Samideanoj, Ne Malamikoj!

作者 aŭtoro | 16 Decembro 2017

La plej ofte uzataj retaj komunikiloj en Ĉinio estas QQ kaj Wechat, per kiuj oni establas multajn grupojn por homoj kun samaj hobioj, el kiuj certe ne mankas grupoj por Esperantaj subtenantoj. Sendube mi estas membroj de kelkaj Esperantaj grupoj.

Antaŭ nelonge, oni tiris min al en grupo de nova projekto de internacia helpa lingvo. Mi ne rifuzis, kvankam mi preskaŭ neniam parolas, nur iafoje legas enhavojn en la grupo.

En la pasinta monato, juna aktiva esperantisto demandis, kial mi restas en reta grupo kontraŭ-staranta Esperanton.

Mi demandis, kiel li sciis, ke mi estis en tiu grupo. Li respondis, ke ankaŭ li estis en tiu grupo. Ĉar tiu lingva projekto estas abomeninda malamiko de Esperanto, li aniĝis al tiu grupo por detrui ĝin!

Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto? Ĉu aliaj lingvaj projektoj post jaro 1887 rajtas naskiĝi? Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭ-starantoj de lingvo Esperanto? Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de subtenantoj de Esperanto?

Tro multaj Esperantaj subtenantoj opinias, ke post apero de Esperanto, ĉiuj homoj, kiuj zorgas problemon de internacia lingvo, devas subteni lingvon Esperanto. Ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj detruas Esperanton, kaj parolantoj de ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj estas abomenindaj malamikoj de esperantistoj!

Se aliaj lingvaj projektoj ne rajtas aperi post Esperanto, kial Esperanto rajtis aperi post Volapük? Se parolantoj de aliaj novaj lingvaj projektoj estas perfidantoj de ideo de internacia lingvo, ĉu ankaŭ esperantistoj estas perfidantoj pro Volapük?

Same kiel Esperanto, ĉiuj aliaj lingvaj projektoj naskiĝis pro la ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj kaj facilaj komunikiĝo inter popoloj; same kiel esperantistoj, ĉiuj subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj klopodas por tiu bela ideo. Do ni estas ne malamikoj, sed samideanoj, samideanoj por la sama ideo! Aŭ almenaŭ, ni ne estas malamikoj, sed nur konkurantoj, konkurantaj por la sama celo, konkurante per egaleco, facileco, racieco, logikeco kaj aliaj avantaĝoj. Ni havas saman ideon, saman celon, saman vojon, nur diferencajn komprenojn, juĝadojn kaj elektadojn.

Ni povas toleri aliajn pensojn, toleri aliajn religiojn, toleri aliajn vidpunktojn, toleri aliajn kutimojn, kial ni ne povas toleri aliajn artefaritajn lingvojn, kiuj prezentas al homaro pli multajn komparojn kaj elektojn?

Certe, esperantistoj rajtas aserti, ke Esperanto estas la plej bona kaj plej konvena artefarita lingvo. Sed ankaŭ subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj rajtas tiel juĝi la siajn. Se ni deklaras, ke lingvoj de ĉiuj nacioj estas egalaj, kial aliaj artefaritaj lingvoj ne havas egalajn rajtojn?

Nun Esperanto jam fariĝas la plej populara internacia helpa lingvo. Se esperantistoj persistas, ke novaj lingvaj projektoj ne plu rajtas aperi, kaj ke ĉiuj aliaj projektoj devas perei, ĉu ni ne agas tro aŭtokrate? Kio estas diferencoj inter ni kaj aŭtokratoj, kiuj permesas nur unu penson? Kio estas diferencoj inter ni kaj religianoj, kiuj deklaras, ke ĉiuj anoj de aliaj religoj devas fali al en infero?

Subtenantoj de Esperanto kaj aliaj artefaritaj lingvoj estas ne malamikoj, sed samideanoj. Ni kune klopodu por la bela ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj!

Aŭtoro: Solis el Ĉinio

tiu ĉi artikolo en Liberafolio.org

阅读次数 22.060 legintoj

本文评论数 1 komento pri “Samideanoj, Ne Malamikoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *