Pingveno, alia elekto

Multaj esperantistoj estas neriĉaj. Ili ne volas aĉeti novan komputilon por siaj laboroj. Fakte, malnova komputilo ankoraŭ sufiĉas por ordinaraj laboroj, kiel verki artikolojn, trakti bildojn, komunikiĝi kun alilandaj esperantistoj, kaj tiel plu, uzante komputilan sistemon Linux (Linukso).

Kiom aĝas via komputilo? Mia plej juna komputilo aĝas pli ol 3 jarojn, kaj la plej maljuna 12 jarojn, kiun mi plifortigis antaŭ jaro per aldonitaj pecoj: duobligitaj memoroj de 4GB (gigabajtoj) al 8GB, kaj aldonita SSD-disko de 128GB, kio pli potentigis la komputilon.

Danke al moderna produkta tekniko, la komputilo povas uziĝi dum multaj jaroj senprobleme.

Sed malkiel aliaj iloj, la komputilo devas funkcii kun mastruma sistemo, sen kiu ĝi estas nur maso da senvivaj metalo kaj plasto.

La plej populara mastra sistemo de persona komputilo estas Microsoft Windows (Vindozo), kiu estas la unika sistemo de plejparto de persona komputiloj.

Nun kompanio Microsoft lanĉas novan generacian version de Windows en ĉiuj kelkaj jaroj. Aperinte la nova generacio, la antaŭa perdos teknikan subtenon post kekaj jaroj. Por eviti sekuran riskon, estas pli bone, ke uzantoj ĝisdatigas la mastruma sistemon al la plej nova. Kvankam, por okupi pli grandan merkatan porcion, nun Microsoft permesas, ke uzantoj povas senpage ĝisdatigi al la nova sistemo, tamen ofte malnovaj komputiloj ne kapable uzas la novan sistemon, kiu postulas pli novan kaj fortan aparatarojn. Ekzemple, antaŭ 5 jaroj mi aĉetis tekokomputilon kun Windows 10. Kvankam mi rajtas ĝisdatiĝi senpage al Windows 11, tamen mia tekkomputilo ne povas uzi tiun novan sistemon pro tio, ke mankas en ĝi la Fidinda Platforma Modulo (Trusted Platform Module, TPM).

Ankaŭ komputiloj kun Windows 7 alfrontas la saman problemon.

Tio estas dilemo, ke komputiloj ankoraŭ vivas sane, kiun oni ne povas forĵeti, sed signifas riskon daŭre uzi ĝin kun malnova kaj ne plu subtenita sistemo.

Do oni devas elekti, ĉu aĉeti novan komputilon, aŭ ĉu daŭre uzi la malnovan kun sekura risko? Nome, ĉu oni volas sekuron sed kostan, aŭ senpagon sed riskan?

Feliĉe estas alia elekto.

Ĉu vi ŝatas pingvenon?

Pingveno, la simbolo de Linukso

Pingveno, la simbolo de Linukso

Pingveno plaĉas al multaj homoj, kaj samtempe ĝi estas simbolo de Linux (Linukso), mastruma sistemo libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla. Malkiel Windows, kiu estas kopirajta, kaj por kiu oni devas pagi, Linux estas senpaga, kaj ĉiu rajtas modifi ĝiajn fontkodojn.

Linux havas multajn distributajn versiojn, inter kiuj estas Ubuntu, Debiano, Fedora, Linux Mint, Kali Linux, Tails, Red Hat Linux, ktp. Por novuloj estas malfacile trovi la taŭgan distribuaĵon.

Kiel uzanto de Linux dum longa tempo, mi rekomendas du distrubuaĵojn: Linux Mint kaj Puppy Linux.

Por ne tre malnova komputilo, Linux Mint estas konsiderinda elekto. La plej nova versio estas Linux mint 21.2, kiu postulas 2GB da memoroj kaj 20GB da diska spaco, sed 4GB da memoroj kaj 50GB da diska spaco estas rekomendaj. Ĝia grafika uzanta interfaco (GUI) estas simila al tiu de Windows 7, pro kio uzantoj de Windows tre facile kaj rapide alkutimiĝas uzi ĝin. En la sama aparatara kondiĉo, Linux Mint funkcias pli rapide ol Windows 11.

Oni povas uzi la Linux Mint en multaj lingvoj, inter kiuj certe ne mankas la angla, ĉina, hispana, germana, rusa, araba kaj aliaj grandaj lingvoj, sed ankaŭ Esperanto, Maoria, latva kaj aliaj minoritataj lingvoj. Retejo de Linux Mint estas https://linuxmint.com/.

La komenca menuo de Linux Mint 21.2, kiu estas facile uzebela por uzantoj de Windows 7 kaj 10

La komenca menuo de Linux Mint 21.2, kiu estas facile uzebela por uzantoj de Windows 7 kaj 10

Ĝenerale mi uzas komputilon por verki artikojn, fari kalkulojn kaj grafikaĵojn, redakti bildojn, aŭskulti muzikon kaj Esperantan elsendon, spekti filmojn, retumi, adninistri retejon, komuniki alilandajn esperantistojn. En Linux mi povas fari ĉion, kion mi faras en Windows.

Multaj distribuoj de Linux kaj programoj en Linux havas Esperantan version. Do amatoroj de Esperanto povas sperti Esperantan atmosferon kun Linux.

Tekstverki en Linux Mint

Tekstverki en Linux Mint

Bildmanipuli en Linux Mint

Bildmanipuli en Linux Mint

Por komutiloj tre malnovaj, ekzemple tiuj, kiuj havas nur 2 aŭ eĉ 1 GB da ĉefmemoro(j) (RAM) , oni povas provi Puppy Linux, distribuon malgrandan kaj rapidan. Ĝia retejo estas https://puppylinux-woof-ce.github.io/.

Puppy Linux estas malgranda distrbuaĵo, kies sizo de instala dosiero estas nur 538 Megabajtoj (MB), dum tiu de Linux Mint estas 2.9 GB, kaj Windows 11 estas ĉirkaŭ 5GB. Mi instalis ĝin en VirtualBox (programo de virtuala komputilo de kompanio Oracle).

Puppy Linux postulas malmulte de la komputilo

Puppy Linux postulas malmulte de la komputilo

Por testi ĝian funkciadon en malpotenca komputilo, mi asignis al ĝi nur 1GB da ĉefmemoro, sed kiom jam sufiĉas por samtempe retumi, verki kaj trakti bildon. Puppy Linux vere estas savilo de malnovaj komputiloj.

Labori per komputilo kun ĉefmemoro de nur 1 GB

Labori per komputilo kun ĉefmemoro de nur 1 GB

En komputiloj, la fiksa disko estas pli granda ol la ĉefmemoro, sed la ĉefmemoro estas pli rapida ol la fiksa disko. Ĝenerale, oni instalas la mastruman sistemon en la fiksan diskon. Kiam laboras komputilo, ĝi sendas la necesajn programojn kaj datumjn en la ĉefmemoron, kio kostas certan tempon. Sed Puppy Linux povas instali kaj funkciigi la tutan mastruman sistemon en la ĉefmemoron, kio rapidigas la funkciadon de la komputilo.

Krom, oni povas instali la Puppy Linux en porteblan USB-poŝmemorilon, kaj en kiu oni ankaŭ povas konservi personajn datenojn. Do vi povas kunporti ĝin kiel via persona komputilo. Laborante per alies komputilo, vi ne bezonas uzi ilian sistemon kaj ne influas iliajn personajn datenojn. Fininte la laboron, oni povas foriri kun sia USB-poŝmemorilo, lasinte neniun spuron en alies komputilo.

Via mastruma sistemo kaj personaj datenoj en malgranda USB-poŝmemorilo

Via mastruma sistemo kaj personaj datenoj en malgranda USB-poŝmemorilo

Puppy Linux ne estas la plej malgranda distruaĵo de Linux. Sed konsiderante samtempe sizon kaj funkcion, ĝi estas la plej taŭga sistemo de Linux por malnova komputilo.

Aŭtoro: Liu Xiaozhe (Solis el Ĉinio)

Aperinta en Monato, februaro 2024

ligiloj:
mastruma sistemo en Esperanto
ofte uzataj programoj en Esperanto

阅读次数 42 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *