Aŭtoro: Drago Dussich
Vi ne trovos la respondon ĉi tie, sed vi vidos, ke ne gravas.
Kiam ni vizitis la nacian muzeon de Irano en Teherano en 2014, nia ĉiĉerono, instruistita viro, kiu parolis perfekte la anglan kaj neniam eliris sian landon, demandis nin, kiel ĉi tiu muzeo kompareblas kun la Louvre.
Mia frato respondis lin: tiu estas pli grandega kaj pli bela ol via, sed via ne estas plena de ŝtelitaj aĵoj. Vi povas esti fiera pri via muzeo.
Sammaniere mi kredas, ke la angla, la franca kaj la plej gravaj lingvoj de la mondo atingis sian grandan nombron da parolantoj per la forto kaj morto de miloj da homoj.
Se Esperanto havas sesdek tri mil parolantojn aŭ du milionojn, tio ne gravas, ni povas fieri pri ĉi tiu nombro, ĉar Esperanto ne bezonis perforton por atingi ĝin kaj neniu iam ajn devigis alian paroli ĝin.
Trafa observo! Esperantujo havas neniujn diviziojn, ne uzas perforton por “konvinki” kaj ne varbas pri financaj avantaĝoj. Estas nur la “interna ideo” de la lingvo, kiu allogas homojn. Esperanton oni lernas ne pro devigo aŭ memintereso, sed ĉar oni subtenas la ideon, ke homoj parolu kun homoj, egalece, malferme, paceme.
Tio elstarigas nian kulturon. Mi sentas min pli hejme kun 60’000 esperantistoj ol kun milionoj de parolantoj de iu etnolingvo.
Ĝuste, la nombro de parolantoj ne gravas!