ĈAPITRO KVARA
第四章
Ĝis la fino de la somero la novaĵo pri tio, kio okazis ĉe Besto-Farmo estis disvastiĝinta tra la duono de la graflando. Ĉiun tagon Neĝobulo elsendadis arojn da kolomboj kun la instrukcio, intermiksiĝi kun la bestoj de la najbaraj farmoj, rakonti al ili la historion de la Revolucio, kaj instrui al ili la melodion de “Bestoj Anglaj”.
到了那里夏末,有关动物庄园里种种事件的消息,已经传遍了半个国家。每一天,斯诺鲍和拿破仑都要放出一群鸽子。鸽子的任务是混入附近庄园的动物中,告诉他们起义的史实,教他们唱“英格兰兽”。
然而,谁也没有完全听信这些说法。有这样一座奇妙的庄园,在那儿人被撵走,动物们掌管自己的事务,这个小道消息继续以各种形式流传着。整个那一年,在全国范围内造反之波此起彼伏:一向温顺的公牛突然变野了,羊毁坏了树篱,糟踏了苜蓿,母牛蹄翻了奶桶,猎马不肯越过围栏而把背上的骑手甩到了另一边。更有甚者,“英格兰兽”的曲子甚至还有歌词已经无处不知,它以惊异的速度流传着。尽管人们故意装作不屑一顾,认为它滑稽可笑,但是,当他们听到了这支歌,便怒不可遏。他们说,他们简直弄不明白,怎么就连畜牲们也竟能唱这样无耻的下流小调。那些因为唱这支歌而被逮住的动物,当场就会被责以鞭笞。可这支歌还是压抑不住的,乌鸦在树篱上啭鸣着唱它,鸽子在榆树上咕咕着唱它,歌声渗进铁匠铺的喧声,渗进教堂的钟声,它预示着人所面临的厄运,因而,他们听到这些便暗自发抖。
La plejparton de tiu tempo Jonaido estis pasiginta en biertrinkejo de la gastejo Ruĝa Leono en Vilindono, plendante al ĉiu, kiu aŭskultemis pri la monstra maljustaĵo kiun li suferis: forpelo el sia bieneto fare de aro da sentaŭgaj bestoj. La aliaj farmistoj principe simpatiis kun li, sed en la komenco ne estis tre helpaj. Enkore ĉiu el ili sekrete scivolis, ĉu li ne povus iel fari el la malbonsorto de Jonaido propran avantaĝon. Estis feliĉe ke la posedantoj de la du farmoj senpere najbaraj kun tiu de Jonaido havas permanentajn malbonajn rilatojn unu kun la alia. Unu el ili, Vulpoboska Farmo, estis granda, neglektata, malnov-moda farmo, superkreskita de arboj, kun elĉerpitaj paŝtejoj kaj aĉe flegataj heĝoj. La posedanto de ĝi, s-ro Pilkintono, estis nefervora ĝentilhomo-farmisto, kiu pasigadis la plimulton de sia tempo ĉe fiŝkaptado kaj ĉasado, depende de la sezono. La alia farmo, Pinĉokampa Farmo, estis pli malgranda kaj pli bone flegata. Ĝia posedanto estis iu s-ro Frederiko, robusta, ruza viro, senĉese enmiksata en procesoj kaj havanta reputacion de necedema negocanto. Ambaŭ ĉi-personoj tiel malŝatis sin reciproke, ke estis por ili malfacile pri io ajn interkonsenti, eĉ se temis pri defendo de la propraj interesoj.
这个时期,琼斯先生把大部分时间都在泡在威灵顿雷德兰的酒吧间了。他心怀着被区区畜牲撵出家园的痛苦,每逢有人愿意听,他就诉说一通他的冤屈。别的庄园主基本上同情他,但起初没有给他太多帮助。他们都在心里暗暗寻思,看是否能多少从琼斯的不幸中给自己捞到什么好处。幸而,与动物庄园毗邻的两个庄园关系一直很差。一个叫作福克斯伍德庄园,面积不小,却照管得很差。广阔的田地里尽是荒芜的牧场和丢人现眼的树篱。庄园主皮尔金顿先生是一位随和的乡绅,随着季节不同,他不是钓鱼消闲,就是去打猎度日。另一个叫作平彻菲尔德庄园,小一点,但照料得不错。它的主人是弗雷德里克先生,一个精明的硬汉子,却总是牵扯在官司中,落了个好斤斤计较的名声。这两个人向来不和,谁也不买谁的帐,即使事关他们的共同利益,他们也是如此。
Tamen ili ambaŭ estis forte timigitaj pro la ribelo ĉe Besta Farmo kaj nepre deziris malhelpi, ke iliaj propraj bestoj multe eksciu pri ĝi. Komence ili pretendis ridmoki la ideon, ke bestoj mem povus produktivi. Ili opiniis, ke la tuta afero post kelke da semajnoj kolapsos. Ili disvastigis la famon, ke la bestoj de Nobeldoma Farmo (ili insistis pri la nomo Nobeldoma Farmo; la nomon “Besto-Farmo” ili ne agnoskis) konstante interbataladas kaj krome rapide malsatmortas. Kiam pasis iom da tempo kaj la bestoj evidente ne malsatmortis, Frederiko kaj Pilkintono ŝanĝis sian propagandon kaj komencis rakontadi pri la terura malbono, kiu nun floras ĉe Besto-Farmo. Raportiĝis ke la tieaj bestoj praktikas kanibalismon, torturas unu la alian per ardantaj hufoferoj kaj interŝanĝadas siajn inojn. Jen, asertis Frederiko kaj Pilkintono, la rezulto de ribelado kontraŭ la naturaj leĝoj.
话虽如此,可是这一次,他们俩都被动物庄园的造反行动彻底吓坏了,急不可待地要对他们自己庄园里的动物封锁这方面的消息。开始的时候,他们对动物们自己管理庄园的想法故作嘲笑与蔑视。他们说,整个事态两周内就会结束。他们散布说,曼纳庄园(他们坚持称之为曼纳庄园,而不能容忍动物庄园这个名字)的畜牲总是在他们自己之间打斗,而且快要饿死了。过一段时间,那里的动物显然并没有饿死,弗雷德里克和皮尔金顿就改了腔调,开始说什么动物庄园如今邪恶猖獗。他们说,传说那里的动物同类相食,互相用烧得通红的马蹄铁拷打折磨,还共同霸占他们中的雌性动物。弗雷德里克和皮尔金顿说,正是在这一点上,造反是悖于天理的。
Tamen, neniu tute kredis tiun rakonton. Famoj, pri mirinda farmo, de kie la homoj estas forpelitaj kaj la bestoj gvidas siajn proprajn aferojn, en tordita formo cirkuladis, kaj dum tiu jaro trafluis la kamparon ondo de ribelemo. Virbovoj ĝis tiam bonhumoraj eksovaĝis, ŝafoj disrompis heĝojn kaj sin paŝtis per trifolio, bovinoj tretis la melksitelojn, ĉasĉevaloj rifuzis salti, kaj ĵetis siajn rajdantojn trans la barilojn. Plej grave, la melodio kaj eĉ la teksto de “Bestoj anglaj” estis ĉie konataj. Ili surprize rapide disvastiĝis. La homoj, aŭdante tiun kanton, ne povis regi sian ĉagrenon, kvankam ili pretendis trovi ĝin nur ridinda. Ili asertis, ke ili ne povas kompreni, kiel eĉ bestoj povas persvadi sin kanti tian abomenindan sensencaĵon. Ĉiun beston, aŭditan dum kantado de ĝi, oni tuj vipis. Kaj tamen la kanto estis nesubpremebla. La merloj en la heĝoj ĝin fajfis, la kolomboj en la ulmoj ĝin kveris, ĝi aŭdiĝis en la martelado de la forĝistoj kaj en la sonorado de la kirkaj sonoriloj. Kaj ĝin aŭdante la homoj sekrete ektremis, perceptante en ĝi profetaĵon pri sia estonta pereo.
然而,谁也没有完全听信这些说法。有这样一座奇妙的庄园,在那儿人被撵走,动物们掌管自己的事务,这个小道消息继续以各种形式流传着。整个那一年,在全国范围内造反之波此起彼伏:一向温顺的公牛突然变野了,羊毁坏了树篱,糟踏了苜蓿,母牛蹄翻了奶桶,猎马不肯越过围栏而把背上的骑手甩到了另一边。更有甚者,“英格兰兽”的曲子甚至还有歌词已经无处不知,它以惊异的速度流传着。尽管人们故意装作不屑一顾,认为它滑稽可笑,但是,当他们听到了这支歌,便怒不可遏。他们说,他们简直弄不明白,怎么就连畜牲们也竟能唱这样无耻的下流小调。那些因为唱这支歌而被逮住的动物,当场就会被责以鞭笞。可这支歌还是压抑不住的,乌鸦在树篱上啭鸣着唱它,鸽子在榆树上咕咕着唱它,歌声渗进铁匠铺的喧声,渗进教堂的钟声,它预示着人所面临的厄运,因而,他们听到这些便暗自发抖。
En la komencaj tagoj de oktobro, kiam la greno estis tranĉita kaj staplita kaj iom da ĝi jam draŝita, aro da tre ekscititaj kolomboj ensvarmis la korton de Besto-Farmo. Jonaido, kun sia dungitaro kaj seso da dungitoj de Vulpoboska Farmo kaj Pinĉokampa Farmo, jam estis enirinta tra la kvinstaba pordego kaj nun marŝis laŭ la ĉar-vojo kondukanta al la bieneto. Ĉiu portis bastonon, escepte Jonaido, kiu iris antaŭe, portante pafilon. Evidente ili intencis rekapton de la farmo.
十月初,玉米收割完毕并且堆放好了,其中有些已经脱了粒。有一天,一群鸽子从空中急速飞回,兴高采烈地落在动物庄园的院子里。原来琼斯和他的所有伙计们,以及另外六个来自福克斯伍德庄园和平彻菲尔德庄园的人,已经进了五栅门,正沿着庄园的车道向这走来。除了一马当先的琼斯先生手里握着一支枪外,他们全都带着棍棒。显然,他们企图夺回这座庄园。
Tio estis jam longe atendata, kaj ĉio estis jam preparita. Neĝobulo, kiu estis studinta malnovan libron pri la kampanjoj de Juljo Cezaro, trovitan en la mastrodomo, estis responsa pri la defend-preparoj. Li rapide disdonis siajn ordonojn, kaj post kelke da minutoj ĉiu besto jam postenis.
这是早就预料到了的,所有相应的准备工作也已经就绪。斯诺鲍负责这次防御战。他曾在庄主院的屋子里找到一本谈论儒略·凯撒征战的旧书,并且钻研过。此时,他迅速下令,不出两分钟,动物们已经各就各位。
Dum la homoj proksimiĝis al la domaro, Neĝobulo komencigis sian unuan atakon. Ĉiuj kolomboj, nombrante tridek kvin, flugadis tien kaj reen super la kapoj de la viroj kaj bombardis ilin per ekskrementoj; kaj dum la homoj al tio reagis, la anseroj, sin kaŝintaj malantaŭ la heĝo, elkuris kaj furioze ekpikadis ilian tibikarnon. Tamen, tio ĉi estis nur bataleta manovro, intencita por krei malordon, kaj Ia viroj per siaj bastonoj facile forpelis la anserojn. Neĝobulo nun komencigis sian duan atakon. Muriela, Benjameno kaj la ŝafaro, gvidataj de Neĝobulo, rapidis antaŭen kaj de ĉiuj flankoj pikadis kaj puŝadis la virojn, dum Benjameno sin turnis kaj tretadis al ili per siaj hufetoj. Sed denove la homoj kun siaj bastonoj kaj botegoj estis tro fortaj por ili; kaj subite, je ekgrunto de Neĝobulo, la signalo por malavanco, ĉiuj bestoj sin turnis kaj kuris tra la pordego en la korton.
当这伙人接近庄园的窝棚时,斯诺鲍发动第一次攻击,所有的鸽子,大概有三十五只左右,在这伙人头上盘旋,从半空中向他们一齐拉屎。趁着他们应付鸽子的“空袭”,早已藏在树篱后的一群鹅冲了出来,使劲地啄他们的腿肚子。而这还只是些小打小闹的计策,只不过制造点小混乱罢了。这帮人用棍棒毫不费力就把鹅赶跑了。斯诺鲍接着发动第二次攻击,穆丽尔、本杰明和所有的羊,随着打头的斯诺鲍冲向前去,从各个方向对这伙人又戳又抵,而本杰明则回头用他的小蹄子对他们尥起蹶子来。可是,对动物们来说,这帮拎着棍棒、靴子上又带着钉子的人还是太厉害了。突然,从斯诺鲍那里发出一声尖叫,这是退兵的信号,所有的动物转身从门口退回院子内。
La viroj aŭdigis triumfan krion. Ili vidis, ŝajne, siajn malamikojn fuĝantaj, kaj ili postkuris ilin en malordo. Ĝuste tion Neĝobulo intencis. Kiam ili estis penetrintaj sufiĉe internen de la korto, la tri geĉevaloj, la tri bovinoj, kaj la ceteraj porkoj, kiuj embuskis en la bovinejo, subite aperis malantaŭe, detranĉante ilian returnvojon. Neĝobulo je tiu momento donis la signalon: ataki. Li mem kuris rekte al Jonaido. Jonaido lin vidis, levis sian pafilon kaj pafis. La kugletoj faris sangajn striojn laŭ la dorso de Neĝobulo, kaj unu ŝafo falis mortigita. Eĉ ne sekundon haltante, Neĝobulo ĵetis siajn ducent dek funtojn al la gamboj de Jonaido. Tiu ĉi falis sur amason da sterko kaj la pafilo flugis el liaj manoj. Sed la plej teruran spektaklon preparis Boksulo, kiu bastionsimile ekstaris sur la malantaŭaj piedoj kaj frapadis dise per siaj ferŝuitaj hufegoj. Lia unua frapo trafis la kranion de stalknabo el Vulpoboska Farmo, kaj faligis lin senviva en la koton. Je tio kelkaj el la viroj terenĵetis siajn bastonojn kaj penis forkuri. Ili panikis, kaj post momento persekutis ilin ĉiuj bestoj kune ĉirkaŭen en la korto. Ili estis traborataj, tretataj, mordataj, piedbatataj. Neniu el la bestoj de la farmo malsukcesis siamaniere sin venĝi al ili. Eĉ la katino subite saltis de sur tegmento sur la ŝultrojn de bovinpaŝtisto kaj enigis siajn ungojn en lian nukon, tiel ke li kriegis pro teruro. Je iu momento kiam la vojo estis nebarita la homoj sufiĉe volonte forkuris el la korto al la ĉefŝoseo. Do, kvin minutojn post ilia invado, ili jam humiligite retiriĝis laŭ la sama vojo, laŭ kiu ili venis, kaj siblanta anseraro persekutis ilin, pikadante iliajn surojn.
那些人发出得意的呼叫,正象他们所想象的那样,他们看到仇敌们溃不成军,于是就毫无秩序的追击着。这正是斯诺鲍所期望的。等他们完全进入院子后,三匹马,三头牛以及其余埋伏在牛棚里的猪,突然出现在他们身后,切断了他们的退路。这时,斯诺鲍发出了进攻的信号,他自己径直向琼斯冲出,琼斯看见他冲过来,举起枪就开了火,弹粒擦过斯诺鲍背部,刻下了一道血痕,一只羊中弹伤亡。当时迟,那时快,斯诺鲍凭他那两百多磅体重猛地扑向琼斯的腿,琼斯一下子被推到粪堆上,枪也从手中甩了出去。而最为惊心动魄的情景还在鲍克瑟那儿,他就像一匹没有阉割的种马,竟靠后腿直立起来,用他那巨大的钉着铁掌的蹄子猛打一气,第一下就击中了一个福克斯伍德庄园的马夫的脑壳,打得他倒在泥坑里断了气。看到这个情形,几个人扔掉棍子就要跑。他们被惊恐笼罩着,接着,就在所有动物的追逐下绕着院子到处乱跑。他们不是被抵,就是被踢;不是被咬,就是被踩。庄园里的动物无不以各自不同的方式向他们复仇。就连那只猫也突然从房顶跳到一个放牛人的肩上,用爪子掐进他的脖子里,疼得他大喊大叫。趁着门口没有挡道的机会,这伙人喜出望外,夺路冲出院子,迅速逃到大路上。一路上又有鹅在啄着他们的腿肚子,嘘嘘的轰赶他们。就这样,他们这次侵袭,在五分钟之内,又从进来的路上灰溜溜地败逃了。
Ĉiuj homoj estis for—escepte unu. En la korto Boksulo per sia hufo puŝadis la stalknabon, kiu kuŝis vizaĝaltere en la koto, penante turni lian korpon. La knabo ne movis sin.
除了一个人之外,这帮人全都跑了。回到院子里,鲍克瑟用蹄子扒拉一下那个脸朝下趴在地上的马夫,试图把它翻过来,这家伙一动也不动。
“Li mortis”, Boksulo malĝoje konstatis. “Tion mi ne intencis. Mi forgesis ke mi portas ferŝuojn. Kiu kredos, ke mi tion ne faris intence?”
“他死了”,鲍克瑟难过地说,“我本不想这样干,我忘了我还钉着铁掌呢,谁相信我这是无意的呢?”
“For la sentimenton, kamarado!” kriis Neĝobulo, de kies vundoj ankoraŭ gutetis sango. “Milito estas milito. La sola bona homo estas la mortinta homo.”
“不要多愁善感,同志!”伤口还在滴滴答答流血的斯诺鲍大声说到。“打仗就是打仗,只有死人才是好人。”
“Mi ne deziras mortigi—eĉ homojn”, insistis Boksulo, kaj liaj okuloj estis larmoplenaj.
“我不想杀生,即使对人也不”,鲍克瑟重复道,两眼还含着泪花。
“Kie do estas Manjo?” iu demandis.
不知是谁大声喊道:“莫丽哪儿去了?”
Efektive, Manjo ne ĉeestis. Dum unu momento oni ege timis; oni timis ke la homoj ŝin iel vundis aŭ eĉ forprenis kun si. Fine oni tamen trovis ŝin, en sia stalo sin kaŝintan, kun la kapo enfosita en la fojno en la manĝejo. Je la bruo de la pafilo ŝi estis tuj fuĝinta. Kaj kiam la aliaj revenis de la serĉado, ili trovis ke la stalknabo, kiu fakte estis nur senkonsciigita, jam rekonsciiĝis kaj fuĝis.
莫丽确实失踪了。大家感到一阵惊慌,他们担心人设了什么计伤害了她,更担心人把她抢走了。结果,却发现她正躲在她的厩棚里,头还钻在料槽的草中。她在枪响的时候就逃跑了。后来又发现,那个马夫只不过昏了过去,就在他们寻找莫丽时,马夫苏醒过来,趁机溜掉了。
La bestoj rekunvenis, ege ekscititaj, kaj ĉiu plejlaŭtvoĉe rakontis siajn proprajn batalfarojn. Iniciatiĝis senprepara venkofesto. Oni hisis la flagon kaj kantis plurfoje “Bestoj anglaj”, tiam la mortigita ŝafo ricevis solenan funebran ceremonion, ĉe kiu oni plantis kratagon sur la tombo. Apud la tombo Neĝobulo faris paroladeton, emfazante la neprecon, ke ĉiu besto estu preta morti pro Besta Farmo, se tio necesas.
这时,动物们又重新集合起来,他们沉浸在无比的喜悦之中,每一位都扯着嗓子把自己在战斗中的功劳表白一番。当下,他们立即举行了一个即兴的庆功仪式。庄园的旗帜升上去了,“英格兰兽”唱了许多遍。接着又为那只被杀害的羊举行了隆重的葬礼,还为她在墓地上种了一棵山楂树。斯诺鲍在墓前作了一个简短的演说,他强调说,如果需要的话,每个动物都当为动物庄园准备牺牲。
La bestoj unuanime decidis, krei militan ordenon “Besta Heroo, Unua Klaso”, kiun oni tuj prezentis al Neĝobulo kaj Boksulo. Ĝi konsistis en latuna medalo (fakte ili estis iuj malnovaj ĉeval-latunaĵoj, trovitaj en la jungilejo), kiun ili portu dimanĉe kaj festotage. Krome estis medalo “Besta Heroo, Dua Klaso”, postmorte prezentita al la mortigita ŝafo.
动物们一致决定设立一个“一级动物英雄”军功勋章,这一称号就地立即授予斯诺鲍和鲍克瑟。并有一枚铜质奖章(那是在农具室里发现的一些旧的、货真价实的黄铜制做的),可在星期天和节日里佩戴。还有一枚“二级动物英雄”勋章,这一称号追认给那只死去的羊。
Multe diskutata estis la nomo de la batalo. Fine oni decidis nomi ĝin la Batalo de la Bovinejo, ĉar tie efektiviĝis la embusko. En la koto oni trovis la pafilon de Jonaido, kaj oni sciis ke estas en la domo skatolo da patronoj. Oni decidis ĝin starigi, kvazaŭ artileri-pecon, apud la flagmasto, kaj dufoje po jaro ĝin pafigi—la dekduan de Oktobro, kiu estis la datreveno de la Batalo de la Bovinejo, kaj la tagon de Somermezo, la datrevenon de la revolucio.
关于对这次战斗如何称谓的事,他们讨论来,讨论去,最后决定命名为“牛棚大战”,因为伏击就是在那儿发起的。他们还把琼斯先生那支掉在泥坑里的枪找到了,又在庄主院里发现了存贮的子弹。于是决定把枪架在旗杆脚下,像一门大炮一样,并在每年鸣枪两次,一次在十月十二日的“牛棚大战”纪念日,一次在施洗约翰节,也就是起义纪念日。