Ne nur la vestoj de nia korpo, sed ankaŭ tiuj de niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko iom post iom perdas sian freŝecon, sian esprimforton kaj faras la tekston monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, vojaĝado, raportoj pri kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazintaĵoj inter si pli-malpli similaj, kaŝiĝas la danĝero fali en tiun pekon kontraŭ bona stilo.
En iu vojaĝraporto ĝia aŭtoro senĉese ripetis la samajn – nur kelkajn – adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio, kion li vidis kaj spertis dum sia vojaĝo. Kiel ekzemplon ni donas ĉi-sube rikolton el nur 15 sinsekvaj paĝoj:
mirinda vetero – mirinda marbordo – belega vetero – beleco de la insularo – mirinde – grandegaj parkoj – belega sanktejo templo kiu rivalas laŭ beleco – belega libro – mirinde bela – plej mirindaj sanktejoj – mirindaĵoj de tiu urbo – mirinda sanktejo – belaĵoj – pagodo unu el la plej belaj – s-ro X. klarigis mirinde – la plej belaj misteraĵoj – ni admiris la belan oktobran pejzaĝon – estas mirige – oni admiris la akvofalon kaj aliajn belaĵojn – estis belega dimanĉo – lertega sekretario – bonega ideo – ni rigardis la belegan teatron – en la bela centra parko – ĉarmaj knabinoj – belegaj kimonoj – la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj – ĉarmaj samideaninoj – monto, kies pinto estas blankega – ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn – ĉarmaj pejzaĝoj – fama kaj belega monteto – ĉarmaj knabinoj – mirindaj kimonoj – ili dancis belege – donaco de la ĉarmega fraŭlino – estis tre belega silka pakaĵo-tuko.
Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki la tro oftan uzadon de mir’, bel’ kaj ĉarm’, de la sufiksoj eg kaj de la superlativo la plej … -a.
Daŭrigata sur multaj paĝoj, tia stilo ĉesos impresi la leganton kaj fine efikas al li lacige kaj tede. Jam longe antaŭ ol la leganto atingis la finon de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu ellasi eĉ nur unu guton da signifo.
En verko de tia amplekso (pli ol 200 paĝoj) oni devas – precipe komence – uzi tiajn vortojn tre ŝpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos ĉiujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufiĉe da ili por glore atingi la finon. Tial la aŭtoro de la ĉi-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian stilon.
Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufiĉe da sinonimoj kaj pri iom da lerto por – se necese – esprimi sin alie.
Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de ĉi tiu verko. Tamen la atentigo ankaŭ pri ĉi tiu peko kontraŭ bona stilo povas esti utila por akiri bonan esprimmanieron.
Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi