柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(5)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 20, 2022, 19:01 (486天前) @ 雁过留声

柴门霍夫翻译的长篇小说《Marta 玛尔塔》(5)
我配上的中文仅供参考,如果觉得多余,可忽略。

— Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?

“妈妈,我们要住在这里吗?”

— Ĉi tie, mia infano, — per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.

“是的,孩子,” 妈妈轻轻地回答,转身对站在大门口的看院人说:

— Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ du tagoj.

“请您把两天以前我租定的那所住宅的钥匙给我。”

— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la portisto kaj aldonis: — Iru supren, mi tuj malfermos.

“啊,想必是屋顶下那间!” 看院人回答,接着说,“你们上去吧,我马上来开门。”

El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.

她们通过一个四方形的小院子, —— 这院子两边围着没有门窗的砖墙,还有两边是破旧的小房子, —— 沿着狭窄、阴暗而且肮脏的楼梯走上楼去。Sonjo抱着女孩在前面走,母亲在后面慢慢地跟着。

La ĉambro, kies pordon la portisto malfermis, estis sufiĉe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin blankigis.

看院人替她们打开的那间房相当宽敞,但是低矮而且阴暗。因为只有一扇小天窗,房间的光线微弱;自上而下的倾斜的天花板有一种紧压在墙上的感觉,四壁发出潮湿的石灰气味, —— 显然,墙壁在不久以前粉刷过。

En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno por kuirado: kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita.

在角落里一个马马虎虎砌起来的砖灶旁边,有一个不大的炊炉;对面,挨墙放着一顶小橱子,一张平床,一只蒙着破旧印花布的沙发,一张黑漆桌子和几把椅子,椅子的稻草坐垫处处都压瘪了、磨破了。

La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.

穿丧服的妇人在门口停了一下,徐徐环视这间住房,然后迈步向前,在沙发上坐下。

La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.

女孩子走到母亲跟前,呆呆不动,脸色苍白,她的眼睛望着房间,目光中流露出恐惧和惊讶。

La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj ...

这时候,Sonjo把搬上来两只小箱子的马车夫打发走了,开始整理东西 ......

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum