Esperanto Utila, almenaŭ en nia urbo!

作者 aŭtoro | 10 Februaro 2019

Karaj Samideanoj tra la mondo, bonvole akceptu mian saluton el ĉina urbo Urumqi (乌鲁木齐 Wulumuqi), la perlo sur la silka vojo, kaj la geografia centro de la Azia kotinento.

Mi nomiĝas Liu Xiaozhe, kaj mia esperanta nomo estas Solis.

Mi eklernis Esperanton en la jaro 1982, kiam mi estis 16-jara.

Komence por mi, Espreanto estas nur lingvo kun egala ideo, sed nun, ĝi jam fariĝis por mi lingvo tre utila.

Ofte mia kolegoj aŭ aliaj konatoj demandas min, ĉu esperanto estas utila aŭ ne, kaj kial mi ne lernas la “pli utilan” anglan lingvon…

Teorie, la angla lingvo estas pli utila ol Esperanto. Sed, praktike, por mi, Esperanto estas pli utila ol la angla.

Nun, preskaŭ ĉiuj lernantoj en Ĉinio devas lerni la anglan lingvon, sed, el ili estas malpli ol 1%, kiuj fine povas vere posedi tiun lingvon. Post lernado pli ol 10 aŭ 20 jaroj , ili ne povas legi la ĵurnalon el usono, ne povas kompreni la elsendon de radio el Britio, ne povas interparoli kun vizitantoj el Aŭstralio… do, ĉu oni povas diri, ke la angla lingvo estas utila al ili? Lingvo estas utila, nur kiam oni posdas ĝin!

Ankaŭ ĉiuj miaj junaj kolegoj lernas aŭ lernis la anglan lingvon. Bedaŭrinde, neniu el ili kapablas uzi ĝin en la laboro aŭ vivo. Sed, per Esperanto, la “senutila lingvo”, mi povas diskuti la politikan situacion kun israela korespondanto, esplori religian problemon kun usona pastro, kunlabori kun la komercisto el Orinta Eŭropo, interŝanĝi poŝtmarkojn kun brazila universita instruisto… do, laŭ la konkreta spertado de mi kaj miaj kolegoj, oni povas facile konstati, kiu lingvo estas pli utila por ni.

Por multaj homoj, la angla lingvo estas malfacila pro ĝiaj neregulaj prononcoj kaj la tro multaj vortoj. Samtempe, en multaj lokoj de la mondo, tiu lingvo ne estas tiom populara kiel oni imagas.

Kvankam nun la parolantoj de Esperanto estas relative malmultaj, sed la esperantistoj dis-lokiĝas preskaŭ ĉie en nia mondo.

Eĉ en nia urbo, en la malproksima nordokcidento de Ĉinio, troviĝas parolantoj de Esperanto!

Mi povas garantii al vi, eĉ se vi ne povas paroli la ĉinan lingvon, vi ne renkontas malfacilon dum via restado en nia urbo, ĉar vi porolas Esperanton, nian komunan lingvon. Kaj vi trovos, ke foje, Esperanto estas pli utila ol aliaj lingvoj.

Urumqi estas la ĉefurbo de la provinco Xinjiang, Ĉinio. Xinjiang najbaras ĉefe al Kazaĥio kaj Mongolio. Mi povas aranĝi por vi malmultekostan hotelon, kontakton kun ordinaraj ĉinoj, konadon al vivo de ordinaraj ĉinoj, kio pliigas la valoron de via vojaĝo!

Mia retaj adresoj estas ankaw@sina.com aŭ centrolando@gmail.com, kaj mia telefono estas 13899979238, 18999279389. Nehezite kontaktu min, se vi vizitas urbon Urumqi!

阅读次数 4.144 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “Esperanto Utila, almenaŭ en nia urbo!

  1. Kamiĉano

    Mi aŭdas de multe usonanoj ke «Esperanto estas eŭrocentrisman! Azianoj kaj Oceanioj ne povas kompreni esperanton!» sed mi pensas ke tio malpravas ĉar mi rigardas ĉiame esperantistajn azianoj kaj esperantistajn oceanianojn dirantajn ke «Esperanto estas facilan por mi!»

    Vi pensas kion je tio temo?

  2. Sennoma

    Saluton
    Solis. Mi nur salutas Vin sincere. Mi jam ne planas ien veturi, mi estas maljuna – 79 jara. Amikece. Karel.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *