头像

Lastan fojon pri la frazo: Jen nia mondo...

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期三, 七月 24, 2019, 01:05 (59天前) @ Petro Desmet'
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期三, 七月 24, 2019, 01:30

La frazo estas komplikita frazo, frazo konstruita per kunigo de kelkaj simplaj frazoj.
Ni analizu: kiom da frazoj? Serĉu la verbojn! Tiom da frazoj kiom da verboj estas!
Verboj: estas, leviĝas, rebonigas.
rigardi, ĉar infinitivo fakte rolas substantive.

Nun serĉu por ĉiu verbo la subjekton, ĉar tio nepre devas ekzisti kaj devas esti esprimita.

Por esti: nia mondo!
Por leviĝas: la suno!
Por rebonigas: kiuj ... sed tiu "kiuj" anstataŭas (montras al) "sensangaj bataloj".


1a frazo: Jen estas nia mondo!
2a frazo: Super nia mondo la suno neniam leviĝas sen ke ĝi rigardas milojn da sensangaj bataloj.
3a frazo: La sensangaj bataloj iom denove rebonigas la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj.

Grave en la tria estas la opozicio inter sensangaj kaj sangaj bataloj!

Se vi konsideras, kiel fakte estas, ke rigardi estas verbo, tiam la dua frazo estas ankaŭ komplikita kaj konsistas el du simplaj.

2a: La suno neniam leviĝas sen io.
2b: Nome, sen ke ĝi rigardas milojn da sensangaj bataloj.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum