世界语会话指南 24

24. Botanika Ĝardeno 植物园

P (patro): Ĉu antaŭe vi vizitis botanikan ĝardenon?

爸爸:你以前参观过植物园吗?

F (filo): Ne, neniam.

儿子:没有,从未参观过。

P: Ĉu vi scias, kio estas botaniko?

爸爸:你知道什么是植物学吗?

F: Jes, ĝi estas scienco pri vegetaloj.

儿子:知道,它是研究植物的科学。

P: Kio estas vegetaloj?

爸爸:什么是植物呢?

F: Ili estas plantaĵoj, vegetaloj, vivuloj, kiuj konsistigas la alian regnon de vivuloj ol tiu de la animaloj.

儿子:它们是构成动物界以外的另一生物界的生物。

P: Kio estas la diferenco inter la vegetaloj kaj animaloj?

爸爸:植物和动物有什么区别?

F: La animaloj povas moviĝi, sed la vegetaloj ne.

儿子:动物能活动,植物就不能。

P: Kvankam la arboj kaj florplantoj ne povas iri, tamen ja multaj vegetaloj povas moviĝi. Ekzemple la bakterioj povas naĝi en likvaĵoj.

爸爸:虽然树木花卉不会走动,可是许多植物是会动的。例如细菌就能在液体中游动。

F: Ĉu bakterio estas vegetalo?

儿子:细菌是植物吗?

P: Jes. Kvankam ĝi ne enhavas klorofilon, tamen ĝi havas ĉelparietojn el celulozo, kiel la aliaj vegetaloj.

爸爸:是的。虽然它没有叶绿素,然而它和其它植物一样,有纤维素构成的细胞壁。

F: Rigardu, paĉjo, tie kolektiĝas amaso da vizitantoj. Kio ilin interesas?

儿子:爸,你瞧,那儿聚集了一群游客。什么东西使他们感兴趣呢?

P: Ni iru rigardi. Ha, sentemaj mimozoj! Rigardu, ĝi tuj kuntiras siajn folierojn se oni ektuŝas ilin. Ĉu ĝi ne estas vegetalo kiu povas moviĝi ?!

爸爸:让我们去瞧瞧。哈,是含羞草!你瞧瞧,轻轻一碰它的叶子,它立刻就把叶子合拢来。这不是会动的植物吗?

F: Vere interesa planto!

儿子:真是有趣的植物!

P: Rigardu, tie estas drozero, herbo pli mirinda. Ĝiaj folioj havas glandoharojn kun sekreciita gluo, per kio ĝi povas kapti insektojn.

爸爸:那儿是茅膏菜,这种菜更妙啦。它的叶子有分泌粘液的纤毛,用粘液能捕捉小虫。

F: Ĉu ĝi povas kapti insekton?

儿子:它能捕虫?

P: Jes, se oni ĝin nutras per viandaj pecetoj, ĝi povas bone kreski. Se oni donus al ĝi tro grandajn viandpecojn, tio kaŭzus al ĝi dispepsion kaj velkon de la folioj.

爸爸:是的,如果喂以肉末,它会长得很好。如果喂的肉块太大,会使它消化不良,叶子枯槁。

F: Vegetalo kun dispepsio!

儿子:植物害消化不良!

P: Dioneo, aŭ muŝkaptulo, eĉ povas kapti muŝojn. Se muŝo falas sur ĝian folion, la folio tuj kunvolviĝas, envolvas la viktimon kaj poste ĝin digestas.

爸爸:捕蝇草还会捕捉苍蝇呢。若有苍蝇落在它的叶子上,叶子就会立即卷起来,把牺牲者卷在里面,然后把它消化掉。

F: Mirinda herbo!

儿子:奇妙的草啊!

P: Eĉ pli mirinda estas nepento. Ĝi havas saketon ĉe la fino de sia folio. Ĉiu saketo surhavas kovrilon. Se insekto falas en la saketon, la kovrilo tuj enfermas ĝin en la saketo kaj poste la kaptaĵo estas disgestita per sekreciita muko.

爸爸:猪笼草比它还要奇妙呢。它的叶端有小囊,每个囊上有盖。如果昆虫掉进囊中,盖子便立刻把它关进囊中,然后用分泌的粘液把捕获物消化掉。

F: Nun mi scias, ke vegetalo eĉ povas manĝi animalon.

儿子:现在我知道了植物还能吃动物呢。

P: Iuj vegetaloj povas vivi multe pli longe ol la animaloj. Rigardu tiun arbon. Ĝi estas sekvojadendro el Kalifornio. Ĝi estas konata en nia lando Avo de la Mondo, ĉar ĝi povas vivi pli ol tri mil jarojn.

爸爸:有些植物寿命比动物长得多。你瞧那棵树是来自加利福尼亚州的巨杉,在我国它叫做世界爷,因为它能活三千多年。

F: Tiel longe!

儿子:能活那么多年!

P: Sur la Kanaria Insularo vivas speco de arbo, kiu povas vivi ses mil jarojn.

爸爸,在加那利群岛有一种树,能活六千年。

F: Tiaj arboj devas esti gigantaj.

儿子:那种树必定是巨大的啦。

P: Sekvojadendro povas atingi altecon de pli ol 100 metroj kaj dikecon de 12 metroj; aŭstralia eŭkalipto povas atingi altecon de 150 metroj. Oni diras, ke iu tropika ramptiga kreskaĵo eĉ povas kreski ĝis la longeco de 300 metroj!

爸爸:巨杉能长一百米高,十二米粗;澳洲桉树能长 150 米高。据说有一种热带攀援植物能长到 300 米长呢!

F: Ĉu la gigantoj havas grandegan kapon?

儿子:这些巨树头也很大吧?

P: Ne ĉiuj gigantaj arboj havasa grandegan kapon. Sed banjanoj havas grandan kapon, ĉar ĝiaj brancoj estas subtenataj de multaj aeraj radikoj; en la ombro de iuj banjanoj povas ripozi eĉ mil personoj.

爸爸:不是所有巨树都有大树冠。但榕树有大树冠,因为它的枝干有许多气根支撑它;有的树荫下可容纳千人休息。

F: Vere interese! Estas tiel multe da arboj en la mondo… Kiom da arbospecioj troviĝas en nia lando?

儿子:真有趣!世界上有那么多的树……我国有多少种树呢?

P: Pli ol du mil specioj, dum en Eŭropo nur pli ol cent kvindek.

爸爸:有两千多种,而欧洲不过有一百五十多种。

F: Do nia lando estas aparte favorata de la naturo, ĉu ne?

儿子:那么我国是得天独厚了,对吗?

P: En nia lando estas multaj montegoj, pro kio la glaciriveroj ne povis detrui iujn antikvajn kreskaĵojn. En nia lando troviĝas pli ol tridek mil specioj de vegetaloj, el kiuj pli ol du mil specioj de plantoj povas doni al ni nutraĵon, dum en Eŭropo kaj Ameriko estas nur mil specioj de tiaj vegetaloj.

爸爸:我国有许多大山,因而冰河未能毁灭某些植物。我国有三万种植物,其中两千多种可以提供食品,而欧洲和美洲却只有一千多种这样的植物。

F: Oni diras, ke nur en Ĉinio postvivas ginkoj kaj metasekvojo.

儿子:据说只有中国留有银杏和水杉。

P: Jes. En nia lando vivas multego da florplantoj. Ĉu vi scias kiuj estas la tri famaj floroj de nia lando?

爸爸:不错。我国有许多花卉。你知道我国的三大花卉是什么吗?

F: Ili estas… ili estas umeo, peonio kaj krizantemo, ĉu ne?

儿子:它们是……它们是梅花、牡丹、菊花,对吧?

P: Ne. Ili estas popularaj, tamen ne la plej famaj. La plej famaj estas genciano, primolo kaj rododendro. En la mondo estas 400 specoj de genciano kaj 230 vivas en Ĉinio; el la 450 specoj de primoloj de la mondo 390 vivas en Ĉinio; 650 el la ĉ. 800 specoj de rododendroj de la mondo vivas en Ĉinio. En nia lando troviĝas multaj florarboj kaj fruktarboj.

爸爸:不对。它们虽然为人喜爱却不是三大名花。最著名的是龙胆草、报春花和杜鹃花。世界上有 400 种龙胆草,230 种长在中国;世界上有 450 种报春花,其中有 390 种长在中国;世界上有 800 种杜鹃花,其中有 650 种长在中国。中国有许多花树和果树。

F: Aparte bela kaj utila estas kopako, ĉar ĝiaj floroj estas grandaj kaj ĉarmaj, kaj ĝiaj fruktoj donas utilajn fibrojn.

儿子:木棉特别美,特别有用,它的花又大又好看,它的果实出产有用的纤维。

P: Ankaŭ la tropikaj panarboj, oleaj kokosarboj kaj pizangoj (bananarboj) estas tre utilaj. La fruktoj de oleaj kokosarboj povas doni pli multe da manĝoleo ol ternukso aŭ sojfabo.

爸爸:热带的面包树、油棕和香蕉树也很有用。油棕的果实比花生、大豆产的油还多。

F: Multaj vegetaloj povas esti uzataj kiel drogoj.

儿子:许多植物可以药用。

P: En nia lando vivas ankaŭ multe da specoj de drogherboj.

爸爸:我国还有许多种药草呢。

备用词语

A. 树木

saliko 柳树,poplo 白杨,tremolo 青杨,alno 赤杨,bukso 黄杨,soforo 槐树,ulmo 榆树,aleŭrito 油桐,oranĝarbo 甜橙树,sterkulio 梧桐,paŭlovnio 泡桐,platano 法国梧桐,robinio 洋槐,pino 松树,abio 枞树,lariko 落叶松,cedro 马尾松,ĉina kriptomerio 中华柳杉,mandarinarbo 橘子树,pieco 云杉,osmanto 桂,sabino 圆柏,cipreso 丝柏,bioto 扁柏,deodaro 香柏,junipero 刺柏,kameciperio 扁柏,tujo 金钟柏,selaginelo 卷柏,acero 槭树,morusarbo 桑树,ebono 乌木,tilio 菩提,pomarbo 苹果树,pirarbo 梨树,persikarbo 桃树,abrikotarbo 杏树,prunarbo 李子树,siringo 紫丁香,betulo 白桦,mahagono 桃花心木,santalo 檀木,granatarbo 石榴树,zizifo = jujubarbo 枣树,ilekso 圣诞树,frangolo 冬青,kratago 山楂,rotano 藤子,magnolio 玉兰,kverko 橡树,persimonarbo 柿子树,avenarbo 榛子树,juglandarbo 核桃树,glicineo 藤萝,umearbo 梅,fago 山毛榉,olivarbo 橄榄,ĉerizarbo 樱桃树,sakurarbo 樱花树

B. 花草

rozo 玫瑰,ĉina rozo 月季,narciso 水仙,lotusfloro 荷花,dianto 石竹,balzamino 凤仙花,anemono 白头翁,jasmeno 茉莉,irido 鸢尾草,agavo 龙舌兰,orkideo 兰花,kalendulo 金盏花,kakto 仙人掌,miozoto (neforgesumino) 勿忘我,papavo 罂粟,oleandro 夹竹桃,rosmareno 迷迭香,kamelio 山茶花,violo 紫堇,klemato 铁线莲,lilio 百合,konvolvulo 牵牛花,konvalo 铃兰,azaleo 杜鹃花,sakuro 樱花,glicirizo 甘草,absinto 苦艾,abrotano 香蒿,cejano 矢车菊,dalio 大丽花,edelvejso = neĝfloro 薄雪草,eriko 欧石楠属,helianto = sunfloro 向日葵,mirto 桃金娘

C. 其它

trunko 树干,branĉo 树枝,frondo 带叶树枝,floro 花,poleno 花粉,frukto 果实,semo 种子,radiko 根,tigo 茎,dorno 刺,fungo 蘑菇,lemno 浮萍,algo 海藻,musko 苔藓,grimplantoj 攀援植物,maizo 玉米,sorgo 高粱,rizo 稻米,milio 小米,fabo 蚕豆,sojfabo 大豆,fazeolo 小豆,tritiko 小麦,sekalo 裸麦,hordeo 大麦,sukerkano 甘蔗,tabako 烟草,terpomo 土豆,batato 白薯,kukurbo 南瓜,vakskukurbo 冬瓜,kukumo 黄瓜,kanabo 大麻,juto 黄麻,lino 亚麻,kotono 棉花,koptido 黄连,ginsengo 人参,pseŭdoginsengo 三七,ramptigo 蔓,melono 瓜,alvomelono 西瓜,sezamo 芝麻,akvoplantoj 水生植物,filiko 羊齿,arbusto 灌木

 

第23课回目录第25课

阅读次数 577 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *