Kiom da parolantoj de Esperanto en Ĉinio?

作者 aŭtoro | 18 Julio 2017

En la artikolo “Esperanto en Ĉinio” , mi skribis, ke nun en Ĉinio, laŭ mia takso estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, el kie venis tiu nombro.

Mankas al esperantujo firmaj organizoj, kiuj povas ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi paroli” iun lingvon. Sed taksi numerojn de esperantaj parolantoj en Ĉinio ne estas tiel malfacile kiel oni imagas.

Antaŭ ĉio bonvole atentu, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.

En Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperantoj, kion mi povas konstati per mia renkontiĝo kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia vojaĝo en diversaj provincoj. En iuj urboj, kvankam la mezuro de la Esperanta movado estas granda, tamen plejparto de la partoprenantoj estas nur subtenantoj de la ideo de Esperanto, sed ne parolantoj de tiu lingvo. En fotoj raportantaj Esperantan movadon en Ĉinio, oni povas vidi multajn partoprenantojn, kiuj plejparte fakte ne scipovas paroli Esperante. Iuj prezidantoj de Esperantaj asocioj scipovas paroli nur vorton Saluton en Esperanto. Nia asocia estro, kiu fervore laboras por Esperantaj laboroj, skribis “jis laivedo” (Ĝis revido) por adiaŭi nin en la reto. Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko ankaŭ povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konita de aliaj parolantoj.

Por ricevi la rilative precizan numeron, mi afiŝis en la Ĉina Esperanta Forumo, petante helpon de parolantoj de Esperanto el aliaj provincoj de Ĉinio. Mi petis, ke oni prezenti al mi jenajn numerojn: Kiom da loĝantoj estas en viaj urbo kaj provincoj? Kiom da parolantoj de Esperanto estas en viaj urbo kaj provinco?

foto de Liu Xiaozhe1. Unue mi mem respondas pri la numeroj de niaj urbo kaj provinvo: En nia urbo Urumqi (la ĉefurbo de la provinco) estas 3,5 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 3 parolantoj de Esperantoj. En nia regiono (provinco) Xinjiang estas 23 milionoj da loĝantoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 5 parolantoj de Esperanto.

foto de Zhao Wenqi2. Sinjoro Venki (Zhao Wenqi) infromis min, ke en urbo Guangzhou (la ĉefurbo de la provinco) estas 14 milionoj da homoj, el kiuj li konas 10 parolantojn. En provinco Guangdong loĝas ĉirkaŭ 100 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 20 parolantoj.

foto de Wang Tianyi3. Sinjoro Chielismo (Wang Tianyi) diris, ke en urbo Xi’an (la ĉefurbo de la provinco) estas 8,2 miliono da loĝantoj, el kiuj estas 5 parolantoj. En provinco Shaanxi estas 37 milionoj da loĝantoj, el kiu estas 10 parolantoj.

foto de Zhou Qi4. Sinjoro Zhou Qi diris, ke en urbo Chengdu (la ĉefurbo de la provinco) estas ĉirkaŭ 14,3 milionoj da loĝantoj, en provinco Sichuan estas 82 milionoj da loĝantoj. La 20 parolantoj en la provinco tute estas en urbo Chengdu.

foto de Cao Baozhu

5. Sinjoro Kolono (Cao Baozhu) informis min, ke en urbo Tianjin (administata rekte de la ŝtato, kun la sama administra rango kun provinco ) estas 13 milionoj da loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 25 povas paroli esperanton. Tamen mi iom dubas pri tiu numero. Komence li fanfaronis, ke en Tianjin estas 100 parolantoj, kaj poste li konfesis sian troigon. Sed mi suspektas, ke lia lasta numero ankoraŭ estas troigita.

6. En urbego, kies loĝantaro superas 6 milionoj, la demandito rifuzis respondi la demandon, eble pro honto pri la numero, nur murmurante, ke tia enketo estas sensignifa. Kaj dum mia enketo, ankaŭ aliaj kelkaj subtenantoj de Esperanto esprimis la similan opinion.

Ĝenerale la ĉefurbo ekonimie kaj kulture estas pli progresintaj ol aliaj partoj de la provinco. Analizante la superajn nombrojn, kunligante mian sperton, mi taksis, ke en la provinca ĉefurbo estas ĉirkaŭ 1 parolanto el miliono da homoj, kaj en tuta provinco, estas ĉirkaŭ 1 parolanto el 5 ĝis 3 miloionoj da homoj.

Ĉar la numeroj de la provinco jam inkluzivas tiun de la provinca ĉefurbo, tial mi kalkulas nur laŭ la numeroj de la provinco. Aktuale en Ĉinio estas 34 provincoj aŭ samrangaj administraj regionoj kun 1406 milionoj da loĝantoj. Do laŭ la proporcio de Esperantaj parolantoj en provinco, la numero en la tuta Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 homoj. Eble iuj opinias, ke la statistikantoj forgesis kelkajn parolantoj. Do ni duobligu la numerojn, kaj la rezulto estas 600 homoj. Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero damaĝas ilian senton, ni triobligu la numerojn, kies rezulto sed ankoraŭ malsuperas la numeron 1000!

Mi diskutis tiun temon kun esperanta veterano. Lia respondo estas pli malesperiga: Estas malpli ol 100 ĉinoj, kiuj bone parolas Esperanton! Mi pensas, ke eble li juĝas ĉinajn parolantojn laŭ sia lingva perfekteco.

Estas imageble, ke multaj Esperantaj subtenantoj abomenas min pro tiu malesperiga numero. Do kial mi faras tion ?

Mi ne estas malamiko de Esperanto. Mi eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj, kiam mi estis en 16-jara. Mi ne povas diri, kiam mi esperantistiĝis, ĉar ĝis nun mi ne kuraĝas diri, ke mi jam vere posedas tiun lingvon!

Mi enketas la numeron de ĉinaj Esperantaj parolantoj kun antaŭvidebla mizera rezulto, ne por sonorigi la funebran sonorilon por Esperanto. Mi volas sonorile vekas samideanojn!

Troa mem-digniĝo kaj fanfaronado estas la komunaj karakterizoj de malfortaj sociaj grupoj. Milionoj da parolantoj de Esperanto en la mondo estas malvera numero. Sed ni mem devas sobre koni nian veran situacio. Ni ne estu trompita de la fumbumbo pafita de ni mem.

Agnoski la problemon estas bazo solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacila. Sed problemo estas nesolveble se oni ne agnoski aŭ eĉ kaŝi la problemon.

Ĉinoj okupas ĉirkaŭ 19% de la monda loĝantaro. Esperanta movado en Ĉinio certe estas grava parto de tiu en la mondo. Internacia Esperanta movado sen Ĉinio estas nekompleta kaj kripla.

Kvankam la kvanto ne decidos ĉion, sed ĝi estas grava bazo de disvolviĝado de la movado.

En Ĉinio, ne estas tiom da parolantoj, kiom oni propagandas, kiom la subtenantoj ne volas agnoski, kaj kiom estas ignor-eblaj kompare kun la numero de ĉinaj loĝantoj.

Kio estas la kaŭzo de tia situacio? Kie estas la eliro? Ĉu restas espero je la Esperanta movado en tiu grandega lando?

Aŭtoro: Solis el Ĉinio

tiu ĉi artikolo en retejo liberafolio.org

这个页面的文字是世界语
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

阅读次数 5.061 legintoj

本文评论数 7 komentoj pri “Kiom da parolantoj de Esperanto en Ĉinio?

  1. Fabián

    En mia persona sperto en divastigado de Esperanto, mi opinias ke oni devas esti ĉiam pozitiva kaj optimisma. Kompreneble ni ne vekiĝos morgaŭ kaj ĉiuj homoj kapablos paroli Esperanton, sed oni ne devas daŭrigi blinde. Necese estas pripensi bone kian strategion uzi. Ĉiu lando estas malsama, kaj ni devas fariĝi demandojn. Kial homoj volas lerni lingvojn? Kia profito oni havas se oni lernas Esperanton? Kio havas Esperanto plibona ol aliaj lingvoj? ktp

    Oni ne povas uzi la samajn argumentojn kiuj estis uzitaj de Zamenhof antaŭ pli ol cent jaroj. La situacio multe ĉanĝis. Hodiaŭ almenaŭ en Eŭropo la vera oportumo de Esperanto ne estas kiel “Cela lingvo” en la lernado, sed kiel “pontolingvo” por la lernado de aliaj fremdaj lingvoj, ĉar lerni Esperanton multe faciligas tiun taskon.

    Ankaŭ havi oficialan diplomon kiel la KER-diplomojn plene agnoskitajn en universitatoj kaj publikaj administracioj multe helpus la lernadvolo de la homoj kaj la intereso pri Esperanto, ĉar estas multe pli facila atingi bonan nivelon kaj diplomon en Esperanto ol en ia alia lingvo. Do tiu estas bona strategio.

    Mi ne konas la situacio en la laborsistemo de Ĉinio, kaj la publika sektoro, sed ekzemple se por labori kiel instruisto aŭ en ia publika posteno oni valoras iamaniere per punktoj la kono de ia dua lingvo. Estas multe pli facila la Esperanton ol la germana. Do multaj homoj povus interesiĝi pri la lernado de Esperanto nur ĉar ĝi estas pli facila ol lerni la germanan por atingi tiun profiton.

  2. johano

    Bona artikolo. Ve ne hontas montri la veran situacion en Ĉinio. Mi devas diri, ke mi atendis ege pli grandan nombron de E-parolantoj. Eble subkoncsie mi rigardis al la grandeco de la lando kaj la fakto, ke ekzistas eĉ esperanta televido en Ĉinio. Gravas, ke ni konfrontas nin per la efektivajn nombrojn por ke ni komprenu la tutan situacion. Mi pensas, ke tiu iom malĝoja situacio por Esperanto ŝuldas al la nuna universala lingvo angla. Estas fakto ke ĝi lingve dominas kaj ĝis ebla ŝanĝo de tutmonda politika situacio la angla restas la komunuma lingvo. Nur komparu la situacion en Irlando. Eĉ kiam la irlandanoj post jarcentoj de angla supremado liberigis sin kaj havis la eblon paroli sian propran lingvon, nuntage plejparte la angla estas uzata!
    Sed ja ekzistas kialo, kial ni lernu kaj okupiĝas pri Esperanto.

  3. Masaja

    Saluton, s-ro Solis!
    Mi menciis tiun artikoleton en nia blogo. Via skribmaniero sube ŝajnas iom bedaŭra kaj negativa, tamen mi persone suprizis min pozitive, ke Eon oni parolas eĉ en Ŝinĝango.

    Dankon antaŭe

  4. Petro Desmet'

    Esperanto kaj/en Ĉinujo

    Kara filizofo, kara Solis, kara S-ro Liu Xiaozhe,
    Mi sentas en via teksto vian bedaŭron, vian zorgon, vian malfeliĉon… kaj mi klopodos nun, post kvarfoja relegado de via teksto, iom babili kun vi.
    .
    Ĉu via esplorado estas fidinda?
    Mi supozas ke … jes, ĉar vi toleras larĝajn limojn, multiplikon per pli-malpli hazardaj faktoroj. Frapis min, ke vi skribas pri lokoj kie Esperantomovado oficiale estas multnombromembra, sed… kie… neniu (preskaŭ) estas parolkapabla. Fakte vi ne scias ĉu vere, ĉar ekzistas homoj, kiuj estas tro timemaj… precipe se estas la unua fojo ke oni invitas ilin publike paroli! Pri tiuj vi ne scias! Ankaŭ ĉe ni ekzistas grupoj kie oni estas multe tro “ĝentila” por la komencantoj, kaj pro tio preferas precipe paroli nacilingve. Granda eraro, ĉar tiel oni ja bredas eternajn komencantojn.
    .
    Ĉu ĝi estas esperdona?
    Al tiu demando vi ne donis respondon. Cetere… ŝajnas al mi ke vi ne havas komparmaterialon, ŝajnas al mi ke neniu scias ĉu en la pasintaj jardekoj la afero pliboniĝis, aŭ, kontraŭe malboniĝis. Kaj ankaŭ ne forgesu ke, laŭ la Bulonja deklaracio, aparteno al grupo ne estas deviga por Esperantisto!
    .
    Kial oni lernu? Kial oni ne lernu?
    1. Kiom da najbaroj, najbaraj popoloj, estas cirkaŭ mi, kiujn mi ne komprenas, kaj kiujn mi deziras kompreni? Jen, unu el la grandaj demandoj por Eŭropanoj kaj Usonanoj eĉ… ĉar ili plej ofte estas ĉirkaŭataj de popoloj kun alia lingvo. Sed, pragmata Ĉino (pragmata: rigardanta la faktojn nur el la vidpunkto de ilia praktika valoro) havas ĉirkaŭ si, en distanco de multaj centoj da kilometroj, nur Ĉinparolantoj! Eĉ se ili parolas alian ĉinan parollingvon oni povas skribe komuniki! Kaj eĉ tiuj kiuj ne parolas Pekine… lernis Pekinan dum instruado!
    .
    2. Mi ŝatas vojaĝi eksterlanden, kaj konatiĝi kun belaj fremdaj urboj kaj la konstruaĵoj en ili. Nepre vera por Eŭropano, sed… kiel Ĉino oni pensos: por la kostoj de eksterlanda vojaĝo mi povas fari centon da enlandaj vojaĝoj, kaj tuta vivo ne sufiĉas por konatiĝi kun ĉiuj Ĉinaj interesaj urboj! kaj tie ĉiu komprenas Ĉine! tie mi ne bezonas Esperanton!
    .
    3. Mi deziras viziti arbarojn, naturrezervejojn, montarojn, lagojn kaj la maron. Jes, ekzistas multe da Eŭropaj landoj en kiuj mankas unu aŭ alia de tiuj vidindaĵoj…. sed, Ĉinujo ja disponas pri ĉiuj tiuj aferoj…. kaj denove, tuta vivo ne sufiĉas por viziti eĉ nur duonon de ili. Kaj por vidi la Ĉinan muron…. Ĉino ne devas forlasi sian landon!
    .
    4. Mi deziras ekzotikecon! Mi volas forfuĝi el miaj ĉiutagaĵoj… Ĉino ne devas veturi eksterlanden por viziti ekzotikaĵojn! Ili abundas, kaj plejparte la ekzotikuloj konas Pekinan, kaj scipovas skribi kaj tiel komuniki. Nu, verdire mi ne konas la situacion, mi ne scias kiel oni sentas sin, ĉu vere oni estas Ĉino inter Ĉinoj!
    .
    5. Mi volas interŝanĝi vidpunktojn, mi volas diskuti, mi volas akiri sciencajn donitaĵojn. Jes, ankaŭ por Ĉino tio povas esti serioza deziro, kiu povas necesigi kontakton kun eksterĉinanoj… sed kiom da homoj interesiĝas pri tio, kiom da homoj bezonas tion? Plej ofte homoj trovas eĉ la studentan tempon ia puno; multaj homoj ne ŝatis esti en lernejo!
    .
    Ĉu mi malkonsilas lernadon?
    Ne, nepre ne! Sed mi volas diri: bezono kaj neceso devos kreiĝi, kaj mi pensas ke ni estas survoje al tio! La ekonomia kaj politika situacio en Ĉinujo ŝajnas bone evolui, kaj ŝajnas promesi pliboniĝadon en la estonto. Tio kreos avantaĝojn ankaŭ por nia lingvo kaj movado. Ankaŭ en nia lando de tempo al tempo alvenas nun grupoj de Ĉinaj turistoj. Antaŭ deko da jaroj tio tute ne estis pensebla. – Plie, la evoluo de teĥniko, precipe en la kampo de komputiloj kaj aliaj elektronikaj komunikiloj pli kaj pli montros la nesufiĉon de nura propra lingvo por enmondiĝi. Eble la ĉinaj grupoj iom post iom komprenos ke ili nepre devas instigi, kaj helpi, la membrojn vere spertiĝi en la lingvo. Tion ni devas esperi antaŭ ĉio! Kaj estus bona afero por la ĉina movado se oni finfine komprenos ke ne necesas ke io estu malfacila por esti valora! Reiru al la simpleco de la Fundamento, kaj al la simpleco de la elementaj lernolibroj anstataŭ konstrui adoraltarojn por pseŭdosciencaj libroj.

    Mia persona situacio.

    Ĝis antaŭ kelkaj monatoj mi havis kontakton kun nur unu Ĉino, sed nun kun minimume dek. Mia kono de la Ĉina lingvo eĉ, bedaŭrinde nur skribe, denove vekiĝis. Neceso kaj Bezono!!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *