Problemo Solvebla, Sed Ali-maniere

作者 aŭtoro | 22 Oktobro 2021

Tre estimata Renato Corsetti el Italio petis, ke mi verku komparan tabelon por trans-skribi literojn inter la ĉina lingvo kaj Esperanto.

Afero farinda.

Se mi estus italo, eble ankaŭ mia nomo estus Corsetti. Pri tio ne estus problemo en internaciaj kontaktoj. En leteroj aŭ artikoloj, oni facile skribus mian nomon, kaj interparolante, aliaj eble prononcus mian nomon tiel, kiel Korseti en Esperanto, kiu certe estas ne malproksima al la prononco en la itala lingvo.

Sed, sed mi estas ĉino, homo en la orienta lando, kiu parolas ĉine kaj skribas per signoj.

Eŭropaj lingvoj havas nur ĉirkaŭ 30 literojn, kiuj formas ĉiujn vortojn de lingvoj. La ĉina lingvo uzas ne literojn, sed ĉinajn signojn (ideogramo). Kvanto de ofte uzataj signoj estas 2500 ĝis 3500. Estas nefacile enkapigi 3000 diversajn signojn. Por helpi ĉinojn lerni la tiujn signojn, oni ellaboris helpan sistemon de ĉina skriba lingvo, kiu konsistas el 26 latinaj literoj. Nomo de tiu sistemo en la ĉina lingvo estas 汉语拼音, kaj nomo en la sistemo mem estas hànyǔ pīnyīn, kies signifo estas “ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj”. Ofte oni simple diras ĝin pīnyīn, kaj ĝi en Esperanto estas pinjino.

Ĉinaj signoj kun ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj

Ĉinaj signoj kun ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj

Mia nomo en la ĉina lingvo estas 刘晓哲, certe plejparto de alilandanoj ne povas legi ĝin, nek skribi ĝin. Por faciligi la aferon, mi skribas mian nomon en pinjino: Liú Xiǎozhé. Ĉar 4 tonajn simbolojn oni malfacile tajpas, ĝenerale mi skribas mian nomon kiel Liu Xiaozhe. Do alilandanoj facile tajpas mian nomon en pinjino per sia klavaro.

Ĉiuj alilandanoj povas facile tajpi mian nomon en literoj. Ŝajnas, ke estas neniu problemo.

Sed, sed iuj alilandanoj volas scii, kiel oni prononcas mian nomon en ĉina lingvo. Por aliandanoj, silaboj de mia nomo en pinjino, liu, xiao kaj zhe, ĉiuj estas strangaj kombinoj de literoj. Por faciligi alilandanojn elparoli mian nomon, mi devas trans-skribi laŭ prononco mian nomon per literoj de aliaj lingvoj. Tio bezonas ellabori trans-skriban sistemon.

Tial mi diris, ke afero petita de sinjoro Renato Corsetti estas grava. Tiu problemo ne estas tre grava por parolantoj de lingvoj uzantaj latinajn literojn, sed estas grava por parolantoj de lingvoj kun ne-latinaj literoj, kaj speciale grava por ĉinoj, uzantoj de skribata lingvo kun signoj.

Do, ni eklaboru!

Sed, sed ni tuj trovas, ke la tasko estas malfacila.

Ĉar, ĉar ĉina lingvo estas tre diferenca lingvo de Eŭropaj lingvoj. Sonoj de la ĉina lingvo kaj eŭropaj lingvoj estas malsamaj. Multaj sonoj ne ekzistas reciproke en la alia lingvo. Multajn ekvivalentajn sonojn de ĉina lingvo, oni ne povas trovi en aliaj lingvoj.

En Ĉinio estas 1,4 miliardojn da homoj, inter kiuj certe estas tiuj kun nomoj 李丽, 陆兰, 孙帆, 范琳. Ni danku iliajn gepatrojn! Ĉar ni povas rekte skribi iliajn nomojn almenaŭ en Esperantaj literoj: Li Li, Lu Lan, Sun Fan, Fan Lin.

王 (Wang) estas la unua granda familia nomo en Ĉinio kaj la mondo. Do certe estas ĉinoj, kies nomo estas 王志强 (Wang Zhiqiang). Ĵus mi serĉis en reto, la rezulto estas, ke kvanto de homoj kun tiu nomo estas sume 75143 en Ĉinio. Parenteze, tiu ankaŭ estas nomo de mia kolego.

Tiu nomo havas 3 ĉin-lingvajn silabojn, el kiuj neniuj ekzistas en Esperanto, nome oni ne povas, korekte kaj precize, trans-skribi iliajn nomojn per esperantaj literoj, kaj eĉ ne povas en proksimaj sonoj. Certe, oni povas trans-skribi la nomon de sinjoro Wang Zhiqiang nur proksime laŭ plej eble kiel Vang Ĝicjang, sed la sonoj jam estas tre malproksimaj al la originalaj ĉinaj sonoj, ke eĉ lia edzino ne scias, ke temas sian edzon.

刘 (Liu ), estas la kvar granda familia nomo en Ĉinio, ankaŭ la kvara granda en la mondo, do tre ofte uzataj. Ĝia prononco en Internacia Fonetika Alfabeto estas /ljoʊ/. Sed ne ekzistas tiu sono en Esperanto. Ankaŭ mia persona nomo 晓哲 (Xiaozhe), ne povas trovi la ekvivalentajn sonojn en Esperanto. Do por precipe indiki sonojn de mia nomo, oni devas uzi la sistemon Internacia Fonetika Alfabeto: /ljoʊ ɕjɑʊ tʂɤ/.

Krom ĉina lingvo mem, la Internacia Fonetika Alfabeto estas la unika skriba sistemo, kiu kapablas precize indiki sonojn de ĉinaj nomoj.

Sed, plejpato de homoj en la mondo ne scipovas legi literojn de la Internacia Fonetika Alfabeto.

Ĉu Esperanto ne povas perfekte solvi problemo trans-skribi ĉinajn nomojn?

Jes, Esperanto ne povas solvi tiun problemon. Ankaŭ aliaj lingvoj ne povas solvi ĝin, ĉar neniu du lingvoj havas la saman son-aron.

Demandu refoje: Vere ne solvebla?

Jes, problemo prezenti ĉiujn ĉinlingvajn sonojn per literoj de aliaj lingvoj estas ne solvebla. Sed, sed la deziro prezenti ĉiujn ĉinlingvajn sonojn, estas plenumebla, per alia maniero.

Dum korespondado, kaj en artikoloj, prononcoj de nomoj fakte ne estas tre gravaj. Oni ja povas memori personan nomom, nesciante ĝian prononcon. Dum la renkontiĝo, oni povas mem rekte elparoli sian nomon.

Kiel ĉina esperantistoj, mi komunikiĝas kun alilandaj samideanoj dum pli ol 30 jaroj. Kiam mi skribas, mi uzas rekte la pinjinon sen tonaj simboloj. Sed, kiam nomon de homo aŭ loko mi unuafoje temas, mi aldonas proksimajn sonojn en Esperanto, ekzemple:

Mi nomiĝas Liu Xiaozhe (Lju Ŝjaŭĝe). Mi loĝas en Xinjiang (Ŝinĝian). Xinjiang estas en la nordokcidento de Ĉinio.

Sed tiuj prononcoj estas nur proksimaj, kaj ne precizaj. Estas feliĉe, ke en epoko de komputilo kaj reto, oni povas facile indiki la precizajn prononcojn, ne per skriba lingvo, sed rekte per sono.

Voĉa interparolado kun komputilo aŭ poŝtelefono per reto jam estas tre malmultekosta. En tiu okazo oni povas rekte elparoli sian nomon en sia nacia lingvo. Skribante retan leteron, oni povas malrapide kaj klare legi sian nomon en sia nacia lingvo, kaj sendi la sonon kun letero al homo en alia angulo de nia terglobo.

Post kelkaj jaroj, post kiam la artefarita inteligenteco progresos sufiĉe, elektronikaj ekipaĵoj aŭtomate ĝuste elparolos nomojn kiel Peng Zhengming (ĉina), Katarzyna Blaszczyk (pola), Erzsébet Szilágyi (hungara), ktp.

Antaŭe oni ne devis ne klopode priskribi sonon per skriba lingvo, kio ne ofte atingis la celon. Nun oni povas rekte indiki la sonojn per voĉo, do forlasu la vanan klopodon indiki sonojn per skriba lingvo.

Estimata sinjoro Corsetti, pardonu min, ke oni ne povas plenumi vian taskon trans-skribi precize ĉinlingvajn nomajn sonojn per Esperantaj leteroj. Sed en epoko de komputilo kaj interreto, ni povas solvi la problemon per aktuala moderna tekniko.

Dankon pro via legado! Finfine mi donacu al vi Paskan ovon. Skanu la du-dimensiajn kodon subajn per via poŝtelefono, kaj vi tuj aŭdos la precizan prononcon de mia nomo Liu Xiaozhe en la ĉina lingvo.

阅读次数 1.063 legintoj

本文评论数 1 komento pri “Problemo Solvebla, Sed Ali-maniere

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *