Internacia kunlaboro por internacia lingvo

作者 aŭtoro | 19 Februaro 2019

Interreto alportas novan ŝancon al diskonigo kaj instruado de Esperanto. Sed en la reto estas malmultaj tiaj Esperantaj kursoj por ĉinoj. Se ĉinoj lernas Esperanton per Duolingo, lernantoj unue devas scipovi aliajn fremdajn lingvojn, ĉar ne estas Esperanta kurso de Duolingo en la ĉina lingvo. Ĉinaj esperantistoj verkis kaj eldonis kelkajn gramatikojn kaj lernolibrojn, sed la aŭtoroj kaj eldonejoj ne forlasas la kopirajton, ke la ciferigo kaj enretigo de tiuj libroj ne estas laŭleĝa. Tial antaŭ kelkaj jaroj naskiĝis al mi ideo verki esperantan kurson por ĉinoj, kiun oni povas libere kopii kaj dis-sendi en la interreto.

En januaro 2018 mi finverkis la kurson Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por Ĉinoj, konsistita de 10 lecionoj kun bazaj gramatiko kaj vortoj. Ĉiu leciono konsistas el 5 partoj, nome gramatikoj (en la unua leciono estas prononcado), vortoj, dialogo, legi kaj kompreni, praktiki esprimon. Lerninte la kurson, ĉinaj lernantoj povas rapide posedi bazajn vortojn kaj gramatikerojn, kiujn oni renkontas en la ĝenerala Esperanto, kaj poste lernantoj povas progresi per legado de aliaj Esperantaĵoj.

Ĝenerale, ĉinaj esperantistoj parolas Esperanton ne tiel flue kiel aliaj esperantistoj, kies gepatraj lingvoj apartenas al Hindeŭropa lingvaro. Eŭropaj esperantistoj parolas tre flue, kvazaŭ oni pafas kun maŝinpafiloj, dume ĉinaj esperantistoj kvazaŭ pafas kun fusiloj. Por altigi aŭdan kaj parolan nivelojn de ĉinaj lernantoj, mi decidis aldoni sonojn al ĉiuj enhavoj de la kurso, escepte de la gramatika parto.

Dum la propagandado, ni ofte diras, ke en ĉiuj landoj estas parolantoj de Esperanto. Do por montri la internaciecon de la lingvo, mi invitis samideanojn el diversaj landoj voĉ-legi la tekstojn. Krome, ne malofte oni demandas, ĉu Esperanto dialektiĝos post kiam ĝi estos vere vaste parolita en diversaj lokoj de la mondo. Mi kredas, ke voĉ-legantoj el diversaj landoj eliminos tiun suspekton.

Mi anoncis mian ideon en Facebook (Vizaĝlibro ) kaj aliaj sociaj retejoj. Ĉirkaŭ 40 fervoraj samideanoj reagis al mi. Finfine 33 esperantistoj el 18 landoj partoprenis en la voĉ-lega laboro, kiu finiĝis je la majo de 2018. Jen la nomoj kaj fotoj de la voĉ-legintoj: http://reto.cn/php/hanyu/konciza_kurso/legintoj-de-la-kourso.

Mi aperigis la kurson en la Verda Reto, la ĉina esperanta retejo. Jen la adreso de la kurso: http://reto.cn/kurso. Krome, en la unua paĝo de la kurso, oni ankaŭ povas elŝuti la kurson en 4 formoj: epub, docx, mobi kaj pdf. La kurson oni povas libere citi, printi, kopii kaj dissendi laŭ siaj bezonoj. Ĝis nun, la kovrila paĝo de la kurso jam estas alklakita pli ol 100 000 foje.

Se vi lagas tiun ĉi artikolon en papera versio, vi povas skani subajn dudimensiajn kodojn por rapide viziti la paĝojn menciitajn en la supera teksto:

Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por Ĉinoj

legintoj de la kurso el diversaj landoj

这个页面的文字是世界语
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

阅读次数 3.076 legintoj

本文评论数 2 komentoj pri “Internacia kunlaboro por internacia lingvo

  1. Fabián

    GRATULON pro via laboro kaj via kurso. Mi ĉiam opiniis ke la estonteco de Esperanto dependas de la sukceso de Esperanto en Ĉinio, ĉar Esperanto havas longan tradicion en Ĉinio kaj estas tre alloga por ĉinoj kiel internacia lingvo. Se Ĉinio firme apogu Esperanton ĝi repide devenus la unuan internacian lingvon anstataŭ la angla. Mi ĉiam pensis ke Esperanta kurso de Duolingo devus esti tradukita al la ĉina tiel rapide kiel eble. Sed vi donis novan eblon, kaj ĉiuj devas danki al vi tion. Ĉi tie en Hispanio ni atingis instrui Esperanton kiel oficiala lernebla lernofako en Bakalaŭro kaj mezlernejo. Jen vi povas koni pli pri la bona novaĵo: https://www.liberafolio.org/2019/09/27/eu-subtenas-esperanton-en-seslanda-projekto/

Lasi respondon al Fabián Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *