Konu la Ĉinan Lingvon

作者 aŭtoro | 13 Junio 2020

Ĉu la ĉina lingvo estas malfacila? Jes, certe ĝi estas malfacila por alilandanoj. Sed, ĝi ne estas tiel malfacila, kiel oni imagas. Leginte la artikolon, eble vi havos kuraĝon lerni ĝin.

Jen specimeno de la ĉina lingvo, kiu signifas: La ĉina lingvo estas la plej parolata lingvo en la mondo. Nun ĝi estas la gepatra lingvo de 1/6 de la homaro.

Nun en la mondo estas pli ol 200 landoj kaj regionoj kun 7,62 miliardoj da loĝantoj, inter kiuj estas 1,4 miliardoj da ĉinoj. Longe daŭra historio kun antikva kulturo kaj rapide evoluanta ekonomio de tiu lando en lastaj jaroj allogas atenton kaj zorgon de aliaj popoloj. Nun pli kaj pli multaj homoj volas lerni la ĉinan lingvon.

Inter la interesatoj pri la ĉina lingvo, multaj hezitas, ĉu lerni ĝin. Timigas ilin la malfacileco de tiu lingvo. Multaj opinias, ke la ĉina lingvo estas la plej malfacila por lernantoj pro ĝiaj grandega nombro de la ideografiaĵoj kaj la 4 parolaj tonoj.

Ĉu la ĉina lingvo estas malfacila? Jes, ĝi estas malfacila por alilandanoj. Sed la malfacilo estas troigita, kio for-timigas multajn eventualajn lernantojn. Ni kuraĝigu ilin per konkretaj analizoj. Leginte la prezentadojn, oni trovos, ke la ĉina lingvo ne estas tiel malfacila, kiel multaj imagas.

Pri nombro de la ĉinaj ideografiaĵoj

Vortoj de multaj lingvoj formiĝas per ĉirkaŭ 30 literoj, dum tiuj de la ĉina lingvo formiĝas per ideografiaĵoj. Kiom da ideografiaĵoj estas en la ĉina lingvo? Sume estas kelkaj dekmiloj da ideografiaĵoj. La “Plenaj Ĉinaj Ideografiaĵoj” (汉语大字典) eldonita en jaro 1990 enhavas pli ol 56000 ideografaĵojn.

Pli ol 56000 ideografaĵoj? Ĉu ŝerco aŭ vero? Kiuj kapablus memori tiom multajn ideografiaĵojn?!

Jes, tio estas ne ŝerco, sed vero. Sed tiu vero ne estas la tuto. La fakto estas, ke neniu ĉino konas la tutajn ĉinajn ideografiaĵojn. Plejparto el la 56000 ideografiaĵoj jam estas forlasitaj. Aktuale la ofte uzitaj ideografiaĵoj estas nur malpli ol 3000.

Laŭ enketo, lerninte 1000 ideografiaĵojn, oni povas koni 91.92% de la ideografiaĵoj en ĵurnaloj aŭ gazetoj, simile, 1500 por 96.48%, 2000 por 98.39%, 2500 por 99,24%.

Ideografiaĵoj kaj strekoj

Certe, ankaŭ 2000 ideografiaĵoj estas malfacilaj por alilandaj lernantoj. Sed por lerni tiujn ideografiaĵojn, oni ne bezonas mekanike lerni 2000 diversajn formojn.

Ĉinaj ideografiaĵoj formiĝas per kombinoj de strekoj.

Ĉar unue, ĉiu ideografiaĵo formiĝas per kombinoj de fiksitaj kaj limigitaj strekoj. Ĉinaj ideografigaĵoj havas 8 bazajn strekojn. Ekzemple, 中 (centra) formiĝas per 4 strekoj, 国(lando) formiĝas per 8 strekoj.

En la moderna ĉina lingvo, la plej simplaj ideografiaĵoj havas nur unu streko, ekzemple 一 (unu), 乙 (dua). Kiom da strekoj havas la plej komplika? 36 strekoj: 齉 (nazoŝtopiĝo). Ĉu vi refoje estas for-timigita? Trankviliĝu! Aktuale ĉinaj ideografiaĵoj averaĝe havas ĉirkaŭ 8 strekojn. Ekzemple, 世界语 (Esperanto) respektive havas 5, 9, 9 strekojn, 春夏秋冬 (printempo, somero, aŭtuno kaj vintro) respektive havas 9, 10, 9 kaj 5 strekojn.

homoj formas amason, arbaro konsistas el arboj, suno kaj luno alportas lumon.

Due, multaj ideografaĵoj kombiniĝas per aliaj ideografiajoj aŭ strukturaj partoj. Ekzemple, 众 (amaso) formiĝas per 3 人 (homo), 林 (arbaro) formiĝas per du 木 (arbo, ligno), 明 (lumo) formiĝas per 日 (suno) kaj 月 (luno). Krome, multaj ideografiaĵoj havas la samajn strukturajn partojn. Ekzempke, en subaj ideografiaĵoj, 读 (legi) , 话 (vorto) , 说 (paroli) , 议 (diskuti) , ĉiuj ideografiaĵoj kunportas la strukturan parton 讠, kiu signifas paroli aŭ vorton. Alia ekzemplo: 饱 (sata) , 饮 (trinki) , 饭 (manĝo), 饼 (ĉina patkuko), ĉiuj kunportas la strukturan parton 饣, kiu signifas manĝi aŭ trinki.

En la ĉina lingvo estas 53 tiaj strukturaj partoj, per kiu oni formas multajn ideografiaĵojn.

Do oni povas imagi, ke skribi ĉinajn ideografiaĵojn similas al ludi ligno-kubetojn, kio faciligas la lernadon de la ĉinaj ideografiaĵoj.

Skribi ĉinajn ideografiaĵojn similas al ludi ligno-kubetojn

Ideografiaĵoj kaj Vortoj

En Eŭropaj lingvoj, vortoj formiĝas per literoj. En la ĉina lingvo, vortoj formiĝas per ideografiaĵoj, ekzemple 新闻(novaĵo), 科学(scienco), 计算机(komputilo), 联合国 (Unuiĝintaj Nacioj). Certe, lerninte ideografiaĵojn, oni devas lerni ankaŭ signifon de vortoj. Sed lernantoj de la ĉina lingvo povas kompreni vortojn per signifoj de la ideografiaĵoj en vortoj. Ekzemple, 飞机(aeroplano)=飞 (flugi) +机 (maŝino), 计算机(komputilo)=计算(komputi) +机(maŝino), 电视(televido)=电(elektro) + 视(vidi), 电话(telefono) = 电(elektro) + 话(paroli). Do, lerninte signifojn de ideografiaĵoj en iu vorto, oni povas provi analize dividi vortan signifon. Se vi ne povas ĝuste dividi, almenaŭ tio helpas vin kompreni kaj memori la vortojn.

Prononcoj kaj tonoj
La Ĉina lingvo estas tona lingvo, nome krome la prononco, oni devas lerni tonon de ideografiaĵo apud la sono. Ekzemple, 妈 (patrino), 麻 (lino), 马 (ĉevalo), 骂 (insulti), ĉiuj prononcoj de tiuj 4 ideografiaĵoj estas ma, sed kun 4 diferencaj tonoj: mā, má, mǎ, mà. Eble ankaŭ tio timigas vin. Sed ne gravas, ĉar kiam ĉinoj parolas, oni esprimas ne per unu ideografiaĵo, sed per vortoj, kiuj konsistas el kelkaj ideografiaĵoj. Kiam vi parolas ĉine, oni povas facile kompreni vin kun la kunteksto, eĉ se vi tute ignoras la tonojn.

Dialektoj kaj lingvoj de ĉinaj nacimalplimultoj

La oficiala lingvo de Ĉinio estas Putonghua (普通话, Komuna Lingvo), nome la norma ĉina lingvo. Sed Ĉinio estas tro granda kun tro multaj homoj kun multaj nacioj (La praktiko de Ĉinio kaj kelkaj aliaj landoj pruvas, ke dividi homojn en diversajn naciojn en la ŝtato estas malprudentega! ). Sub la Putonghua, estas ankaŭ 8 grandaj dialektoj kun multaj sub-dialektoj parolataj de la han-nacio, la ĉefa nacio de Ĉinio. Krome estas ankaŭ lingvoj de naci-malplimultoj en Ĉinio. Do la sumo de diversaj lingvoj en Ĉinio estas almenaŭ pli ol 100.

Sed la alilandaj lernantoj ne zorgu pri tiu situacio.

Ĉar unue multaj lingvoj malaperas, kio estas la ne-evitebla tendenco en socia disvolviĝo. Restas pli kaj pli malmultaj lingvoj en Ĉinio kiel en alia parto de la mondo. Certe iuj bedaŭras tion. Sed la pli-malmultiĝado de lingvoj favoras al komunikiĝado inter homoj en ŝtatoj aŭ regionoj, kio akcelas la socian disvolviĝon.

Due, en jaro 1956, ĉina registraro ek-popularigis Putonghua, la komunan lingvon por ĉinoj. Laŭ enketo, ĉirkakaŭ 80% de ĉinoj povas paroli la Komunan lingvon. En lernejoj kaj universitatoj, lecionoj estas instruitaj en la Komuna lingvo, tial ĉiuj kleruloj povas paroli la Komunan Lingvon. Do por komunikiĝi kun plejparto de ĉinoj, sufiĉas lerni kaj paroli nur unu lingvon, nome la Komunan lingvon.

Efika komunika sistemo

Ideografiaĵoj estas legeble pli rapide ol literoj.

La ĉina ideografiaĵo estas efika komunika sistemo. Kvankam oni bezonas relative longan tempon por lerni ideografiaĵojn, tamen oni povas rapide legi ilin. Tio estas facile komprenebla: rigardi bildon estas pli rekte kaj pli rapide ol legi tekston. Legante idegrafiaĵojn ne-literumante, oni povas tre rapide kompreni la tekston. Ekzemple, legante gazeton, mi povas scii la tekstan skizon de paĝo en la ĉina lingvo en kelkaj sekundoj, dume mi bezonas kelkajn minutojn por esperanta teksto.

La ĉinaj ideografiaĵoj estas uzitaj ankaŭ en Japanio apud japanaj literoj (仮名 kanaoj). Kiam japanoj veturas rapide sur ŝoseo, ili povas facile legi la atentigajn vortojn en la ĉinaj lingvoj, sed la vortoj en japanaj literoj estas malfacile komprenitaj en la sama rapido.

Ĉinoj estas toleremaj

Ĉinoj estas gastemaj kaj toleremaj, speciale al eksterlandanoj. Kiam eksterlandanoj parolas la ĉinan lingvon, eĉ se la parolo estas tre nebona, tre malflua, tre balbuta, ĉinoj ankoraŭ admiras la parolantojn. Tio ne estas ĝentileco aŭ hipokriteco, sed sincero, sincera admiro al la parolo en la ĉina lingvo. Ĉinoj ĉiam ĝojas, kiam alilandanoj parolas ĉine. Do forĵetinte vian timecon, diligente lernu kaj kuraĝe parolu la ĉinan lingvon!

P.S.

  1. En la rubriko “Kurso de la Ĉina lingvo” de retejo Verda Reto, oni povas lerni ofte uzitajn ĉinajn frazojn, voĉ-legitajn de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo. Kaj vi povas ankaŭ skani la kodo-bildon por viziti la kursan paĝon.
  2. Aktuale preskaŭ ĉiuj komputiloj kaj poŝtelefonoj povas aperigi la ĉinajn ideografiaĵojn. Se la via ne povas tion fari, vi povas elŝuti senpage kaj instali litertipojn de la ĉina lingvo, kiun liveras Google.

Aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe 刘晓哲) el Ĉinio

Artikolo de Solis (Liu Xiaozhe 刘晓哲), el Monato (www.monato.be).

https://www.esperanto.be/fel/publika/012749p.php

阅读次数 3.044 legintoj

本文评论数 1 komento pri “Konu la Ĉinan Lingvon

  1. Sennoma

    Persone, la plej alloga afero pri la ĉina, analiza lingvo, estas, ke ĝi ne havas seksojn, nombrojn, kazojn, tempojn aŭ modojn, ĉu ne?
    Ĉu vi povus enkonduki ĉi tiujn?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *