Lingvaj respondoj – Personaj pronomoj

Verboj

Pri la esprimo «estu timata» 

La esprimo «estu timata» estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto «timi» ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesite uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo «timi» la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. «De l’ malamikoj vi estu timata» signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne «timi lin», sed «timi de li»; sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon «timi» kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion «je» aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo «Al la Esperantisto» estas ne malregule uzita la esprimo «la celo estos alvenita» (= oni alvenos al la celo).

La Esperantisto, 1890, p 32

Pri la participo-substantivo

Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro.

El privata letero, citita de P. Fruictier en Esperanta Sintakso, p 13

Pri la participo-substantivo

Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple aĵ aŭ ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto «estonto» povas signifi nur «estonta persono», sed ĝi ne povas signifi «estonta tempo» aŭ «estonta afero», kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj «estonteco» kaj «estontaĵo».

Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

«Okupita» aŭ «okupata»?

Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare «mi estas okupita». Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri «okupata». Kelkfoje ŝajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi «mi estas okupata»; mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco «prenas en posedon»), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri «mi estas okupita». Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan («laboroj min tre okupas»), sed tion ni faras por tio, ke la formo «okupis» ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar «mi estas okupita» montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de «okupi» havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo «mi estas okupita» ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo «mi estas okupata» esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto «okupi» mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru «mi estas okupita».

Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p 293

Pri la verbo kiel komplemento

La esprimo «mi estas feliĉa akceptonte vin» estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple «mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos» La frazo «mi inklinas ne faronte tion» ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: «mi estas inklina ne fari tion»

Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo

Pri duobla senco de kelkaj verboj

Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni devas diri: «mi instruas mian infanon pri Esperanto», aŭ: «mi instruas Esperanton al mia infano». – Laŭ mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: «mi amas vin», aŭ «mi vin amas», kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: «ambaŭ frazoj estas bonaj!» Tia sama respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭ estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj «homo instruita» kaj «scienco instruita»? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi» (t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).

Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri la participa sufikso antaŭ verba finiĝo

La formoj «amatas», «amitas» k. t. p, anstataŭ «estas amata», «estas amita», per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se «as», «is» k.t.p. signifus «estas», «estis»; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finigoj eble ricevos la signifon de la verbo «esti», tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

Ankoraŭ pri la senco de la participa sufikso

Se anstataŭ la kunsufiksa vorto «estanta» ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: «nuna»), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iu aŭ io, kiu … as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson «ul», kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson «aĵ».

Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 191:1, p.1

Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj

Kiel ni diras «mi vidis lin sana» (= «ke li estas sana») tiel laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri «mi vidis lin kuri» (= «ke li kuras»), «mi aŭdis lin paroli» (= «ke li parolas»); sed la esprimojn «li faris ĉion sen ridi» aŭ «li restis du tagojn sen manĝi» mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni ne povas bone esprimi nian penson. Sed anstataŭ «sen ridi» aŭ «sen manĝi» ni povas ja tre bone diri «sen rido», «sen manĝo» aŭ «neniom ridante», «nenion manĝante».

Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio

Pri infinitivo post verbo

Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple «mi amas danci»), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj «por», «antaŭ (ol) », «anstataŭ», kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple: «li foriris, ne preminte lian manon» aŭ «sen premado de lia mano» anstataŭ «sen premi lian manon»). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

阅读次数 1,136 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注