Kion vi gajnas el la Verda Reto

作者 aŭtoro | 26 Januaro 2017

flago de Ĉinio

En la Verda Reto, vi pli bone konas Ĉinion per Esperanto, kaj pli bone interŝanĝas ideojn kaj pensojn kun ĉinioj per Esperanto. La Verda Reto faciligas vian kontakton kun ĉinoj per Esperanto.

Kion vi volas scii pri Ĉinio? Kion vi volas aŭdi el kaj paroli al ĉinoj? Bonvole informu min pri viaj bezonoj kaj postuloj. Skribu al ankaw@sina.com, aŭ lasu viajn vortojn ĉe la gastolibro.

flago de Esperanto

Multaj esperantistoj estas vojaĝemaj. Eble ankaŭ multaj samideanoj havas tian sperton, ke ili volas renkontiĝi kun lokaj esperantistoj, tamen oni ne scias, kie estas ili. Solvas tiun problemon la rubriko “Verda Listo“, kiu estas la listo de ĉinaj esperantistoj, kun la celo faciligi la renkontiĝon kaj interfluon inter esperantistoj de Ĉinio kaj alilandoj. Dum via vojaĝo en Ĉinio, eble vi havas ŝancon montri la utilecon de Esperanto al la ĝeneralaj ĉinoj. Se la interesatoj demandas vin, kio estas Esperanto, vi ne povas bone klarigi tion al ili en la ĉina lingvo. Do, vi povas montri al ili la prezenton en la ĉina lingvo(rubriko Esperanton al ĉinoj).

这个页面的文字是世界语,内容是中国世界语网站绿网(世界语版)的介绍。
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

阅读次数 4.332 legintoj

本文评论数 4 komentoj pri “Kion vi gajnas el la Verda Reto

  1. Abel Sidney

    Komerca interŝanĝado inter Brazilo kaj Ĉinio estas mia intereso. Esperanto povas esti inform-kanalo por tio.

  2. Joel Muhire

    Mi revas iam viziti Ĉinion, ĉi tiu Verda Reto estas bona ejo kie mi lernis la unuan ĉinan vorton “nï hao”. Mi interesiĝas pri ĉinoj ĉar ili verŝajne ege ĉarmas!

    1. Solis 文章作者 artikola aŭtoro

      Certe via revo realiĝos! Do, diligente lernu la ĉinan lingvon! ;-)
      Gastamaj ĉinoj bonvenigos vin!

      1. Joel Muhire

        Mi ellernus gxin se mi havus lernolibron enmane en facila lingvo (kun modela prononc-maniero)! Cxu iu povas havigi tian libron al mi? Jen mia adreso: Po Box 08 Ug, Bunagana- Kisoro, Ugando.

Lasi respondon al Joel Muhire Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *