Antaŭparolo

Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj popoloj. Pro tio ĝiaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj de diversaj lingvoj naciaj. Feliĉe ni disponas pri imitindaj modeloj, nome – la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita “Fundamenta Krestomatio”) kaj de aliaj bonaj aŭtoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontraŭ disfalo en dialektojn kaj tenas ĝin sur la mezo de la evolua vojo. Tiel estiĝis internacie unueca stilo, kiu faras la lingvon ĉie en la mondo facile komprenebla.

Tiun stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni ĝin devas proprigi al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj aŭtoroj. Ĝenerale oni tro frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon aŭ verkas originale aŭ traduke por iu Esperanta organo aŭ revuo, nome sen antaŭa studo de la literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj malklaran impreson pri ilia senco aŭ faras la signifon nekomprenebla. Ne malofte la verkintoj montras eĉ mankon de la plej elementa scio koncerne la regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por ĉiuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj scias la gramatikon.

Tial ni verkis tiun ĉi gvidilon, kiu, instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per kiuj oni povas akiri bonan, almenaŭ tolereblan stilon, same kiel instruo pri skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun ĉiu homo per multe aŭ malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.

“Ne tiel, sed tiel ĉi” ne pretendas esti kompleta lernolibro pri stilo, sed nur unua paŝo al pli detala studilo, kiu – same kiel tiu ĉi – servu al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instruiĝo ne multe aŭ tute ne okupus sin pri lingvaj aferoj.

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 1,131 legintoj

发表回复

您的电子邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注