Fendo en la Ĉielo de Ĉina Esperantujo

作者 aŭtoro | 3 Februaro 2026

Ĉina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Aktuale Ĉinio brilas en la Esperanta mapo de la mondo. Sed lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas ĉinajn esperantistojn.

Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed ankaŭ instruis al lernantoj dum pli ol 40 jaroj! Tio certe estas granda bato aŭ eĉ katastrofo, kiun spertas mi kaj aliaj ĉinaj esperantistoj. Angulo de la ĉielo falas antaŭ ni.

La fendo en la ĉielo aperis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam sinjoro Ilja Murav’jov kreis roboton en Telegram, kiu povas voĉlegi Esperantan tekston. Mi trovis, ke la roboto legas la vorton malami kiel ma-la-mi. Ĉinaj esperantistoj legas ĝin kiel mal-a-mi, ĉar ĉiuj Esperantaj lernolibroj en Ĉinio tiel instruas.

Por testi la roboton, oni povas vizit la paĝon https://t.me/chat2voice_bot, aŭ skani la dudimensian kodon.

Estas notinde, ke ĉinaj lernolibroj ne postulas paŭzon inter mal kaj ami, sed nur emfazas, ke oni ne legu l kaj a en malamiko kiel la en la vorto labori, sed aparte legu l kaj a.

Mi opiniis, ke tio estis cimo en la robota programo, kiun Murav’jov preteratentis. Do mi skribis al li por atentigi lin ripari la roboton.

Sed Murav’jov respondis, ke li ne konas la regulon, kiu postulas aparte legi prefikson kaj radikon en parolado.

Tio mirigis min. Ĉar en ĉiuj ĉinaj lernolibroj oni instruas, ke parolante derivitajn vortojn, oni aparte legu prefikson kaj radikon, radikon kaj radikon, ekzemple: malamiko – mal-a-mi-ko; suburbo – sub-ur-bo.

Subite mi konsciis, ke tiuj reguloj ekzistas nur en ĉinaj Esperantaj lernolibroj, kiujn mi neniam legis en tiuj de aliaj landoj.

Esperanto-Kurso por Memlernado, kursolibro eldonita en la jaro 1985, verkita de sinjoro Laŭlum (Li Shijun, 1923-2011), la unua ĉina membro de la Akademio de Esperanto.

La instruo en la kadro:
由前缀加词根或词根加词根构成的词,在划分音节时前缀与词根或词根与词根原则上不能拼合,也就是说它们的辅音不能划出去,如:前缀 mal(表示相反)与词根 amik(朋友),加名词词尾 o 可以构成 malamiko(敌人)。这个词的音节应该是 mal-a-mi-ko,而不能划分为 ma-la-mi-ko。词根 pied(脚)与词根 ir(行走)加动词词尾 i 可以构成 piediri 这个合成词,意思是“步行”。它的音节应划分为 pi-ed-i-ri, 而不能划分为 pi-e-di-ri。
Principe ne kunigu prefikson kun radiko, nek radikon kun alia radiko, kiam oni silabas vortojn formitajn el prefikso kaj radiko, aŭ el radiko kaj radiko. Ekzemple, la silaboj de vorto malamiko estu mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko; la silaboj de vorto piediri estu pi-ed-i-ri, sed ne pi-e-di-ri.

Do de kie venis tiuj nur al ĉinoj konataj reguloj? Mi konsultis aliajn ĉinajn esperantistojn, sed vane. Oni ne scias, kio estas la fonto de tiuj reguloj en la lernolibroj.

Mi turniĝis al la Akademio de Esperanto, la aŭtoritata lingva institucio de Esperanto. Jen mia demanda letero:

✉✉✉✉✉✉

En ĉinaj Esperantaj kursoj mi lernis jenajn regulojn pri la prononco de ne-nur-radikaj vortoj:

  1. Oni aparte prononcu vortojn el prefikso + radiko, ekz. oni prononcu vorton ĉefurbo kiel ĉef-urbo, sed ne ĉe-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko.
  2. Oni aparte prononcu vortojn el radiko + radiko, ekz. oni prononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to.
  3. Oni kune prononcu vortojn el radiko + sufikso, ekz. oni prononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; naŭa kiel na-ŭa, sed ne naŭ-a.

Nun mi konsultas:

  1. Ĉu tiuj reguloj estas ĝustaj?
  2. En la 16 reguloj (de Esperanto) ne troviĝas tiuj reguloj. Do kiam oni ek-aplikis ilin?
  3. Kial oni aparte prononcas vortojn el prefikso + radiko kaj radiko + radiko, sed nur kune legas vortojn el radiko + sufikso?

✉✉✉✉✉✉

Post diskuto en la Lingva Konsultejo, sinjoro Cyril Robert Brosch, la direktoro de la Konsultejo, sendis al mi respondon, kies plenan tekston oni povas legi ĉe la retejo de la Akademio:

https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Lingva_Konsultejo#Prononco_de_diversaj_morfemkombinoj.

Jen la resumo de la respondo:

Oni kune elparolu la literojn de ĉiuj vortelementoj, ekzemple: malamiko kiel ma-la-mi-ko; suburbo kiel su-bur-bo; laboristo kiel la-bo-ri-sto.

Pri tiu problemo mi demandis ankaŭ du aliajn eŭropajn Esperanto-veteranojn, kiuj respondis same kiel la Akademio.

Mi esperas, ke esperantistoj en la tuta mondo sekvu la saman bazan regulon de la Esperanta lingvo, por eviti konfuzon en interparolado. Tial mi informis aliajn en la ĉina Esperanto-komunumo pri tiuj “novaj reguloj”.

Sed plejparto de la ĉinaj esperantistoj, speciale la pliaĝulaj, ne akceptas ilin. Iu prezentis al mi sonregistraĵojn de sinjoroj Humphrey Tonkin kaj Ivo Lapenna: Tonkin aparte legis, kaj Lapenna kune legis.

Ĉinaj esperantistoj opinias, ke aparte elparoli prefikson kaj radikon pli faciligas komprenadon dum interparolado. Mi demandis: do kial oni ne aparte elparoli radikon kaj sufikson? Neniu prezentis al mi kontentigan klarigon.

Kompreneble, estas granda doloro kaj psika turmento por veteranoj subite ekscii, ke reguloj aŭ konvinkoj sekvitaj dum multaj jaroj estas nur vizioj. Iuj racie turniĝas al realo, dum aliaj obstinas en la malnovaj revo.

Mi esperas, ke la fendo en la ĉielo de la ĉina Esperantujo malaperos. Sed kiel? Ĉu ĉinaj esperantistoj adoptos la “novajn regulojn”, aŭ ĉu daŭre ekzistos du reguloj — unu por ĉinoj, unu por la cetera mondo?

Solis (Liu Xiaozhe)

Solis estas fondinto de la Verda Reto, la ĉina esperanta retejo, kaj aŭtoro de la Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por ĉinoj.

Tiu ĉi artikolo aperis samtempe en la Libera Folio kaj la Verda Reto.

 

阅读次数 79 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “Fendo en la Ĉielo de Ĉina Esperantujo

  1. Leon Roijen

    Eble interese (helpe de Gemini AI):

    En la diversaj lingvoj, la disigo de vortoj sekvas malsamajn logikojn:

    * **La nederlanda:** Uzas miksitan sistemon. Ĝi baziĝas sur la prononco, sed respektas la limojn de kunmetitaj vortoj kaj klaraj prefiksoj.
    * **La germana:** Donas grandan gravecon al la **strukturo** (morfologio). Prefiksoj kaj radikoj restas tiom eble plej kune.
    * **La angla:** Preskaŭ tute sekvas la **prononcon** kaj la akcenton, ofte ignorante la devenon de la vortpartoj.

    ### Silabdivido en Esperanto

    Esperanto estas fonetika lingvo, kio simpligas la regulojn, sed ekzistas nuanco inter la fonetika kaj la morfologia divido.

    **1. La baza fonetika regulo**
    La fundamenta principo estas: **tiom da silaboj, kiom da vokaloj**. Se inter du vokaloj troviĝas nur unu konsonanto, tiu konsonanto komencas la sekvan silabon.

    * *Ekzemplo:* **e-spe-ran-to**, **ka-to**.

    Se estas pluraj konsonantoj, oni kutime metas la lastan konsonanton al la sekva silabo.

    * *Ekzemplo:* **ler-ne-jo**, **pord-o**.

    **2. Morfologia divido (Vortelementoj)**
    Malsimile al la germana, Esperanto ne *devigas* vin gardi la morfologiajn partojn (prefiksojn aŭ radikojn) kune dum silabdivido, sed ĝi estas **permesata** kaj ofte rekomendata por klareco.

    * **Fonetika divido (pli ofta):** *ma-la-mi-ko* (mal-amiko)
    * **Morfologia divido (pli klara):** *mal-a-mi-ko*

    Ambaŭ manieroj estas ĝustaj laŭ la Akademio de Esperanto, sed en tekstprilaboriloj kaj libroj oni plej ofte sekvas la fonetikan regulon, ĉar ĝi estas pli regule aplikebla sen profunda scio pri la etimologio de la vorto.

    **3. Diftongoj**
    Gravas memori, ke la literoj **j** kaj **ŭ** estas konsonantoj en Esperanto. Ili do ne formas propran silabon, sed restas kun la vokalo.

    * *Ekzemplo:* **kaj**, **an-kaŭ**.

    ***

    Mi opinias, ke la miksita (“nederlandeca”) sistemo plej taŭgas por Esperanto: Es-pe-ran-to, ler-ne-jo, mal-a-mi-ko, sub-ur-bo, ku-rac-is-to, ba-tal-ar-to, tur-ni-ĝas.

    Notu bone: NE turn-iĝ-as / lern-ej-o. —> En tiuj kazoj la silabo fariĝas tro longa.

  2. Markos Malke Kramer

    Ĉi tiu artikolo tute malĝuste resumas la respondon de la Lingva Konsultejo de la Akademio. La Lingva Konsultejo tute ne diris, ke oni elparolu “ma-la-mi-ko”. Male, ĝi diris, ke “ne estas realisme en flua parolo plu produkti kaj percepti silablimojn”, kaj ke ne ekzistas eksplicitaj reguloj pri silablimoj en Esperanto.

    En la komunikado en la ĉina Esperantujo oni do ne prezentu ĉi tiun Akademian respondon kiel ion kontraŭantan la regulon lernitan de multaj ĉinoj, sed anstataŭe prezentu ĝin kiel klarigon pri tio, ke tiu regulo praktike ne vere gravas en la normala parolado kaj ke sekve eblas ignori ĝin.

    Koncerne la demandon, de kie venas tiuj “nur al ĉinoj konataj reguloj”: Respondo al tio troveblas en la artikolo de Marc Bavant, al kiu la Akademia respondo ligis: Tiun regulon vortumis la tre respektata esperantologo Eugen Wüster en 1923. Do certe ne temas pri nur al ĉinoj konata regulo. Mi mem aplikas ĝin en la malmultaj situacioj, en kiuj silablimoj povas iĝi gravaj, kaj mi ne estas ĉino.

    Kie do silablimoj povas iĝi gravaj? Ekzemple en tre malrapida, iom dishakita elparolo, kiu foje estas uzata por eviti miskomprenojn. Aŭ en likirompo en kompostita teksto. Aŭ en kantado, precipe se la melodio postulas paŭzeton ene de vorto kaj oni devas decidi, ĉu meti la paŭzeton antaŭ aŭ post iun konsonanton. Aŭ en kompostado de la teksto de muzikaĵo, ĉe kiu oni foje apartigas ĉiujn silabojn de la teksto prezentata sub la notoj. Sed ekster tiaj tre specialaj kuntekstoj, silablimoj ĝenerale ne gravas, ĉar oni ĉiuokaze ne aŭdas ilin.

    Kiam silablimoj ja gravas, laŭ mi ja indas sekvi la principojn de Wüster, kiujn multaj ĉinoj lernis. Aliaj eblaj silabigosistemoj ŝajnas al mi malpli oportunaj kaj malpli konformaj kun mia lingvosento. Do mi en dishakita parolo aŭ kantado nepre dirus “mal-a-mo” kaj ne “ma-la-mo” Tamen en normala parolo por mi ne estas reala diferenco inter la “malamo” kaj “salamo” post la komenca konsonanto (sed se mi atentas la aferon, ja estas psikologia diferenco por mi, ĉar mi povas psikologie percepti silablimon, eĉ kiam mi reale ne prononcas ĝin iel ajn).

    Mi iom bedaŭras, ke la Akademia respondo ne eksplicite menciis la klarigojn de Wüster kaj ilian senchavecon en la malmultaj situacioj, en kiuj silablimoj povas iĝi gravaj.

    Fine mi ŝatus atentigi, ke mi estas membro de la Akademio de Esperanto, sed nuntempe ne aktivas en la Lingva Konsultejo de la Akademio kaj do ne partoprenis en la verkado de ĝia respondo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *