Tajpi Esperante

Programoj-Tajpi Esperante

Por parolantoj de Esperanto, la unua bezono estas programo tajpi la 6 ĉapelitajn literojn. Jam estas multaj programoj por fari tion.

por komputilo

1. Simpla Tajpilo de Esperanto

Simpla Tajpilo, la plej facile uzebla programo por tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en Windows (de Windows XP ĝis Windows 11).

Oni ne bezonas instali ĝin. Simpla Tajpilo estas portebla programaro. Elŝutinte aŭ kopiinte ĝin, oni tuj povas komenci uzi ĝin. Ekzemple, por tajpi la literon ĉ, oni unue tajpu punktokomon (;), kaj poste la literon c. La litero ĉ tuj aperas sur la ekrano.

Simpla Tajpilo havas du versiojn. Se vi aĉetis vian komputilon en la pasintaj 10 jaroj, vi povas uzi Simpla Tajpilo 2.2 (x64); sed se via komputilo estas pli malnova, vi povas uzi Simpla Tajpilo 1.2 (x32). Se vi ne scias la specifojn de via komputilo, vi povas uzi Simpla Tajpilo 1.2, ĉar ĝi funkcias de la malnova Windows XP ĝis la plej nova Windows 11.

2. Amiketo

Alia rekomendinda estas  Amiketo. Mi uzis ĝin en Windows 2000, xp, Windows 7 , Windows 10 kaj Linux Mint 18.2. Bedaŭrinde ĝi estas neuzebla en Linux Mint 19 ĝis 23.
Krome, Amiketo havas ankaŭ version de Mac OS X. Ĉar mi rifuzas produktojn de kompanio Apple, tial mi ne povas prezenti ĝin al vi.

La programon oni ne bezonas instali en Windows. Ĝi havas nur unu dosieron. Elŝutinte al en la komputilo, oni povas rekte uzi ĝin.

Retejo de Amiketo: https://klivo.net/amiketo

Por poŝtelefono

En poŝtelefono kun Android, la plej rekomendinda programo tajpi Esperante estas Any Soft Keyboard. Mi povas uzi ĝin en Android 4.2.2 ĝis 7.1. Laŭ mia memoro, ĝi eĉ havas malnovan version por Android 2.2.

Instalu programon Any Soft Keyboard per Google Paly:
https://play.google.com/store/apps/details?id=com.menny.android.anysoftkeyboard&hl=en

Por tajpi Esperante en poŝtelefono de Apple:
https://ludisto.com/app/esperanto-klavaro

……

Programoj-Vortaroj

Programoj-ofte uzataj programoj en Esperanto

Programoj-mastruma sistemo en Esperanto

Inteligenta Ĉapeligo

阅读次数 3.997 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *