Vere aŭ fantazie – Dua Rakonto Pri Afanti

DUA RAKONTO PRI AFANTI

(Por ke vi ne tro lacigu vian kapon provante kompreni malfacilajn verketojn, ni prezentos al vi de tempo al tempo rakonteton pri la kara Afanti, kiun vi ekkonis komence de ĉi tiu libro. Tiuj rakontoj enhavos nur du aŭ tri novajn vortojn.)

La reĝo foje demandis al Afanti:

“Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aŭ justan koron, kion vi elektus?”

Afanti eĉ ne prenis la tempon pripensi.

“Monon,” li tuj respondis.

La reĝo ege miris.

“Ĉu vere tion vi farus?” li diris. “Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojaĝi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile.”

“Ho granda reĝo!” sonis la voĉo de Afanti. “Homo ĉiam deziras havi tion, kio mankas al li, ĉu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas…”

NOVAJ VORTOJ:

justa, reĝo

NOVAJ KUNMETOJ:

de tempo al tempo; preni la tempon

reveni al Vere aŭ fantazie

返回 Vere aŭ fantazie

阅读次数 662 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注