Inteligente Ĉapelu Esperantajn Literojn

作者 aŭtoro | 13 Februaro 2019

La problemo de ĉapelitaj literoj

Post la apero de Esperanto, la ĉapelitaj literoj ĉiam estas temo de disputo, pro la ĝenado dum printado kaj tajpado. En la komenca tempo, ĝenerale nek presejoj nek tajpmaŝinoj havis la 6 specialajn literojn. Homoj, kiuj ne ŝatas la H-sistemon, devis mane aldoni la ĉapelojn al la literoj, kio kondukis, ke la presaĵoj aŭ tajpaĵoj aspektis tre neoficiale.

Tradiciaj metodoj de komputila tajpado

Hodiaŭ la komputilo jam solvas la problemon. Nun oni povas trakti la esperantan tekston kun ĉapelitaj literoj en komputiloj kaj poŝ-telefonoj. Ni danku la programistojn, kiuj faciligis la uzon de ĉapelitaj literoj en Esperanto.

Nun per komputiloj estas du maniero tajpi la ĉapelitajn literojn: unu estas kombinado de literoj aŭ litero kun signo, ekzemple, c+x=ĉ, ;+c=ĉ; la alia estas anstataŭigi ĉapelajn literojn per neuzitaj literoj en esperanto, ekzemple q=ĉ, x=ŝ. Ambaŭ metodoj estas facile uzeblaj, sed ankaŭ ambaŭ havas siajn malavantaĝojn. La kombinada metodo postulas du klavajn klakojn por unu litero, kaj la anstataŭa metodo postulas memori du klavarajn aranĝojn, ĉar neniu esperantisto estas unulingvulo.

Kelkaj programoj por tajpi Esperantajn literojn

Dufoje klaki por unu litero, tio fakte estas influita de solva maniero de la mekanika tajpmaŝino, nome tajpantoj propra-mane solvi la problemon. Ŝajnas, ke oni forgesas la internan inteligentecon de la komputilo.

La ideo pri inteligenta ĉapeligo

La ideo estas simple: oni tajpu nur literojn senĉapelajn, kaj la komputilo inteligente prijuĝu, kiujn literojn ĝi ĉapeligas. Ekzemple, se vi tajpas “mi acetis libron por si.”, la komputilo, aŭtomate ĉapeliginte literojn c kaj s, ŝanĝas la frazon al “mi aĉetis libron por ŝi.”

Por realigi tian funkcion, oni bezonas programon kun datuma dosiero, kiu entenas ĉiujn esperantajn vortojn kun ĉapelitaj literoj, sen gramatikaj finaĵoj, ekzemple aĉet, ankaŭ, boniĝ, esperiĝ, ĉu, ĝi, malboniĝ, malesperiĝi, tkp. En la dosiero ne estas vortoj sen ĉapela litero, ekzemple, afer, mi, bon, labor, malbon, ktp. La datuma dosiero havas 3 kampoj: tajpita vorto, ebla vorto, celo-vorto. Post kiam oni tajpas vorton, ekzemple mi, la programo tuj serĉu ĝin en la kampo “tajpita vorto” de la datuma dosiero. Ĉar la vorto estas ne trovita, la tajpita vorto estu ne ŝanĝita. Post kiam oni tajpas la vorton, ekzemple aceti, la programo trovis ĝin en la kampo tajpita vorto, kaj la kampo ebla vorto estas malplena, do la vorto aŭtomate korektiĝas al vortoj kun ĉapelo aĉeti. La procezo de la komputilo estas tiel rapida, ke oni ne sentas ĝian prokrastadon.

partaj vortoj en la datumo

Certe, en esperanto estas ankaŭ vortoj, kiuj diferencas nur je la paraj literoj, ekzemple si kaj ŝibonigi kaj boniĝi. Do, en tiu kazo, la programo prezentu ambaŭ vortojn por via elekto, aŭ pli inteligente, komputilo mem elektu la ĝustan vorton laŭ kunteksto. Ekzemple, se vi tajpas “Ni verdigis nian urbon.”, la programo ne ŝanĝas vian frazon; se vi tajpas “Nia urbo verdigis.”, la komputilo ŝanĝas ĝin al “Nia urbo verdiĝis.”.

Krome, ankaŭ estas facile aldoni al la datuma dosiero personajn kaj geografiajn nomojn kun ĉapelitaj literoj.

Verkis Solis (Liu Xiaozhe 刘晓哲) el Ĉinio

这个页面的文字是世界语

This website is in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

阅读次数 3.602 legintoj

本文评论数 7 komentoj pri “Inteligente Ĉapelu Esperantajn Literojn

  1. Amĉan

    > Nun per komputiloj estas du maniero tajpi la ĉapelitajn literojn: unu estas kombinado de literoj aŭ litero kun signo, ekzemple, c+x=ĉ, c+;=ĉ; la alia estas anstataŭigi ĉapelajn literojn per neuzitaj literoj en esperanto, ekzemple q=ĉ, x=ŝ. Ambaŭ metodoj estas facile uzeblaj, sed ankaŭ ambaŭ havas siajn malavantaĝojn. La kombinada metodo postulas du klavajn klakojn por unu litero, kaj la anstataŭa metodo postulas memori du klavarajn aranĝojn, ĉar neniu esperantisto estas unulingvulo.

    estas mensogo! iks-sistemo estas reformo kaj provo kaj kontraŭfundamenta h-sistemon «anstataŭi» (reale detrui)! kial esperantistoj volas NUN eviti h-sistemon ne konas mi ĉar angla lingvo estas h-sistema baze. jam eblas distingi ŭ-on laŭ literumado, do ne ekzistas rezono eviti h-sistemon!

    mi jam laboras verki dokumenteton «h-sistemon gardu!». ĝi priskribos kiel solvi problemon de distingado de ŭo sen reformo.

    mi ankaŭ kreis akademian vortaron kun h-sistema versio; h-sistemo nur fundamenta uzita. do kapablas fari tion.

    h-sistemo ne estas rezono tute eviti ĉapelliterojn kaj jes ekzistas nur-h-sistemuloj (nur-h-sistemismo estas Idismo). sed mi pli kolerata vidi anglojn ne respekti la fundamenton. ili puŝis iks-sistemon kontraŭ la akademia decido de 1982 [https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/alfabeto_kaj_ortografio.html] kaj eĉ malpost akademio cedis ĉe 2006. iuj ŝajnesperantistoj puŝas ĝin eĉ papere!

    tiu agado, kun la ĉina unuigo situo en Unikodo, montris realon al mi ke angloj ne estas fidindaj estri aliajn lingvojn per je komputilo

      1. Amĉan

        mi finis la dokumenton do ne plu plibonigotan. ĝi estas elŝutebla rekte ĉe https://ufile.io/i4tp2fvj kaj retŝute per torento ĉe magnet:?xt=urn:btih:34d0ec57155db38217eda2baad02eccdb054bfa4&xt=urn:btmh:122034D0EC57155DB38217EDA2BAAD02ECCDB054BFA49D329F7D76E2016A56BC5F1E&dn=h-sistemon%20da%C5%ADru%21%20%5Bfina%5D&xl=296177&_d=1719160373764 .

        do ekcitos ĝin mi kiam vidis iksemulon.

      1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

        Pardonu, ke tie ĉi bonvolu uzi nur Esperanton. En la ĉina versio de tiu ĉi retejo, vi povas uzi Esperanton aŭ la ĉinan. Aliaj lingvoj ne estas permesitaj.
        抱歉,不行。这里是中国世界语网站绿网的世界语版,你只能使用世界语。

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *