Kurso de la Ĉina lingvo

Sube estas frazoj, kiuj estas eble utilaj al vi dum via vojaĝo en Ĉinio. Post la ĉinaj ideografiaĵoj estas ĉina fonetiko. La sonoj de la ĉina lingvo estas sub la frazoj.

  1. Saluton!
    你好! Nǐ  hǎo!
  2. Bonvenon!
    欢迎!Huān yíng!
  3. Dankon!
    谢谢! Xiè xiè!
  4. Pardonon!
    对不起!Duì bù qǐ!
  5. Ne gravas.
    没关系。Méi guān xì.
  6. Ĝis revido!
    再见! Zài jiàn!
  7. Parolu malrapide!
    说慢点儿!Shuō màn diǎn er!
  8. Mi ne parolas la ĉinan lingvon.
    我不会说汉语。Wǒ bù huì shuō hàn yǔ。
  9. Mi parolas la anglan lingvon kaj Esperanton.
    我说英语和世界语。Wǒ shuō yīng yǔ hé shì jiè yǔ.
  10. Kio estas via nomo?
    你叫什么名字? Nǐ jiào shén me míng zì?
  11. Mia nomo estas Pierre.
    我叫皮埃尔。Wǒ jiào pí āi ěr。
  12. Mi estas franco.
    我是法国人。 Wǒ shì fà guó rén。
  13. Mia nomo estas Smith.
    我叫史密斯。 Wǒ jiào shǐ mì sī。
  14. Mi estas usonano.
    我是美国人。Wǒ shì měi guó rén.
  15. Mi estas japano.
    我是日本人。Wǒ shì rì běn rén。
  16. Mi estas koreo.
    我是韩国人。Wǒ shì hán guó rén。
  17. Mi estas germano.
    我是德国人。Wǒ shì dé guó rén。
  18. Mi estas ruso.
    我是俄罗斯人。 Wǒ shì é luó sī rén。
  19. Mi iros al flughaveno.
    我去飞机场。Wǒ qù fēi jī chǎng。
  20. Mi iros al trajna stacidomo.
    我去火车站。Wǒ qù huǒ chē zhàn。
  21. Kie estas la biletejo?
    在哪买票? Zài nǎ mǎi piào?
  22. Mi iros al Beijing.
    我去北京。Wǒ qù běi jīng。
  23. Mi iros al New York.
    我去纽约。Wǒ qù niǔ yuē。
  24. Mi iros al Paris.
    我去巴黎。Wǒ qù bā lí。
  25. (Mi volas aĉeti) unu bileton.
    买一张票。Mǎi yī zhāng piào。
  26. (Mi volas aĉeti) du biletojn.
    买两张票。Mǎi liǎng zhāng piào。
  27. Kie estas necesejo?
    哪有厕所? Nǎ yǒu cè suǒ?
  28. Kie estas vendejo?
    哪有商店? Nǎ yǒu shāng diàn?
  29. Kiom kostas?
    多少钱? Duō shǎo qián?
  30. Kie estas hotelo?
    哪有宾馆? Nǎ yǒu bīn guǎn?
  31. Kie estas manĝejo?
    哪有饭馆儿?Nǎ yǒu fàn guǎn er?
  32. Kie estas banko?
    哪有银行?Nǎ yǒu yín háng?
  33. Kie estas policano?
    哪有警察?Nǎ yǒu jǐng chá?
  34. Kie estas aŭtobuso?
    公共汽车站在哪?Gōng gòng qì chē zhàn zài nǎ?
  35. Mi iros al la aŭta stacio de longa distanco.
    我去长途汽车站。Wǒ qù cháng tú qì chē zhàn.
  36. Mi manĝas viandon.
    我吃肉。Wǒ chī ròu.
  37. Mi ne manĝas viandon.
    我不吃肉。 Wǒ bù chī ròu。
  38. Mi manĝas ovon.
    我吃鸡蛋。Wǒ chī jī dàn。
  39. Mi ne manĝas ovon.
    我不吃鸡蛋。 Wǒ bù chī jī dàn。
  40. Mi estas vegetarano.
    我吃素。Wǒ chī sù.
  41. Mi ne manĝas kapsikon.
    我不吃辣椒。Wǒ bù chī là jiāo。
  42. Tiu ĉi plado estas bongusta.
    这个菜好吃。Zhè ge cài hào chī.
  43. Kio estas la nomo de tiu ĉi plado?
    这个菜的名字叫什么?Zhè ge cài de míng zì jiào shén me?
  44. Tiu ĉi plado nomiĝas “yu xiang rou si”.
    这个菜叫“鱼香肉丝”。zhe ge cai jiao “yú xiāng ròu sī”。
  45. Mi volas trinki akvon.
    我想喝水。Wǒ xiǎng hē shuǐ。
  46. Mi volas trinki teon.
    我想喝茶。Wǒ xiǎng hē chá。
  47. Estas malvarme.
    太冷了。Tài lěng le。
  48. Bonvole fermu la fenestron.
    请关上窗户。Qǐng guān shàng chuāng hù。
  49. Estas tre varme.
    太热了。Tài rèle。
  50. Bonvole malfermu la fenestron.
    请打开窗户。Qǐng dǎ kāi chuāng hù.

Kiujn aliajn frazojn en la ĉina lingvo vi volas lerni? bonvole skribu sube.

用世界语教老外说汉语

阅读次数 18.926 legintoj

本文评论数 8 komentoj pri “Kurso de la Ĉina lingvo

  1. Viaceslav HROMOV

    Lau mi,via nuna transkribado bone taugas,c’ar g’ estas uzata en c’iuj g’eneralaj lernolibroj,Krome,ne c’iuj konas uzi esperanton perfekte.Por mi persone.tiu metodo proponita de vi bone taugas por europanoj.

  2. Cleder José Colares

    Tre tre bone, mi dankas vin pro la materialo.
    Al mi shatas lerni la Chinan lingvon kaj han zi-n karakterojn.

  3. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

    Laŭ propono de Vadim, mi aldonos jenajn esprimojn, kiam mi estos libera.
    Verŝajne povas esti aparta artikolokun klarigo de la vorto0-uzado – en kiu situacio ĝi estas uzebla korekte ktp. Jen mi kolektis kelkaj frazoj/vortoj por tio, laŭ mia opinio

    听不懂
    看不懂
    不明白
    什么意思
    这个!
    那个!
    多少钱
    怎么卖
    便宜一点
    不好意思
    对不起
    谢谢
    非常感谢
    谢了!
    没关系
    没事儿
    算了
    不客气
    什么事
    怎么回事
    什么情况
    看情况
    不好说
    随便
    没办法
    差不多
    一样的

  4. Petro Desmet'

    Bona ideo! Gratulojn.
    Ĉu ne estas pli bone uzi esperantan ortografion por la ĉinaj sonoj? Estus pli klare!

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Ĉar estas diferencoj inter la pronocoj de Esperanto kaj la ĉina lingvo, tial la esperanta ortografio ne povas ĝuste prezenti la sonojn de la ĉinaj vortoj. Por solvi tiun problemon, mi registros la voĉon de la ĉina lingvo por ĉiuj frazoj.

      1. HENRY Bruno

        Saluton, Ŝajnas ke vi parolas iom tro rapide por ke mi bone distingu la 4 tonojn. La frazoj en pinyin helpas por lerni la ĉinan prononcmanieron kaj ankaù la voĉojn. Dankon

        1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

          Dankon por viaj opinioj! Mi denove registros la sonon. Unue mi malrapide voĉlegos, kaj poste mi voĉlegos en normala rapido.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *