Senpagaj iloj

Aŭskulti muzikon kaj radion, spekti filmojn, ludi elektronikajn ludojn: tiuj komputilaj funkcioj por amuzado translokiĝis al poŝtelefonoj. Sed en oficejo tradicia komputilo ankoraŭ estas neanstataŭebla. Ĝi estas nepra helpanto por laboro: verki dokumentojn, plenigi kalkultabelojn, prilabori fotojn kaj bildojn, krei prezentaĵojn kun lumbildoj, trakti amason da datumoj, administri retejon, aranĝi retajn kunvenojn ktp.

Malkiel aliaj maŝinoj, kiuj celas nur fiksitajn aŭ specialajn taskojn, komputilo povas plenumi multajn laborojn. Kiom da aferoj oni povas fari per komputilo? Tio dependas de tio, kiom da programoj oni instalas en la komputilon.

Mastruma sistemo estas la baza programo de komputilo, sen kiu aliaj aplikaj programoj ne povas funkcii. Komputiloj venditaj de grandaj kompanioj ofte kunhavas la mastruman sistemon Vindozo (Windows) jam inkluzivitan en la prezo de la komputilo. Por nudaj komputiloj oni devas aĉeti Vindozon aŭ elekti la senpagan Linukson (Linux).

Tamen, por fari laboron, oni devas aĉeti kaj instali ankaŭ aplikajn programojn. Iuj personoj, eĉ nemalmultaj, uzas pirate kopiitajn programojn, sed tio estas leĝ-riska kaj kontraŭmorala.

Do kion fari, se en onia poŝo estas mono nur por nuda komputilo sen mastruma sistemo kaj necesaj aplikaĵoj?

Nuda komputilo

Feliĉe ne mankas entuziasmaj kaj helpemaj homoj en nia mondo. Ili verkas sole aŭ kunlabore programojn, kiujn oni povas instali kaj uzi tute senpage, kaj tute laŭleĝe.

Pri la senpaga mastruma sistemo Linukso mi jam raportis en la artikolo Pingveno: alia elekto (Monato, 2024/02, p.14-16). Do ĉi-foje mi prezentos nur aplikajn programojn senpagajn. Certe, programoj venditaj de komercaj kompanioj ofte havas pli potencajn kaj pli multajn funkciojn. Sed multaj uzantoj ne bezonas tiom multe da funkcioj: jam sufiĉas senpagaj programoj, kiuj ofte estas pli malgrandaj kaj malpli postulas de la komputilo, kio estas oportuna por malnovaj komputiloj.

Uzantoj de komputilo en oficejo plej ofte traktas dokumentojn kaj kalkultabelojn. La plej fama programa ilaro por tiaj laboroj estas Microsoft Office. Ĝi estas la plej potenca kaj plej kompleksa, samtempe la plej kosta, por kiu oni devas pagi ĉiumonate. Sed ĝiaj multaj funkcioj estas superfluaj por ordinaraj uzantoj. Ni provu la senpagajn alternativojn.

La unua estas WPS, senpaga komputila laborilaro, aktuale la plej bona apud Microsoft Office. WPS havas kvin funkciajn partojn, nome por verki dokumentojn, kalkuli tabele, prezenti lumbildojn, redakti PDF-dokumentojn kaj kunlabore redakti. Ĝia instaldosiero por Vindozo ampleksas nur 213 MB, kaj por Linukso nur 305 MB, nome malpli ol 10 % de la grando de tiu de Microsoft Office, sed ĝi jam povas plenumi la plej oftajn laborajn bezonojn en oficejo. Ĝia internacia versio disponigas 13 lingvojn, inter kiuj la angla, franca, germana, kaj japana. La retejo por la internacia versio de WPS estas www.wps.com.

LibreOffice estas alia rekomendinda anstataŭaĵo de Microsoft Office. Ĝi disponigas versiojn en pli ol cent lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto, tre favore por esperantistoj kaj uzantoj el malgrandaj etnoj. Ĝia retejo estas www.libreoffice.org.

LibreOffice, senpaga kaj kod-malferma oficeja ilaro

WPS kaj LibreOffice ambaŭ povas funkcii en Vindozo, Linukso kaj MacOS, kaj krome WPS povas funkcii ankaŭ en Androido (Android) kaj iOS.

Krom la ĵus prezentitaj du oficejaj ilaroj ekzistas ankaŭ aliaj senpagaĵoj, ekzemple, Google Docs, ONLYOFFICE kaj FreeOffice.

Apud tiuj ilaroj ekzistas ankaŭ apartaj programoj por verki dokumentojn aŭ kalkuli tabelojn, ekzemple AbiWord, Cell kaj Gnumeric, kiujn oni povas trovi per serĉilo en la reto. Tiuj programoj estas malgrandaj kaj povas funkcii rapide en malnova komputilo.

Abiword, malgranda programo por verki dokumentojn

Krita kaj Pinta

Pritraktante fotojn kaj bildojn, oni ofte uzas Adobe Photoshop, programon tre potencan, sed multekostan. La preskaŭ same potenca, sed senpaga anstataŭaĵo estas GIMP, kiu havas versiojn en pli ol 80 lingvoj, inkluzive Esperanton. Tamen, se uzanto bezonas nur simplajn funkciojn kaj ne bezonas kompleksan programon, taŭgas Krita kaj Pinta, kies instal-dosieroj estas pli malgrandaj.

GIMP, redaktilo de bildoj kaj fotoj

Nun multaj junuloj registras filmetojn. Por prilabori videajn materialojn oni havas multajn programojn senpagajn, ekzemple Olive, DaVinci Resolve, Shotcut, Kdenlive, Avidemux kaj Jahshaka.

PDF estas formo de dokumento ofte uzata por gazetoj, libroj kaj oficejaj raportoj. Tiaj dokumentoj, speciale gazetoj en la formo PDF, estas maloportunaj por aparatoj kun malgranda ekrano (PDF-libro: bela sed ne oportuna, Monato, 2023/12, p.20). Ricevinte tian gazeton aŭ libron, mi ofte ŝanĝas ĝin en aliajn formojn redakteblajn, kaj por tio mi uzas la programon PDFgear, kiu povas legi, redakti, transformi, kunigi kaj apartigi PDF-dokumentojn.

PDFgear, bona helpanto por trakti PDF-dokumentojn

La senpagaj programoj menciitaj en ĉi tiu artikolo estas nur la ofte uzataj. Por plej multaj komercaj programoj ekzistas senpagaj anstataŭaĵoj, kies funkcioj jam sufiĉas por multaj uzantoj. Oni povas elekti laŭ siaj bezono kaj prefero. Programoj, ĉu komercaj, ĉu senpagaj, helpas nin en nia laboro. La aŭtoroj de komercaj programoj rajtas postuli kompenson por sia laboro, kaj tiuj de senpagaj programoj ricevas dankon de la uzantoj. Ni respektu la aŭtorojn de komercaj programoj, kaj admiru la sindonemon de tiuj de senpagaj programoj.

Aŭtoro: Liu Xiaozhe (Solis el Ĉinio)

Aperinta en Monato, junio 2024

ligiloj:
mastruma sistemo en Esperanto
ofte uzataj programoj en Esperanto

阅读次数 94 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *