Dua Libro de l’ Lingvo Internacia 世界语第二书 一

II.

La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l’ mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l’ voĉdono tiel malgrandega. Sed se l’ amikoj de l’ lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian (tiam) la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

在我的第一书中提到的 10,000,000 这个数字在很多人看来是绝对达不到的。而投票的工作如此之小,即使这件事如此重要,似乎世界上的绝大多数人可能会无动于衷,以至于他们自己不会投票。但如果国际语言的朋友们,不惧人数,为事业而努力,尽可能多地收集选票,那时候就可以在最短的时间内获得必要的选票。

Kian (Kiam) mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,—ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj … kion l’ afero tian (tiam) perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; “ĉar”, ili diras, “danke la fantazian punkton de l’ voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon.” Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l’ afero dependas de l’ rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo.

当我建议提出投票时,我深信迟早会收集到10,000,000张选票。迄今为止所显示的结果进一步加强了我的信念。但是让我们假设我在幻想,我错了,我希望太多——全世界不会收集到一百万张选票……这样的事情又会失去什么呢?有人建议我放弃投票或将所需投票数减少到一百万; “因为,”他们说,“多亏了投票的精彩之处,本身非常有用的东西可能会有缺陷。”但是,先生们,你们从哪里得知此事的成败取决于投票的结果?那些认为我的语言值得学习的人给我无条件的承诺,并没有任何附期待地学习语言。

Sendepende de l’ iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj  amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,—ne multaj malkonsentoj tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l’ voĉoj nenian(neniam) venus al dek milionoj,—la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.

不管这种语言的投票过程如何,书籍和报纸都会出版,(国际语)事业会向前发展。我提出投票的目的只是为了让所有人都能立即被这项事业所吸引,因为我知道不是每个人都会同意接受任何事,即使是最小的事。既不需要做什么,也不需要金钱付出,却在帮助一件非常有用的事情。这没有多少人会不同意,如果有提醒的话更是如此。再说一遍:我深信迟早会收集到1000万张选票,所以有一天我们会知道国际语已经成为全球性的;但就算票数没有达到一千万,这件事也不会输。

Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l’ voĉdono estas  matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: “se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage,— tian (tiam) la pretigo de la libro de l’ voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!” La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun,— tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l’ voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro, la skribinto tute forgesis! Tiaj “timigaj” libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan,  mirindan.  Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l’ voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l’ pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj “neeblaj” libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.

有些人试图告诉我,我的投票计划在数学上是不可行的;例如,有人做了以下计算:“如果每个人的承诺注册时间不超过一分钟,你每天工作15个小时,放弃节假日休息,也需要30年的时间来准备投票,还要有克雷佐那样的财富才能出版它!”这个计算似乎很正确,可能会吓倒任何人——但如果这个计算者稍加考虑,他很容易看出这里有诡辩,如果真的发出一千万个承诺书,那本书的投票可以在几个月内准备和发布,而无需 (Krezo )克雷斯的任何财富。因为谁说整本书必须由一个人手写?在大的事情上都使用分工,计算者完全忘记了!这样“吓人”的书每天都在大量出版,这不仅不是不可能的,甚至没有人在其中看到任何巨大的、美妙的东西。如果你要收集一份日报一年的所有报纸,并装订成册,它的大小和成本与我将要出版的书相等,并且在准备工作方面远远超过我的书,其准备工作是纯机械性的。因此,全世界每年出版了成千上万本这样“不可能”的书籍,但没有一个编辑是奇迹。先生们,计算的人忘记了一个简单规律,一个人需要30年,一百人只需要4个月,一个人做不到的事对于一群人来说只是“小菜一碟”。

Al ĉiuj amikoj de l’ lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar “la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon”! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.

对所有国际语的朋友,我重复我的要求:不要忘记承诺,并在您可以收集的地方和尽量多地收集这些承诺。许多人认为他们不应该做出承诺,因为“作者甚至知道他们将学会或已经学会这个语言”!但这个承诺对我来说不是必要的,而是对统计数据来说是必要的。如果有人用国际语给我写了几封信,我不能称他为国际语者,除非他给我承诺。不要说一个或几个承诺不会实现巨大的数字:每个海洋都是由单独的水滴创造的,最大的数字必须并且可以从不同的壹获得。请记住,即使未收到预期的数量,您发送承诺也不会损失任何东西。

 

阅读次数 798 legintoj