ĈAPITRO DUA
第二章
Post tri diurnoj Olda Majoro pace mortis dum dormado. Lian kadavron oni enterigis apud la fruktarbareto.
三天之后,老麦哲在安睡中平静地死去。遗体埋在苹果园脚下。
Tio ĉi okazis frue en Marto. Dum la sekvantaj tri monatoj estis multe da sekreta aktiveco. La parolado de Majoro estis doninta al la pli inteligentaj bestoj tute novan vidpunkton pri la vivo. Ili ne sciis, kiam la—de Majoro antaŭvidita—revolucio okazos, havis neniun bazon por kredi, ke ĝi dum ilia vivotempo efektiviĝos, sed klare konsciis, ke estas ilia devo sin prepari por ĝi. La instruado kaj organizado de la aliaj nature fariĝis la tasko de porkoj, kiuj estis ĝenerale rigardataj kiel la plej inteligentaj el la bestoj. Plej eminentaj inter la porkoj estis du junaj virporkoj nomitaj Neĝobulo kaj Napoleono, kiujn s-ro Jonaido bredis por vendo. Napoleono estis granda, iom sovaĝaspekta virporko berkŝira, la sola berkŝira de la farmo, ne tre parolema, sed havanta reputacion de atingado de tio, kion li deziras. Neĝobulo estis pli vigla porko ol Napoleono, pli rapideparola kaj pli inventema, sed oni ne opiniis lin same profund-karaktera. Ĉiuj aliaj porkoj virseksaj estis porkidetoj. La plej konata el ili estis malgranda dika, nomita Kvikulo, kun tre rondaj vangoj, briletantaj okuloj, lertaj movoj, kaj akresona voĉo. Li estis brila oratoro, kaj kiam li argumentis pri iu malfacila punkto, li kutimis saltetadi de flanko al flanko kaj svingetadi la voston, kio estis iel tre persvada. La aliaj diris pri Kvikulo, ke li kapablas konvinki pri la nigreco de blanko.
这是三月初的事。从此以后的三个月里,有很多秘密活动。麦哲的演讲给庄园里那些比较聪明的动物带来了一个全新的生活观念。他们不知道麦哲预言的造反什么时候才能发生,他们也无法想象造反会在他们有生之年内到来。但他们清楚地晓得,为此作准备就是他们的责任。训导和组织其他动物的工作,自然地落在猪的身上,他们被一致认为是动物中最聪明的。而其中最杰出的是两头名叫斯诺鲍和拿破仑的雄猪,他们是琼斯先生为出售喂养的。拿破仑是头伯克夏雄猪,也是庄园中唯一的伯克夏种,个头挺大,看起来很凶,说话不多,素以固执而出名。相比之下,斯诺鲍要伶俐多了,口才好,也更有独创性,但看起来个性上没有拿破仑那么深沉。庄园里其他的猪都是肉猪。他们中最出名的是一头短小而肥胖的猪,名叫斯奎拉。他长着圆圆的面颊,炯炯闪烁的眼睛,动作敏捷,声音尖细,是个不可多得的演说家。尤其是在阐述某些艰深的论点时,他习惯于边讲解边来回不停地蹦跳,同时还甩动着尾巴。而那玩意儿不知怎么搞地就是富有蛊惑力。别的动物提到斯奎拉时,都说他能把黑的说成白的。
Ĉi-trio estis el la lecionoj de Olda Majoro ellaborintaj tutan pensmanieron, al kiu ili donis la nomon bestarismo. Plurajn noktojn posemajne, post la enlitiĝo de s-ro Jonaido, ili sekrete kunvenadis en la fojnejo kaj prezentis al la aliaj la principojn de la bestarismo. Komence ili renkontadis multe da stulteco kaj apatio. Kelkaj bestoj parolis pri la devo de lojaleco al s-ro Jonaido, kiun ili nomas “mastro”, aŭ faris naivajn rimarkigojn, kiel ekz.: “S-ro Jonaido nutras nin. Sen li ni malsatmortus.” Aliaj demandis, “Kial nin interesu tio, kio post nia morto okazos?” aŭ “Se tiu ĉi revolucio ĉiukaze okazos, kial gravas, ĉu ni por ĝi laboru aŭ ne?” kaj por la porkoj estis malfacilege ilin konvinki, ke ĉi tio estas kontraŭa al la principoj de bestarismo. La plej stultajn demandojn faris Manjo, la blanka ĉevalino. Ŝia unua demando al Neĝobulo estis: “Ĉu estos post la Revolucio sukero?”
这三头猪把老麦哲的训导用心琢磨,推敲出一套完整的思想体系,他们称之为“动物主义”。每周总有几个夜晚,等琼斯先生入睡后,他们就在大户仓里召集秘密会议,向其他动物详细阐述动物主义的要旨。起初,他们针对的是那些迟钝和麻木的动物。这些动物中,有一些还大谈什么对琼斯先生的忠诚的义务,把他视为“主人”,提出很多浅薄的看法,比如“琼斯先生喂养我们,如果他走了,我们会饿死的”。等等。还有的问到这样的问题:“我们干嘛要关心我们死后才能发生的事情?”或者问:“如果造反注定要发生,我们干不干又有什么关系?”因而,为了教他们懂得这些说法都是与动物主义相悖离的,猪就下了很大的功夫。这愚蠢的问题是那匹白雌马莫丽提出来的,她向斯诺鲍最先问的问题是:“造反以后还有糖吗?”
“Ne”, Neĝobulo firme respondis. “Sur tiu ĉi farmeto ni ne havas ekipaĵaron por fabriki sukeron. Krome, vi ne bezonas sukeron. Vi ricevos tiom da aveno kaj fojno, kiom vi deziros.”
“没有”,斯诺鲍坚定地说,“我们没有办法在庄园制糖,再说,你不需要糖,而你想要的燕麦和草料你都会有的”。
“Kaj ĉu mi ankoraŭ rajtos porti rubandojn en la kolharoj?”—demandis Manjo.
“那我还能在鬃毛上扎饰带吗?”莫丽问。
“Kamaradino”, diris Neĝobulo, “tiuj rurbandoj, kiujn vi tiel amas, estas etikedo de la sklaveco. Ĉu vi ne komprenas, ke libereco pli multe valoras ol rubandoj?”
“同志”,斯诺鲍说,“那些你如此钟爱的饰带全是奴隶的标记。你难道不明白自由比饰带更有价值吗?”
Manjo konsentis, sed ne ŝajnis esti tre konvinkita.
莫丽同意了,但听起来并不十分肯定。
La porkoj renkontis eĉ pli grandan malfacilaĵon en la mensogoj, rakontataj de Moseo, la malsovaĝigita korvo. Moseo, kiu estis la preferata hejmbesto, estis spiono kaj informaĉanto, sed ankaŭ ruza parolanto. Li asertis scii pri la ekzisto de mistera lando nomata Sukerbombonujo, kien ĉiuj bestoj iras post la morto. Ĝi situas, laŭ la rakontado de Moseo, ie alte en la ĉielo iom transe de la nuboj. En Sukerbombonujo estas, onidire, ĉiuj sep tagoj dimanĉo, trifolio kreskas la tutan jaron, kaj sukerbuloj kreskas en la heĝoj. La bestoj malamis Moseon pro tio, ke li informaĉadis kaj ne laboris, sed kelkaj el ili kredis al Sukerbombonujo, kaj la porkoj devis tre diligente argumenti por konvinki ilin, ke tia loko ne ekzistas.
猪面对的更困难的事情,是对付那只驯顺了的乌鸦摩西散布的谎言。摩西这个琼斯先生的特殊宠物,是个尖细和饶舌的家伙,还是个灵巧的说客。他声称他知道有一个叫做“蜜糖山”的神秘国度,那里是所有动物死后的归宿。它就在天空中云层上面的不远处。摩西说,在蜜糖山,每周七天,天天都是星期天,一年四季都有苜蓿,在那里,方糖和亚麻子饼就长在树篱上。动物们憎恶摩西,因为他光说闲话而不干活,但动物中也有相信蜜糖山的。所以,猪不得不竭力争辩,教动物们相信根本就不存在那么一个地方。
Iliaj plej fidelaj disĉiploj estis la du ĉarĉevaloj, Boksulo kaj Trifolia. Por tiuj estis ege malfacile ion ajn mem elpensi, sed, fine, akceptinte la porkojn kiel instruantojn, ili ĉion absorbis, kion tiuj ĉi al ili diris, kaj pludonis ĝin per simplaj argumentoj al la aliaj bestoj. Ili neniam mankis ĉe la sekretaj kunvenoj en la fojnejo, kaj ili direktadis la kantadon de “Bestoj Anglaj”, per kiuj la kunvenoj ĉiam finiĝadis.
他们最忠实的追随者是那两匹套货车的马,鲍克瑟和克拉弗。对他们俩来说,靠自己想通任何问题都很困难。而一旦把猪认作他们的导师,他们便吸取了猪教给他们的一切东西,还通过一些简单的讨论把这些道理传授给其他的动物。大谷仓中的秘密会议,他们也从不缺席。每当会议结束要唱那首“英格兰兽”时,也由他们带头唱起。
Montriĝis ke la revolucio multe pli frue kaj facile efektiviĝis ol iu ajn atendis. Dum pasintaj jaroj s-ro Jonaido, kvankam malfacila mastro, estis estinta kapabla farmisto, sed liaj aferoj tamen lastatempe ne tiel bone marŝis. Li estis forte malkuraĝiĝinta post monoperdo en proceso, kaj ekkutimis pli multe trinkadi ol estis bone por li. Dum tutaj tagoj li sidadis en sia preferata seĝo, legante gazetojn, drinkante, kaj de tempo al tempo donante al Moseo pankrustojn trempitajn en biero. Liaj dungitoj estis maldiligentaj kaj malhonestaj, la kampoj estis plenaj je fiherboj, la domoj bezonis novajn tegolojn, la heĝoj estis neglektataj, kaj la brutaro estis nesufiĉe nutrata.
这一阵子,就结果而言,造反之事比任何一个动物所预期的都要来得更早也更顺利。在过去数年间,琼斯先生尽管是个冷酷的主人,但不失为一位能干的庄园主,可是近来,他正处于背运的时候,打官司中赔了钱,他更沮丧沉沦,于是拼命地喝酒。有一阵子,他整日呆在厨房里,懒洋洋地坐在他的温莎椅上,翻看着报纸,喝着酒,偶尔把干面包片在啤酒里沾一下喂给摩西。他的伙计们也无所事事,这不守职。田地里长满了野草,窝棚顶棚也漏了,树篱无人照管,动物们饥肠辘辘。
Junio venis kaj la fojno estis preskaŭ rikoltopreta. Je la tago de s-ta Johano, sabaton, s-ro Jonaido veturis al Vilindono kaj en la gastejo Ruĝa Leono tiel ebriiĝis, ke li ĝis dimanĉo tagmeze ne revenis. La dungitoj estis melkintaj frumatene la bovinojn, kaj poste foriris por ĉasi kuniklojn, ne doninte al la brutaro por manĝi. Kiam s-ro Jonaido revenis, li tuj ekdormis sur la sofo en la salono, kovrinte la vizaĝon per ekzemplero de la gozeto “Novaĵoj el Tutmondo”, kaj do kiam la vespero venis, la brutaro estis ankoraŭ nenutrita. Fine ili ne plu eltenis. Unu el la bovinoj per siaj kornoj enrompis la pordon de la stokejo, kaj la bestoj komencis memservi sin el la furaĝujoj. Ĝuste tiumomente s-ro Jonaido vekiĝis. Post momento li kun siaj kvar dungitoj estis en la remizo, kun vipoj en la manoj, vipantaj en ĉiuj direktoj. Tio ĉi estis pli ol la malsataj bestoj povis elteni. Unuanime, kvankam nenio tia estis antaŭplanita, ili ekĵetis sin kontraŭ siajn turmentantojn. Jonaido kaj liaj dungitoj subite sentis sin puŝataj kaj tretataj de ĉiuj flankoj. La situacio ne plu estis regata de ili. Ili neniam estis spertintaj tian konduton flanke de bestoj, kaj ĉi tiu subita ribelo de kreitoj, kiujn ili kutimis laŭvole vipadi kaj mistraktadi, timigis ilin preskaŭ ĝis frenezo. Post nur kelke da momentoj ili ĉesis sin defendi kaj ekkuris. Post minuto ĉiuj kvin fuĝis laŭ la ĉarvojo kondukanta al la ĉefstrato, kaj la bestoj triumfe persekutis ilin.
六月,眼看到了收割牧草的时节。在施洗约翰节的前夕,那一天是星期六,琼斯先生去了威灵顿,在雷德兰喝了个烂醉,直到第二天,也就是星期天的正午时分才赶回来。他的伙计们一大早挤完牛奶,就跑出去打兔子了,没有操心给动物添加草料。而琼斯先生一回来,就在客厅里拿了一张《世界新闻》报盖在脸上,在沙发上睡着了。所以一直到晚上,动物们还没有给喂过。他们终于忍受不住了,有一头母牛用角撞开了贮藏棚的门,于是,所有的动物一拥而上,自顾自地从饲料箱里抢东西。就在此刻,琼斯先生醒了。不一会儿,他和他的四个伙计手里拿着鞭子出现在贮藏棚,上来就四处乱打一气。饥饿的动物哪里还受到了这个,尽管毫无任何预谋,但都不约而同地,猛地扑向这些折磨他们的主人。琼斯先生一伙忽然发现他们自己正处在四面被围之中。被犄角抵,被蹄子踢,形势完全失去了控制。他们从前还没有见到动物这样的举动,他们曾经是怎样随心所欲的鞭笞和虐待这一群畜牲!而这群畜牲们的突然暴动吓得他们几乎不知所措。转眼工夫,他们放弃自卫,拔腿便逃。又过了个把分钟,在动物们势如破竹的追赶下,他们五个人沿着通往大路的车道仓皇败逃。
S-ino Jonaido rigardis tra la fenestro de la dormoĉambro, vidis kio okazas, haste ĵetis en sakon kelke da posedaĵoj kaj malaperis laŭ alia vojo de la farmo. Moseo saltis de sia sidstango kaj flugis post ŝi, laŭte grakante. Dume, la bestoj estis ĉasintaj Jonaidon kaj ties dungitojn eksteren sur la ĉefstrato kaj klakfermintaj la kvin-stangan pordegon post ili. Do, preskaŭ antaŭ ol ili sciis, kio okazas, la revolucio estis sukcese efektivigita. Jonaido estis elpelita, kaj la bieneto Nobeldoma Farmo nun apartenas al ili.
琼斯夫人在卧室中看到窗外发生的一切,匆忙拆些细软塞进一个毛毡手提包里,从另一条路上溜出了庄园。摩西从他的架子上跳起来,扑扑腾腾地尾随着琼斯夫人,呱呱地大声叫着。这时,动物们已经把琼斯一伙赶到外面的大路上,然后砰地一声关上五栅门。就这样,在他们几乎还没有反应过来时,造反已经完全成功了:琼斯被驱逐了,曼纳庄园成了他们自己的。
Dum la unuaj minutoj la bestoj apenaŭ povis kredi al sia bonsorto. Ilia unua ago estis galopo laŭ la limoj de la bieneto, kvazaŭ ili volus certiĝi, ke ne kaŝiĝas sur ĝi iu Homo; post tio ili vetkuris reen al la domaro por forviŝi la lastajn spurojn de la malamata regado de Jonaido. Ili rompmalfermis la jungilejon, situitan apud la stalaro; la mordopecojn, la nazringojn, la hundoĉenojn, la kruelajn tranĉilojn per kiuj Jonaido siatempe kastradis la porkojn kaj ŝafidojn, ĉion ĉj ili ĵetis en la puton. La rimenojn, la kolbridojn, la blindumilojn, la maldignigajn nazosakojn oni ĉiujn ĵetis en la fajron kiu flamis en la korto. Tiel ankaŭ la vipojn. Ĉiuj bestoj ĝojdancis, vidante la brulantajn vipojn. Neĝobulo ankaŭ enĵetis rubandojn, per kiuj estis kutime dekorataj la kolharoj kaj vostoj de la ĉevaloj.
起初,有好大一会,动物们简直不敢相信他们的好运气。他们做的第一件事就是沿着庄园奔驰着绕了一圈,仿佛是要彻底证实一下再也没有人藏在庄园里了。接着,又奔回窝棚中,把那些属于可憎的琼斯统治的最后印迹消除掉。马厩端头的农具棚被砸开了,嚼子、鼻环、狗用的项圈,以及琼斯先生过去常为阉猪、阉羊用的残酷的刀子,统统给丢进井里。缰绳、笼头、眼罩和可耻的挂在马脖子上的草料袋,全都与垃圾一起堆到院中,一把火烧了。鞭子更不例外。动物们眼看着鞭子在火焰中烧起,他们全都兴高采烈的欢呼雀跃起来。斯诺鲍还把饰带也扔进火里,那些饰带是过去常在赶集时扎在马鬃和马尾上用的。
“Rubandoj”, li diris, “estas rigardendaj kiel vestaĵoj, kiuj estas la markilo de la homoj. Decas, ke ĉiuj bestoj estu nudaj.”
“饰带”,他说道,“应该视同衣服,这是人类的标记。所有的动物都应该一丝不挂”。
Kiam Boksulo tion aŭdis, li prenis la malgrandan pajloĉapelon, kiun li dumsomere portadis por protekti siajn orelojn antaŭ la muŝoj, kaj ĵetis ankaŭ ĝin en la fajron, aldone al la aliaj objektoj.
鲍克瑟听到这里,便把他夏天戴的一顶小草帽也拿出来,这顶草帽本来是防止蝇虫钻入耳朵才戴的,他也把它和别的东西一道扔进了人火中。
Post nur iomete da tempo la brutaro estis detruinta ĉion, kio rememorigis pri s-ro Jonaido. Tiam Napoleono rekondukis ilin en la stokejon, kaj disdonis al ĉiu po duobla porcio da greno, kaj al ĉiu hundo po du biskvitoj. Ili poste kantis sepfoje sinsekve “Bestoj Anglaj” de komenco ĝis fino, post kio ili iris dormi kaj dormis pli bone ol iam ajn antaŭe.
不大一会儿,动物们便把所有能引起他们联想到琼斯先生的东西全毁完了。然后,拿破仑率领他们回到贮藏棚里,给他们分发了双份玉米,给狗发了双份饼干。接着,他们从头至尾把“英格兰兽”唱了七遍。然后安顿下来,而且美美睡了一夜,好象他们还从来没有睡过觉似的。
Tamen ili vekiĝis, kiel kutime, je sunleviĝo, kaj subite rememorante la gloran okazon de la ĵusa vespero, ili rapidegis kune al la paŝtejo. En la paŝtejo estis monteto, ae kiu estis videbla la pli granda parto de la bieneto. La bestoj kuris sur ĝian pinton kaj ĉirkaŭrigardis en la klara lumo de la mateno. Jes, ĝi apartenis al ili—ĉio videbla estis ilia posedaĵo! En la ekstazo de tiu penso ili lude ĉirkaŭkuris, ili saltegis pro ekscito. Ili ruladis en la roso, ili elŝiradis plenbuŝojn da dolĉa somerherbo, eltretadis erojn da nigra humo, kaj flaradis ĝian riĉan odoron. Tiam ili faris kontrolpromenadon tra la farmo, kaj ekzamenis en senvorta admirado la plug-terenon, la fojnokampon, la fruktarbaron, la lageton, la vepraron. Estis kvazaŭ ili neniam antaŭe tiujn lokojn vidus, kaj eĉ nun ili apenaŭ povis kredi ke tio estas ilia propraĵo.
但他们还是照常在黎明时醒来,转念想起已经发生了那么了不起的事情,他们全都跑出来,一起冲向大牧场。通向牧场的小路上,有一座小山包,在那里,可以一览整个庄园的大部分景色。动物们冲到小山包顶上,在清新的晨曦中四下注视。是的,这是他们的——他们目光所及的每一件东西都是他们的!在这个念头带来的狂喜中,他们兜着圈子跳呀、蹦呀,在喷涌而来的极度激动中,他们猛地蹦到空中。他们在露水上打滚,咀嚼几口甜润的夏草;他们踢开黑黝黝的田土,使劲吮吸那泥块中浓郁的香味。然后,他们巡视庄园一周,在无声的赞叹中查看了耕地、牧场、果树园、池塘和树丛。仿佛他们以前还从没有见到过这些东西似的。而且,就是在这个时刻,他们还是不敢相信这些都是他们自己的。
Tiam ili envice reiris al la domaro kaj haltis silentante ekster la pordo de la mastrodomo. Ankaŭ ĝi apartenis al ili, sed ili tro timis por eniri ĝin. Post momento, tamen, Neĝobulo kaj Napoleono rompmalfermis la pordon per siaj ŝultroj, kaj la bestoj eniris unu post alia, irante plej singardeme por nenion delokigi. Ili piedopintiris de ĉambro al ĉambro, timante pli laŭte paroli ol flustre, kaj rigardante kvazaŭ terurigite la nekredeblan lukson, la litojn kun la plum-matracoj, la spegulojn, la per ĉevalharoj remburitan sofon, la bruselan tapiŝon, la litografaĵon de la reĝino Victoria, pendantan super la kamenbreto en la saloneto. Ili ĝuste revenis malsupren kiam oni rimarkis ke forestas Manjo. Reirante, la aliaj trovis ke ŝi en la plej bona dormoĉambro postrestis. Preninte el la tualeta tablo de s-ino Jonaido bluan rubandon, ŝi tenis ĝin al sia ŝultro, stulte admirante sian respegulaĵon en la spegulo. La aliaj ŝin akre riproĉis, kaj ili forlasis la domon. Kelke da porkaĵ-femuroj oni kunprenis por ilin enterigi, kaj la en la lavejo trovitan barelon da biero Boksulo per unu treto de hufego frakasis; nenio alia en la domo estis tuŝita. Tuj akceptiĝis unuanima rezolucio, nome: ke la mastrodomo estu konservata kiel muzeo. Konsentis ĉiuj ke neniu besto ĝin iam ajn ekloĝu.
后来,他们列队向庄园的窝棚走去,在庄主院门外静静地站住了。这也是他们的,可是,他们却惶恐得不敢进去。过一会儿,斯诺鲍和拿破仑用肩撞开门,动物们才鱼贯而入,他们小心翼翼地走着,生怕弄乱了什么。他们踮起蹄子尖一个屋接一个屋地走过,连比耳语大一点的声音都不敢吱一下,出于一种敬畏,目不转睛地盯着这难以置信的奢华,盯着镜子、马鬃沙发和那些用他们的羽绒制成的床铺,还有布鲁塞尔毛圈地毯,以及放在客厅壁炉台上的维多利亚女王的平版肖像。当他们拾级而下时,发现莫丽不见了。再折身回去,才见她呆在后面一间最好的卧室里。她在琼斯夫人的梳妆台上拿了一条蓝饰带,傻下唧唧地在镜子前面贴着肩臭美起来。在大家严厉的斥责下,她这才又走了出来。挂在厨房里的一些火腿也给拿出去埋了,洗碗间的啤酒桶被鲍克瑟踢了个洞。除此之外,房屋里任何其他东西都没有动过。在庄主院现场一致通过了一项决议:庄主院应保存起来作为博物馆。大家全都赞成:任何动物都不得在次居住。
La bestoj matenmanĝis kaj post tio Neĝobulo kaj Napoleono ilin denove kunvenigis.
动物们用完早餐,斯诺鲍和拿破仑再次召集起他们。
“Gekamaradoj”, diris Neĝobulo, “la horo estas la sesa kaj duono, kaj nin atendas longa tago. Hodiaŭ estas komencota la fojnorikoltado. Sed antaŭ ol io ajn alia, estas ordigenda unu afero.”
“同志们”,斯诺鲍说道,“现在是六点半,下面还有整整一天。今天我们开始收割牧草,不过,还有另外一件事情得先商量一下”。
La porkoj nun malkaŝis la fakton ke ili dum la pasintaj tri monatoj pere de malnova legolibro, aparteninta al la infanoj de Jonaido kaj ĵetita al la rubaĵoj, instruis al si legadon kaj skribadon. Napoleono alportigis potojn de nigra kaj blanka farboj, kaj kondukis la bestaron al la pordego ĉe la ŝoseo. Tiam Neĝobulo (ĉar Neĝobulo plej bone regis la skribarton) prenis penikon inter la du duonoj de sia antaŭpiedo, farbkaŝis la vortojn Nobeldoma Farmo sur la plej supra breto de la pordego, kaj ilin anstataŭigis per la vortoj Besto-Farmo. Tio estis ekde tiu momento ĝia nomo. Post tio ili reiris al la domaro, kie Neĝobulo kaj Napoleono alportigis ŝtuparon, kiun ili apogis kontraŭ la fina muro de la granda fojnejo. Ili klarigis ke pere de sia studado dum la pasintaj tri monatoj la porkoj sukcesis resumi la principojn de bestarismo en Sep Ordonoj. Tiuj Sep Ordonoj estis nun sur la muro surskribotaj kaj estis prezentotaj neŝanĝeblan leĝon, laŭ kiu ĉiam vivu ĉiu besto de la Besto-Farmo. Kun iom da malfacilaĵo (ĉar por porko ne estas facile sin balanci sur ŝtupetaro) Neĝobulo suprengrimpis kaj eklaboris, dum Kvikulo sur pli malalta ŝtupo tenis por li la farbopoton. Li skribis la Ordonojn, en grandaj blankaj literoj de tridek metroj videblaj, sur la peĉkovrita muro. Ili estis jenaj:
这时,大家才知道猪在过去的三个月中,从一本旧的拼读书本上自学了阅读和书写。那本书曾是琼斯先生的孩子的,早先被扔到垃圾堆里。拿破仑叫拿来几桶黑漆和白漆,带领大家来到朝着大路的五栅门。接着,斯诺鲍(正是他才最擅长书写)用蹄子的双趾捏起一支刷子,涂掉了栅栏顶的木牌上的“曼纳庄园”几个字,又在那上面写上“动物庄园”。这就是庄园以后的名字。写完后,他们又回到窝棚那里,斯诺鲍和拿破仑又叫拿来一架梯子,并让把梯子支在大谷仓的墙头。他们解释说,经过过去三个月的研讨,他们已经成功地把动物主义的原则简化为“七戒”,这“七戒”将要题写在墙上,它们将成为不可更改的法律,所有动物庄园的动物都必须永远遵循它生活。斯诺鲍好不容易才爬了上去(因为猪不易的梯子上保持平衡)并开始忙乎起来,斯奎拉在比他低几格的地方端着油漆桶。在刷过柏油的墙上,用巨大的字体写着“七诫”。字是白色的,在三十码以外清晰可辨。它们是这样写的:
| LA SEP ORDONOJ
1. Dupieduloj estas malamikoj. |
七诫
1. 凡靠两条腿行走者皆为仇敌; |
Ili estis tre nete skribitaj kaj—escepte ke “ajn” estis skribita “ain”, kaj unu “s” renverse—la literumado estis tute korekta. Neĝobulo ilin laŭtlegis por la aliaj. Ĉiuj bestoj kapjesis en plena konsento, kaj la inteligentaj tuj komencis parkeri la Ordonojn.
写得十分潇洒,除了把亲友“friend”写成了“freind”,以及其中有一处“S”写反之外,全部拼写得很正确。斯诺鲍大声念给别的动物听,所有在场的动物都频频点头,表示完全赞同。较为聪明一些的动物立即开始背诵起来。
“Nun, gekamaradoj”, diris Neĝobulo, terenĵetante la penikon, “ek, al la fojnokampo! Pro nia honoro ni pli rapide rikoltu ol povus Jonaido kaj lia dungitaro!”
“现在,同志们”,斯诺鲍扔下油漆刷子说道,“到牧场上去!我们要争口气,要比琼斯他们一伙人更快地收完牧草”。
Sed jen je tiu momento la tri bovinoj, jam sufiĉe longe malkomfortaj, laŭte ekmuĝis. Ili dum tuta diurno ne estis melkitaj kaj iliaj mamoj estis preskaŭ krevontaj. Post ioma pensado, la porkoj alportigis sitelojn, kaj per siaj antaŭpiedoj, kiuj por tia tasko bone taŭgis, sufiĉe sukcese melkis la bovinojn. Baldaŭ staris tie kvin siteloj da ŝauma, kremoplena lakto, kiun pluraj bestoj kun interesego rigardis.
就在这时刻,早已有好大一会显得很不自在的三头母牛发出振耳的哞哞声。已经二十四小时没有给她们挤奶了。她们的奶子快要胀破了。猪稍一寻思,让取来奶桶,相当成功地给母牛挤了奶,他们的蹄子十分适于干这个活。很快,就挤满了五桶冒着沫的乳白色牛奶,许多动物津津有味地瞧着奶桶中的奶。
“Kio estos farata kun tiu lakto?”, iu demandis.
“这些牛奶可怎么办呢?”有一个动物问答。
Jonaido iam miksadis iom da lakto en nian nutraĵon”, diris unu el la kokinoj.
“琼斯先生过去常常给我们的谷糠饲料中掺一些牛奶”,有只母鸡说道。
“Pri la lakto ne ĝenu vin, gekamaradoj!”—kriis Napoleono, postenigante sin antaŭ la sitelojn. “Ĝi jam estos disponata. Pli gravas la rikolto. Kamarado Neĝobulo vin kondukos. Mi post kelke da minutoj sekvos. Antaŭen, gekamaradoj! La fojno atendas.”
“别理会牛奶了,同志们!”站在奶桶前的拿破仑大声喊道,“牛奶会给照看好的,收割牧草才更重了,斯诺鲍同志领你们去,我随后就来。前进,同志们!牧草在等待着!”
La bestoj do ekmarŝis al la fojnokampo por komenci la rikoltadon, kaj kiam ili vespere revenis, rimarkis iu ke la lakto malaperis.
于是,动物们成群结队地走向大牧场,开始了收割。当他们晚上收工回来的时候,大家注意的:牛奶已经不见了。