli ol cent kilogramojn tage.

Emin demandis al Musa, kial li vendis tiom multe, kaj kio estas lia sekreto.

Musa respondis: „Vendi sekvinberojn ne estas granda negoco! Estas neniu lertaĵo kaj sekreto.” Levante la ŝultrojn li ŝercis: „Eble ĉar mi estis pli bela ol vi, tial homoj preferas miajn sekvinberojn.”

Vespere, en la luita ĉambro, Emin rigardis sin en spegulo. Certe, Musa estas iom pli bela, sed la diferenco inter ili ne estis tiom granda kiel diferenco inter cent kilogramoj kaj kelkaj kilogramoj.

„Ĉu mi vere naskiĝis por vendi rostitan viandon, sed ne sekvinberojn?” Liaj komencaj espero kaj memfido forvaporiĝis.

Frustrite, Emin perdis entuziasmon, kaj ĉesis krii ĉe la budo. Kiam pasantoj demandis, li nur permane montris prezojn, lasante klientojn mem kontroli la sekvinberojn. Surprize, li vendis iom pli, kvankam ankoraŭ malmulte kompare kun Musa.

Iun tagon, kiam Emin senanime staris ĉe la budo, iu subite salutis lin en konata hejmloka akĉento. Estis Metudi, lia samvilaĝano. Antaŭ kelkaj jaroj Metudi venis al la urbo por labori kiel kuiristo en restoracio, kaj poste edziĝis al la filino de la mastro, kaj fine mem fariĝis la mastro de la restoracio.

Post babilado, Metudi demandis pri la vendado.

Emin deprimitiĝis: „Ne menciu tion! Mi apenaŭ vendas kelkajn kilogramojn tage. Se tio daŭras, mi ne povos pagi la ĉambran luon.”

Metudi scivole demandis: „Kial vi ne kriis pri viaj sekvinberoj? Kiel klientoj rimarkas vin? Ĵus mi vidis vin staranta kvazaŭ velkinta folio. Vi devas vigliĝi kaj laŭte krii por allogi klientojn!”

Emin diris: „Iom strange! Kiam mi ne krias, kelkaj aĉetas; sed kiam mi krias, preskaŭ neniu venas.”

Metudi surpriziĝis, kaj demandis: „Kiel vi kriis?”

Emin respondis: „Mi krias ‚Sekvinberoj, freŝaj sekvinberoj!’”

Metudi dubis: „Ĉu vi kriis en la ŝtata komuna lingvo?”

Emin fiere diris: „Kompreneble! En urbo mi certe kriis nur en la komuna lingvo.”

Metudi asertis: „Eble via prononco ne estas ĝusta, ke aliaj ne komprenas vin.”

Emin indignis: „Ne subtaksu min! Mi almenaŭ diplomitiĝis en la elementa lernejo! Ĉu mi eĉ ne povus ĝuste eldiri tiujn simplajn vortojn?”

Metudi postulis: „Kriu nun! Mi aŭskultu!”

Emin laŭte kriis, kvankam neperfekte tamen tute kompreneble: „Sekvinberoj, sekvinberoj, sekvinberoj antaŭ du jaroj!”

Metudi ne povis reteni sian ridon: „Kiu diable tion instruis al vi? Tute malica!”

Emin, konfuzite, respondis: „Musa instruis min dufoje, kaj mi tuj lernis. Ĉu estas problemo?”

Metudi klarigis: „Ĉiuj krias ‚freŝaj sekvinberoj’, dum vi krias ‚sekvinberoj antaŭ du jaroj’. Kiu volas aĉeti malnovaĵojn? Kiu volas sekvinberojn stokitajn jam dum du jaroj?!”

Emin tuj komprenis la trompon kaj intencis iri al Musa por riproĉi lin. Metudi tamen haltigis Emin: „Ni ĉiuj estas el la sama vilaĝo, do evitu kverelon kun li, ĉar tio nur kondukus al konflikto. Ni konservu almenaŭ la surfacan harmonion. Li certe respondus, ke vi mislernis, konfuzante ‚freŝaj’ kun ‚antaŭ du jaroj’. Sed vi nun jam scias, kia homo li estas, kaj tio estas sufiĉa.”

Emin malespere diris: „Mi rezignos! Mi ne plu vendos sekvinberojn. Mi revenos al la vilaĝo por denove vendi rostitan viandon.”

Metudi refoje haltigis lin: „Ne forlasu vian penon! Se vi revenos senmone, kion vi rakontos al via edzino? Vi gajnos nur ŝian malestimon!”

Frapante ŝultron de Emin, Metudi daŭre persvadis lin: „Kunlaboru kun mi. Mia restoracio havas multajn klientojn. Starigu viandan budon ĉe mia pordo – vi gajnos pli ol en la vilaĝo.”

Fakte, Metudi havis siajn proprajn kalkulon kaj intencon: la odoro de rostita viando allogos pli da klientoj al lia restoracio, kaj iuj manĝantoj en la restoracio tre eble gustumos la viandon de Emin. Tio estos profita por ambaŭ.

Emin silentis. Li ne nur zorgis pri la malestimo de sia edzino, sed ankaŭ timis, ke la aliaj vilaĝanoj rigardos lin malsukcesa nekapablulo.

Post pensado, li akceptis la proponon de Metudi. Forvendinte la restajn sekvinberojn kontraŭ malalta prezo, Emin starigis budon de rostita viando apud la restoracia pordo de Metudi.

Tiel komenciĝis la nova kariero de Emin.

Rosti viandon. Bildo generita de artefarita inteligenteco

Solis (Ĉinio)

Aperis en Monato, numero julio 2026/07

Reveni al la ĉefpaĝo de la Verda Reto en Esperanto

阅读次数 262 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *