Kio estas komercisto

作者 aŭtoro | 22 Oktobro 2016

Mian Salam Shanny, la ĝenerala sekretario de la Pakistana Eesperanta Asocio, iris al japanio por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, kungvidante sian nevon.Dum ilia restado en urbo Urumqi, mi akompanis ilin viziti kelkajn lokojn de nia urbo.

Shanny estas poligloto. Krom la urda lingvo,sia patra lingvo,li bone parolas ankaŭ la anglan kaj Esperanton. Li laboris kelkajn jaroj en japanio, tial mi supozas, ke eble li parolas ankaŭ la japanan. Post la kongreso,li iris al Britio, kaj laboras kiel interpretisto en magistrato de la urbo Birmingham. Sed lia nevo,maldika junulo, parolas nur la urdua kaj iom da angla lingvo.

Dum la babilado, mi demandis lian nevon en la angla: “what do you do? (kion vi faras?)”  “I’m a businessman. (Mi estas komercisto.)” li respondis. Lia vorto interesis min. Mi volis scii, ĉu estas kunlabora ebleco inter ni por la internacia komerco. Mi demandis, kion li komercas?

Aŭdinte nian dialogon, Shanny ridis, respondis anstataŭante sian nevon: “Li vendas ŝafaĵon en la bazaro.”

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

 

阅读次数 1.328 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *