柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(4)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 20, 2022, 10:01 (499天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(4)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.

精致的小孩床是从住宅里搬出来的最后一件东西。大门敞开,满载东西的大车驶到大街上,搬运工人们拿着其余的东西跟在后面,在窗户里观望的左邻右舍离开了窗口。

De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.

从楼梯上走下一个穿大衣、戴帽子的姑娘,在穿丧服的妇人前面站住。

— Sinjorino, ŝi diris, — mi plenumis jam ĉion ... mi pagis, al kiu oni devis ... jen estas la resto de la mono.

“太太,” 她说,“我一切都办好了 ...... 该付的账都付清了 ...... 这是剩下的 ......”

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.

说时,她将几张钞票递给穿丧服的妇人。

La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.

那一个慢慢地转过脸来对着她。

— Mi dankas vin, Sonjo, ŝi diris mallaŭte, — vi estis por mi tre bona.

“谢谢,Sonjo,” 她轻轻地说,“你始终是好心的姑娘。”

— Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.

“您对待我一向情深义重!” 姑娘叹息地说。“我在您这里服侍了四年,我从来没有找到象您家这样好的地方,将来也不会找到。”

Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.

她抬起一只手擦了擦湿润的眼睛,—— 她手上看得见针刺和熨斗烫伤的痕迹。妇人抓住这只粗糙的手,把它紧紧地握在自己一双白皙的手里。

— Kaj nun, Sonjo, — ŝi diris, — adiaŭ ...

“现在分手吧,Sonjo!”

— Mi akompanos vin al la nova loĝejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.

“我要送您到新屋里去!” 姑娘说。 “我马上去叫一辆马车来。”

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.

过了一刻钟,在Piwna街的一幢房子旁边,两个女人和一个小女孩跨下了马车。

Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.

这是一所又窄又高的四层楼房,外表破旧,而且相当阴暗。

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.

小Janjo睁大了眼睛,望着墙壁和窗户。

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum